12.11.06
Interesa kaj studinda historia figuro: Juan Negrín
Antaŭ 50 jaroj, la 12-an de novembro 1956, forpasis unu el la plej enigmaj, polemikvekaj kaj interesaj politikistoj de la 20-jarcenta Hispanio, Juan Negrín. Lia bildo estis ĝis antaŭ tre nelonge vualita ne nur de la konfrontiĝoj vekitaj inter ambaŭ flankoj de la intercivitana milito, kiel ja okazis al aliaj homoj, sed ankaŭ de la malamikecoj naskiĝintaj ene de lia propra flanko. Eĉ lia partio, la Socialista, hezitis agnoski lian postlasaĵon.
Nur nun, kiam la sangtemperaturo iom malvarmiĝis, kiam la intereso pri la intelekta postlasaĵo de la milito revekiĝis, kaj kiam pliprofundiĝis la scienca kono de la historia pasinto, eblis serioze prikonsideri la figuron de Negrín, la lasta prezidanto de la registaro de la Respubliko dum la intercivitana milito.
Kiun rilaton tiu ĉi kunmemoro havas rilate al Esperanto, tion mi lasos por la fina parto de la artikolo. Nun, mi nur deziras klarigi kiu estis Negrín, kaj kial li estas tiom polemika. Tiamaniere, mi povas komenci paroli iom pri la hispana milito, afero pri kiu mi baldaŭ skribos kun pli da detalo, en tiu ĉi jaro, kiu estis proklamita en Hispanio, la Jaron de la Historia Memoro.
Juan Negrín estis medicinisto, sufiĉe grava en la scienca kunteksto de la unuaj jardekoj de Hispanio; oni simple diru ke inter liaj disĉiploj troviĝis estonta Nobel-premiito Severo Ochoa. Li fariĝis ano de la Socialista Partio en 1929, kaj dum la Respubliko li estis deputito, kaj ĉefrolis en diversaj agadoj, inter kiuj la organizado de la konstruo de la nova (kaj nuna) areo de la ĉefa hispana universitato, la nun nomata Universidad Complutense.
Sed li komencis brili dum la milito; en septembro 1936 li estas nomumita Ministro pri Financo. En tiu rolo li plenumas tre polemikan agadon: la translokigon de la oraj rezervoj de la Banko de Hispanio al Sovetunio, kaj ĝian uzon por pagi la armilojn uzotajn de la respubliko dum la milito. Tiu iniciato altiros al li profundan malamikecon de la venkonta flanko, kiu ĉiam referencos al tiuj rezervoj, kiuj komplete elĉerpiĝos kaj ne plu revenos al Hispanio, kiel la oro de Moskvo aŭ la oro de Negrín. La afero estis profunde pristudita dum la lastaj jaroj, fare de kompetentaj historiistoj, kiuj alvenis al la konkludo ke neniel Negrín kulpas sole pri tiu afero, kiu estis aprobita de la kompetentaj aŭtoritatoj, kiu taŭgis por aĉeti armilojn necesajn en la kunteksto de milito ne komencita de la registaro, kaj kiu absolute ne rezultis en persona riĉiĝo de iu ajn, kvankam ja eblas ke la soveta registaro sukcesis ricevi pli da mono ol la objektiva valoro de la armiloj efektive senditaj.
En majo 1937, li fariĝos ĉefministro. Por klarigi la rolon de Negrín, oni devas memori ke dum la milito, kiun iniciatis grupo de generaloj apogitaj de la plej dekstremaj kaj konservativaj fortoj de la lando, kiujn baldaŭ gvidos la estonta diktatoro generalo Franco, sekvis du tipoj de respondo ene de la lojala (respublikana) flanko. Unu parto deziris profiti la leviĝon de la generaloj por ekstarti revolucian agadon, kiu forigus la kaŭzojn de la granda mizero de la popolaj tavoloj en diversaj hispanaj regionoj. Tiun strategion favoris interalie la anarĥiistoj, la malgranda partio POUM (duontrockista), kaj ankaŭ aliaj partoj de la maldekstro, kiuj profitis de la entuziasmo de la amasoj en la komenco de la milito por lanĉi la t.n. Hispanan Revolucion. Tio kondukis al la kolektivigo de multaj industrioj kaj bienoj, al la aplikado de metodoj de rekta demokratio, al la aplikado de popola justico al la malamikoj de la revolucio, ktp, kiel multaj konas pro la libro de George Orwell, "Omaĝo al Katalunio" kaj la filmo de Ken Loach "Tero kaj libero". Tamen, granda parto de la lojalaj partianoj absolute kontraŭis tiun taktikon, kiu, laŭ ili, kondukus al malunuiĝo de la respublikanoj, al la malamikiĝo de la okcidentaj demokrataj landoj, kiuj estis tiom necesaj por la liverado de armiloj kaj alitipa helpo, kaj ĉefe al la senorganizado de la armeo. La kontraŭo inter ambaŭ partoj, kiuj devis decidi inter "revolucio aŭ milito", fariĝis tre akuta, kaj fine kondukis al vera konfrontiĝo, kvazaŭ dua intercivitana milito ene de la ĝenerala intercivitana milito. En majo 1937 tiu alfrontiĝo estis malferma, kaj kondukis al la subpremo de la revoluciaj fortoj, al la falo de la tiama registaro, kaj al la nomumo de Negrín kiel nova ĉefministro.
Negrín koncentriĝis en la militan penon, por kio li postulis unuiĝon kaj disciplinon, kaj finis la revoluciajn eksperimentojn. Por tio, li apogis sin en preskaŭ ĉiuj politikaj fortoj de la Popola Fronto, sed li gvidis tre personan strategion, bazitan en la moto "Rezisti estas venki", esperante ke la eksplodo de pli ĝenerala milito en Eŭropo helpos la demokratan reĝimon en Hispanio. Tiu klopodo ĉiokoste rezisti estis iom post iom forlasita de kelkaj respublikanoj, kaj kondukis lin al parta izoliĝo, kaj al diversaj kritikoj.
La ĉefa kulpigo kiun li ricevis en tiu fina periodo de la milito estis ke li estis tro inklina al la Komunista Partio. Por ĝuste taksi tiun ĉi kritikon, oni devas klarigi unu gravan punkton, kiu estas tre mistaksata en nefakaj rondoj: la rolon de la hispana Komunista Partio dum la milito. La PCE estis relative negrava partio antaŭ la militista puĉo, sed li kreskis tre rapide en la komencaj monatoj de tiu ĉi pro diversaj kialoj, inter kiuj, pro la senhezita apogo de Sovetunio al la respublikanoj, kompare kun la neinterveno de la demokrataj landoj Britio kaj Francio, sed ĉefe, pro ĝia insisto en la disciplina kondukado de la milito, kaj ĝia senkompromisa opono al la malunuiĝo de la lojala flanko. Tiu ĉi lasta konduto estas ofte mistaksata ekster Hispanio, kiu havas la bildon de la komunistoj kiel revoluciemaj aktivuloj; sed fakte, dum la hispana milito, la komunistoj estis la ĉampionoj de la kontraŭrevolucio: ili haltis ĉiujn revoluciajn provojn, favoris la koalicion kun la burĝaj progresemaj fortoj, kaj apogis la armeon kiel rimedon por kontraŭbatali la fortojn de Franco. Krome, ili estis tre kompakta partio, kompare kun la ceteraj asocioj, kiuj suferis multajn internajn dividojn, kaj speciale kun la multe pli grava Socialista Partio, kiu liveris la plejmulton de la gvidantoj, sed kiu suferis tiajn dividojn ke apenaŭ ĝi agadis kiel vera partio. La komunistoj agadis pli unuece, apogate de forta propaganda servo, kio tre altigis ilian prestiĝon ene de la respublikanoj, kaj altiris al ĝi grandan amason de homoj kiuj probable ne mem vere estis marksistoj.
Aparte, multaj homoj kiuj apogis tiun senkondiĉan aktivadon favore al la milita rezistado, kaj kontraŭe al la revolucio, estis akuzitaj je komunismemo. Oni povas vidi tion en la agado kun rilato al Esperanto: la redaktoroj de la revuo "Popola Fronto" estis akuzitaj kiel komunistoj, pro ilia insisto en la unueco, en la internaj polemikoj de la respublikanaro; tamen, mi havas dubojn ke ili vere estis tiaj: Luis Hernández lahuerta estis komence pli proksima al la socialistoj, kaj probable ankaŭ Guillermo Bosch, kiu estis framasono.
Tio sama okazis al Juan Negrín, pri kiu temis tiun ĉi tekston. Li estis akuzita je subiĝo al la komunistoj, kaj eĉ je kaŝa aniĝo al tiu tendenco, kaj la ĉefaj ĝistiamaj gvidantoj de la Socialista Partio troviĝis inter liaj plej akraj kontraŭuloj en la lastaj momentoj de la milito, kaj eĉ post ties fino, ĝis tia grado ke en multaj publikigaĵoj de la partio lia nomo eĉ ne estas menciata. Tamen, lastatempe la laboroj de la historiistoj kondukis al malsama taksado de lia figuro, kaj lia agado en la jaroj post la fino de la milito pruvas ke li sekvis propran vojon, kiu (ĉu hazarde?) koincidis kun tiu de la komunistoj.
Mi esprimos mian tute personan opinion: ankaŭ mi konsentas kun tiu takso, kaj eĉ iras pluen: li koincidis kun la komunistoj... ĉar ambaŭ pravis. Mi ripetas ke tiu takso estas persona, kaj ke multaj amikoj ne koincidos kun ĝi. Sed mi opinias ke en la cirkonstancoj de la milito, estis multe pli grave koncentriĝi en la defendaj penoj, kaj prokrasti (aŭ nuligi) la revoluciajn iniciatojn, kiuj nur kondukis al la ĥaoso kaj al la senorganizado de la respublikana flanko. Multaj defendas ke tio entuziasmigis la amasojn, sed mi opinias ke en la milito la entuziasmo havas nur mallongan efikon, kaj ke en la fino pli gravas la organizado. Mi denove donos esperantan ekzemplon: kiel mi rakontas en mia biografio de Julio Mangada, tiu ĉi popola generalo havis brilan sukceson en diversaj agadoj en la eko de la milito, ĉekape de aro de volontuloj kiuj formis la Kolonon Mangada. Sed tiuj venkoj daŭris tiom, kiom konserviĝis al entuziasmo, kaj dum ili konfrontis similajn volontulajn trupojn; kiam alvenis la profesiaj militistoj de la maŭraj trupoj, liaj milicioj estis senkompate masakritaj. Tiajn lecionojn baldaŭ lernis la lokoj kiujn tuŝis la milito. Ke en Katalunio la revoluciemo daŭris pli ŝuldiĝas ne nur al la tradicio de la politika tiuloka sfero, kaj al la fakto ke tie la amasoj havis gravan rolon en la ĉesigo de la puĉo, sed ankaŭ al tio ke tien la milito alvenis nur en la fino.
Ankaŭ pravis kaj Negrín kaj la komunistoj en la neceso fari paŝojn por akiri la helpon de la demokrataj landoj. La respubliko nur ĝuis la helpon de Sovetunio kaj Meksikio, sed ili estis malproksime, kaj nur povis sendi armilojn kaŝe kaj en malgrandaj kvantoj. Kompare kun la malferma helpo de Germanio kaj Italio al siaj faŝistaj kamaradoj, tiu subteno estis tre nesufiĉa. La brita registaro, estas malgaje tion konstati, pli preferis la venkon de la konservativuloj, eĉ se maldemokrataj, kaj tiom timis revoluciajn agadojn, ke ili devigis Francion kaj la ceterajn demokratajn landojn subskribi la t.n. Pakton de Neinterveno.
Negrín faris multajn diplomatiajn demarŝojn por konvinki ke la venko de Franco estos katastrofo, se oni konsideris la politikan situacion en la tiama Eŭropo, kaj fakte konsideris ke la hispana milito estis simpla batalo ene de pli granda eŭropa milito kiu baldaŭ eksplodos. Tial li tiom insistis pri la neceso rezisti ĝis tiu momento, kiam lia registaro estos en la sama flanko ol la okcidentaj potencoj. Li denove pravis, sed tro malfrue por eviti la pereon de la demokrata reĝimo en Hispanio.
La lasta punkto en kiu Negrín pravis estis lia opono al la serĉo de ĉiakosta paco kun la trupoj de Franco, kaj kompreneble al la kapitulaco fronte al tiu ĉi. En la lasta momento de la milito, kiam la daŭraj malvenkoj damaĝis la moralon de la trupoj kaj la civila loĝantaro, multaj preferis serĉi pacon, kaj eĉ pretis kapitulaci. Tamen, multaj aliaj, inter kiuj Negrín kaj, denove, la komunistoj, asertis ke tio kondukus al sanga persekutado fare de la reĝimo de Franco, kiu estis konsiderata senkompata, kaj kiu jam mortpafis la rezistantojn en sia teritorio. Tial, Negrín insistis ke la pafĉeso nur eblus en la kondiĉoj de milita ekvilibro, kaj sub la mediacio de la demokrataj potencoj. Tamen, la partianoj de la negocado kun Franco sukcesis akiri la povon kaj eksigi la prezidanton Negrín en la komenco de marto 1939. Kiel oni tuj povis konstati, Negrín estis prava, kaj Franco absolute malatentis ĉian pardonon, kaj lanĉis kampanjon de elradikigo de ĉia ideo demokratia aŭ revolucia, kio inkluzivis la mortpafon, ekziligon aŭ enkarcerigon de la oponantoj, komunistaj aŭ ne.
Kiel oni do povas konstati, Negrín kaj la komunistoj havis bonajn kialojn por sekvi la politikon kiujn ili defendis, kiu krome estis la politiko defendita de multaj aliaj homoj en la respublikana flanko, eĉ se ne ĉiuj konsentas kun mia analizo. Sed kial do ili vekis tian malamikemon en multaj homoj kiuj formis parton de tiu sama flanko? Ekzistas unu evidenta kialo: la politiko de unueco kaj disciplino sekvigis la disciplinigon de multaj homoj kaj organizoj kiuj favoris alian politikon, kaj tiuj homoj ne povis simpatii kun lia registaro. En pluraj okazoj tiu subigo estis senkompata, kaj la plej konata ekzemplo estas tiu de grava politikisto, kiu estis esperantisto: la gvidanto de la citita partio POUM, Andreu Nin, kiu estis malaperigita kaj murdita en la komencaj momentoj de la enposteniĝo de Negrín kiel registrarestro. La rolo de Negrín en tiu vere skandala okazaĵo preskaŭ certe ne estis rekta, sed li probable pekis je pasiveco fronte al la agado de la sovetaj sekretaj servoj, kiuj eksportis al Hispanio la lukton kontraŭ veraj aŭ supozataj trockistoj. La morto de Nin multe damaĝis la bildon de la komunistoj, kaj kaŭzis profundajn internajn vundojn.
La dua kaŭzo de la malamikeco, parte ligita al la antaŭa, estis malpli evidenta, sed tre forta: la malfido. Multaj homoj malfidis la komunistojn, ĉar ili pensis ke tiuj ĉi oponis la revolucion por plifortiĝi, kaj akiri la povon por si mem. Tial, fronte al la prozelitismo de la komunistoj, Negrín estis akuzita je kompliceco, kaj de kaŝa favorado. Pri tio, mi ne havas difinitan opinion, ĉar tiuj sentoj ja estas samtempe neraciaj kaj kompreneblaj, kaj estas malfacile por la hodiaŭaj observantoj juĝi pri la praveco aŭ ne de tiuj opinioj. Klare estas tamen ke, se koncerne la rolon de la komunista partio, la historiistoj havas diversajn opiniojn, la kredo pri la komunismeco de Negrín estas hodiaŭ pli kaj pli pridubata. Kiel mi diris antaŭe, Negrín kaj la komunistoj (kaj ankaŭ la redaktoroj de "Popola Fronto") sekvis la saman vojon, simple ĉar tiu vojo estis la plej racia en la malfacilaj tempoj de senkompata interna milito.
Por fini: kiun rilaton havas Negrín kun Esperanto? Nu, mi devas konfesi, neniun rektan. Li estis poligloto, kaj kelkaj diras ke li estis nomumita ĉefministro ĉar li estis la nura hispana politikisto kapabla havi diplomatiajn intertraktadojn kun la britaj, francaj, germanaj kaj rusaj aŭtoritatoj en ties respektivaj lingvoj. Sed fakte, mi vere povas montri nun unu tre flankan rilaton: koincide kun la datreveno de lia forpaso, antaŭ kelkaj tagoj la hispana televido elsendis dokumentfilmon pri lia figuro, pretigitan de lia biografo la vaska historiisto Ricardo Miralles. Tiu dokumentalo estas daŭre elmontrata en la sino de studtagoj kaj ekspozicio pri lia figuro, organizitaj en madrida kulturinstitucio. En ĝi, oni kompreneble pritraktas la menciatan rilaton de Negrín kun la morto de esperantisto Andreu Nin. Kaj estas unu pli kurioza apero de nia lingvo: kiam oni pritraktas la ekzilon de Negrín, en Londono, oni montras diversajn agadojn de la partianoj de la respubliko omaĝe al li, kaj en unu momento aperas foto en kiu vidiĝas sur la muro la afiŝo kiun la katalunaj aŭtoritatoj presis en Esperanto, kaj kiu troviĝas en mia afiŝaro (vidu ankaŭ supre). Ne sufiĉa rilato, sed tamen bona ekzemplo de la disvastiĝo de la propagando kiun la hispanaj esperantistoj sukcesis organizi pere de nia lingvo, favore al la ideoj de la demokrata respubliko. Pri tio, kiel dirite, Ulrich Lins kaj mi baldaŭ havos la okazon pli detale kaj disvastige paroli (adreso modifita poste).