22.9.06

 

George Soros, universalismo liberala

Kiam mi verkis pri Petr Ginz, mi ne povis ne pensi foje kio el li fariĝus se li estus supervivinta la Holokaŭston, kaj plenkreskinta; kiu estis la homa perdo de la genocido. Kaj subite frapis min la analogio kun alia homo, kiu postvivis tiun buĉadon: ambaŭ estis junaj mezeŭropaj judoj, brilaj kaj talentaj, ambaŭ estis filoj de elstaraj kaj aktivaj esperantistoj. Mi parolas ĝuste pri György Soros. Mi ne supozas ke Petr estus faliginta la Bankon de Anglujo, kiel oni kun iom da troo diras pri la nun nomata George; cetere, kiu scias?

Pri George Soros, mi jam estis skribinta en tiu ĉi retejo, kiam ĝi ankoraŭ ne havis formon de blogo, okaze de la publikigo de la membiografio de lia paĉjo, esperante kaj traduke. Tio havas la sekvon ke la serĉoj en Guglo pri li, en la hispana lingvo, relative ofte kondukas al tiu ĉi retejo, kio almenaŭ servas por informi pri lia rilato al Esperanto. Eĉ pli, en tiu tempo mi faris kelkajn demarŝojn por klopodi pri la traduko hispanlingven, bedaŭrinde sensukcese ĝis nun. Mi ankoraŭ ne rezignas pri tiu projekto; mi scias ke la afero estas malfacila, unue pro la manko de kontaktoj de mialanda movado kun la eldona sektoro, kaj due pro la ne tre granda intereso en Hispanio pri la Holokaŭsto. Sed la eldonado de la taglibro de Petr Ginz en Hispanio donis al mi novajn esperojn, kaj eĉ permesis ke en mia kontakto kun la eldonisto mi informis lin pri la ekzisto kaj trajtoj de la libro de Tivadar.

Aparte de tio, mi havis diversajn novaĵojn pri George dum la lastaj semajnoj (cetere, kiam li ne troviĝas en la novaĵaro?), kaj tio instigis min denove verki pri li tie ĉi. Unue, en la ĝenerala mondo li multe ĉefrolis, kaj plu ĉefrolas, en la usona movado kontraŭ la ekstera politiko de Bush, kaj specife vekis ioman polemikon lia artikolo pri Israelo, okaze de la ĵusa libana milito, en kiu li, judo mem, klare kritikis la politikon de la lastaj israelaj registaroj. En la hispanlingva gazetaro eblas trovi informojn pri lia intereso investi en Argentinio. Kaj en la esperanta mondo, ekestis ia polemiketo koncerne lin en la retejo de la membroj de UEA. Fine, tio koincidis kun mia legado de lia biografio, tiu neoficiala, sed fakte tre favora, verkita de Michael Kaufman.

En la biografio aperas relative ofte lia rilato al Esperanto. Pleje temas pri la aktivado de la patro, Tivadar Soros (aŭ Theodor Schwartz aŭ Teodoro Ŝvarc), kiu, kiel vi certe scias, estis tre agema en nia movado. En pluraj okazoj aperas mencioj al tiu menciata membiografio de Tivadar, "Maskerado ĉirkaŭ la morto", unuafoje publikigita en La Laguna en 1965, en kiu li rakontas pri ilia eskapo el la morto en la naziokupata Hungario. Tiuj eventoj certe profunde markis la karakteron de la filoj, kaj ne estas mirinde ke ili estas detale pritraktataj en la biografio de George, kaj tial logikas la aludo al Esperanto en tiu kunteksto. Tiu travivaĵo ne estas la nura en kiu ĉefrolas Tivadar, kies ekzemplan influon sur la filon la aŭtoro ofte reliefigas. Aparte, aperas disaj mencioj al Esperanto, rilate al George mem: ne nur lia fuĝo el Hungario danke al sia partopreno en esperantista kongreso (la unua UK postmilita), sed eĉ malpli konataj postaj aktivaĵoj, kiel lia partopreno en kongreso en Britio (pri tio vidu ankaŭ informon de István Ertl), lia mallonga gastado en hejmo de esperantisto, aŭ lia propagando de nia lingvo en la prelegangulo en Hyde Park.

Alia mencio al Esperanto en tiu biografio estas pli marĝena, sed laŭ mi pli profunda: la biografiinto rilatigas Esperanton kun la universalismo, kaj la intereso pri la tutmonda politiko, kiu kernas ĉe George Soros. Iamaniere, la intereso estas la sama kiun posedis la paĉjo, sed sen la fokusiĝo en la lingvon. Miaopinie la aŭtoro pravas, kaj tio ne estas bagatela konsekvenco de la influo de la patro sur la filon. Ke la universalismo de Soros estas tre malsimila al tiu, kiun mi defendas, ne igas min malagnoski tiun bazan fonon kiun ĉiuj esperantistoj iel kunhavas.

Mi devas konfesi tamen ke mi pli alte taksas la patron ol la filon, kaj tio ne ŝuldiĝas al esperanta ŝovinismo. Ankaŭ ne al ĉi ties famo pri spekulaciemo, ĉar mi konscias ke parto de tiu ĉi ŝuldiĝas al la neceso de la gazetaro rilatigi la eventojn al difinitaj homoj, kiuj povu personigi la novaĵojn por ilin fari pli altiraj. Simple, laŭ mi tre klaras ke ega parto de la famo de la filo ne estas merito lia, sed de lia mono. Mi legis unu lian libron kaj plurajn artikolojn, kaj ne konsideras ke liaj verkoj meritas la bruon kiun ili ĝenerale vekas. Komprenu min, mi ne diras ke ili estas bagatelaj aŭ senvaloraj: simple ke sub alia nomo, kiu ne elvokus la povon de la mono aŭ la forton de la filantropio, ili ne tiom vendiĝus nek kreus tioman polemikon. Por diri tion pli klare: pli meritas tradukon en la hispanan la libro de la patro ol tiuj de la filo.

Aliflanke, mi havas la teorion ke lia pli konata kontribuo al la filozofio aŭ al la historio de la ideoj estas simple traduka problemo. Nome, li estas agnoskata kiel unu el la plej gravaj disvastigantoj de la koncepto de malferma socio, kiun defendis kaj propagandadis la filozofo Karl Popper. Ĝi estas, iom resume, la organizado de la socia vivo en kiu la ŝtato permesas kaj favoras la liberecojn, ne multe intervenas en la vivon de la popolo, igas respekti la individuajn rajtojn, favoras la ekonomian aŭtonomion, respektas kaj respektigas la leĝojn, malferme interrilatas kun aliaj ŝtatoj. Sed fakte, laŭ mi, ĉio ĉi jam havas malnovan nomon: liberalismo.

La problemo kuŝas en tio ke la nomo liberalismo perdis sian originalan signifon, kaj malfacile tradukiĝas en la diversajn lingvojn. Mi konstatis, pro diversaj diskutoj en SAT-medioj, ke en iuj rondoj en Francio la vorto estas kvazaŭ sinonimo de ekstrema dekstro (aŭ almenaŭ de anglosakse orientita dekstro). Aliflanke, kiel konate, por grava sektoro en Usono ĝi estas preskaŭ insulto signifanta ion proksiman al ekstrema maldekstro (aŭ de francema maldekstro). En Anglujo, Germanio aŭ diversaj latinamerikaj landoj, se mi ne eraras, ĝi estas tro ligita al specifaj partioj. En Hispanio, en kies Kortesoj de 1812 naskiĝis la vorto liberala en sia politika senco (malavarajliberecaj laŭ la origina signifo), ĝi estis dum multaj jardekoj la markilo de la plej avangardaj fortoj, tiuj oponantaj la forton de la Eklezio, ĝis tia grado ke oni ankoraŭ povas trovi en la reto la libron "La liberalismo estas peko", verkitan de hispana pastro. Gregorio Marañón diris ke oni devas esti liberala kiel oni estas pura. Liberalaj sin konsideris la politikistoj kaj intelektuloj de la Dua Respubliko, ĝis la grado ke tiu reĝimo, faligita de la militistaj fortoj, estis kvazaŭ la kvintesenco de la dudekjarcenta hispana liberalismo. Eĉ pli, la plej karakteriza socialisto de tiu periodo, la plurfoje ministro Indalecio Prieto, iam sin difinis kiel "socialisto ĉar liberala". Estas do des pli kurioze, kaj indignige, ke nun uzas tiun adjektivon la sektoro plej reakcia de la hispana dekstro, kiu havas sian laŭtparolilon en la radioĉeno... de la katolika Eklezio!

Mi ankoraŭ havas ian inklinon al la vorto liberala, kaj ne deziras lasi ĝin en la manoj de ĝiaj plej karakterizaj malamikoj. Sed aliflanke mi konscias ke la vorto jam perdis grandan parton de sia signifo, kaj fariĝis ĉiotaŭga termino, kiu elvokas tute malsame depende de la kunteksto, ĉu se temas pri politiko ĉu pri ekonomiko, kaj laŭlande. Mi memoras ke tion menciis en sia libro "Anatomio de faŝismo", la historiisto Robert Paxton, kiam li analizis la diversajn signifojn de la vorto kiu donas sian nomon al tiu verko, kaj konstatis ke ĝi fariĝis la plej eluzata vorto de la politika terminaro, precize post liberalismo.

Ne estas do mirinde ke Popper devis elpensi novan vorton por aludi la koncepton de la malnova liberalismo. Ŝajnas ke tiu estis lia kutima proceduro: Martin Gardner verkis artikolon "Skeptika rigardo al Karl Popper", en kiu li konsideras ke lia fama teorio pri la falsigeblo de la sciencaj teorioj estis simple nova nomo por la ĉiama procedo de certigado, kiun uzas la scienca metodo en sia plej klasika maniero. La kreado de la koncepto malferma socio estis strategio por prezenti sub noveca formo la liberalismon kiu en la 50aj kaj 60aj jardekoj estis perdinta sian intelektan vivantecon.

George Soros ne faras alion ol uzi la saman taktikon: se li, estante miliardulo, defendus la liberalismon, kiu konsiderus ke li estas genia teoriulo?

Postnoto: Ken Miner komentas en sia retlibro alian koncepton de "Malferma socio"; vidu tie ĉi, kaj poste iru al la blogaĵo de la 24-a de septembro 2006.
Bookmark and Share
Komentoj: Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.