8.10.06

 

Hispan(lingv)ecaj nomoj

Ĉu vi neniam demandis vin pri la iom stranga proceduro ĉe la hispanaj/hispanlingvaj familinomoj? Povas okazi ke, se vi trovis nenion maloftan pri tio, kaj vi mem ne estas hispanlingvano aŭ hispano, tio okazigis miskomprenojn. Ekzemple, kiu estas la familia nomo de Juan Régulo Pérez? Aŭ de Antonio Marco Botella? Aŭ, por citi neesperantistojn, de Mario Vargas Llosa? Kaj kial Zapatero, se lia tuta nomo estas José Luis Rodríguez Zapatero?

Nun ne plu povas esti duboj: mi verkis artikolon pri tio, por La Ondo de Esperanto, kaj tiu ĉi revuo ĝin aperigis en la reto. Legu: http://www.esperanto.org/Ondo/Ondo/144-lode.htm#144-22.

Sed se vi ankoraŭ havas dubojn, demandu en la komentarujo.


Bookmark and Share
Komentoj:
Este comentario ha sido eliminado por un administrador del blog.
 

Kara Toño. Mi legis kaj relegis vian artikolon kaj, eĉ estante mem hispano, trovas vian klarigon iom konfuza... ne, verdire konfuza ne, sed malfacile komprenebla.

Mi proponas ligilon al artikolo kiun iam mi verkis en mian blogon. Kvankam ĝia celo ne estis la klarigo de la hispanlingva nomosistemo, mi kredas ke ĝi ofertas pli klaran bildon pri ĝi.

Pri genoj, nomoj kaj genomoj
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.