5.9.06

 

La stulteco de globish

En antaŭa teksto mi referencis ĵurnalan artikolon kie oni parolis pri la globish, tiu kastrita versio de la angla kiun kelkaj amaskomunikiloj atentis en la lastaj tempoj. Tie mi simple malestime ĝin menciis, kaj iris al alia temo. Mi ne pensis ke ĝi meritus atenton.

Tamen, dum la lastaj tagoj mi kontrolis ke mi ricevis vizitojn al tiu ĉi blogo, el homoj serĉantaj tiun vorton en serĉiloj. Krome, estis ĵus eldonita en la hispana la libro pri ĝi, verkita de la aŭtoro de la propono Jean Paul Nerrière, kio montras ke ekzistas homoj kiuj prenas ĝin iom serioze.

Hodiaŭ, hispanlingva senpaga ĵurnalo dediĉis al ĝi longan artikolon. En ĝi enestas mencio kaj komparo kun Esperanto. En la papera eldono aperas pli longa mencio al Esperanto (kiu ne aperas en la reta), kiu komencas per la vortoj: "Antaŭ la globish, la klopodoj krei universalan lingvon pli rilatis al la utopio kaj la socia idealo ol kun la negocoj".

Tiu aludo al globish en amaskomunikiloj ne estas surpriza, ĉar tiuj ĉi kapablas verki pri io ajn kiu aspektu nova, kun altira (prefere angleca) nomo, eĉ se ĝi estas antikva kaj vakua. Nu, por esti justa, tiu preciza artikolo, kiel ankaŭ iu pli antikva de la argentina ĵurnalo Clarín estas multe pli degnaj ol tiu de la jam menciita The New York Times.

Do, mi sentis min devigata (precipe en la hispanlingva parto de mia blogo) ekspliki pli longe kiel mi taksis ke la globish estas “stultaĵo”.

Unue, ĉar la kreado de simpligita angla linvo ne estas nova. La Basic English de Ogden jam okdekjaraĝas, kaj eĉ Vikipedio havas version en io nomata Simple English.

Estas normale ke ekzistu mezaj ŝtupoj en la lernado de alia lingvo, sed mi pensas ke fiksi specialan version por nedenaskuloj estas instituciigi la dominadon, ĉikaze lingvan. Ĉar fakte la denaskaj parolantoj ne rezignos je la esprimivo de sia lingvo, kaj finfine la baza versio estos malsupera, fakte kaj prestiĝe.

La aŭtoro deziras atingi plian facilecon de la lingvo, sed mi timas ke la rezulto estos la damaĝo de la esprimivo.

Aliflanke, li pretendas ke la nova lingvo estas pli neŭtrala, kaj li aludas la konstaton ke du malsamlingvuloj, ne denaskuloj, sin komprenas reciproke pli facile per la angla, ol unu el ili kun anglalingvano. Jes, prave, sed restas ankoraŭ la fakto ke tiu interparolo kun denaskuloj metas la ceterajn en malsuperan situacion. Tion la globish ne solvas, ĉar ĉiu kapablas paroli pli zorge kun alilingvanoj, sed neniu rezignus porĉiame la altan version por paroli ĵargonon por mallertuloj.

Prefere al tio, mi pli ŝatus plu lernadi bonan kaj kompletan lingvon, ol kontentiĝi per lama ilo.

Aŭ, multe pli bone, uzi jam inventitan solvon: Esperanton.
Bookmark and Share
Komentoj:
Mia opinio estas, ke tiaj simpligitaj etnolingvoj ne sukcesos. La kialo estas ke homoj bezonas plenan lingvon. Lingvoj kiel BASIC English ne funkcias tiel bone kiel Esperanto ĉar: ili retenas la senregulecon de la lingvo, kaj ili mankas tro da esprimebleco por efike uzi ilin.

Tamen la afero, kiu koncernas min estas imperiismo. Usono jam penas superregi la mondon, do mi ne komfortiĝas en la uzo de la angla (en iu ajn formo) kiel interlingvo.
 

Saluton!
Mi alportas tiun artikolon al mia blogon. Koran dankon!
Amelano
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.