8.12.06

 

Absurda festo

Hodiaŭ, 8-a de decembro, estas festo en Hispanio.

Kial? Mi tion demandis en mia hispanlingva blogo, kaj mi vetas ke tre malmultaj hispanoj konas la kialon.

Nu, ĉiuj scias ke temas pri la Senmakula Koncipiĝo de Maria, sed... kion tio signifas?

Mi vetas ke eĉ alilandaj katolikaj legantoj de tiu ĉi teksto reale ne scias kion oni festas en tiu festo.

Nu, provu.

Ankoraŭfoje.

Ne, ne temas pri la Koncipiĝo fare de Maria, sed de la koncipiĝo de Maria mem, fare de siaj patroj Joakimo kaj Anna.

La klarigon pri tio mi sciis danke al Esperanto, kaj mi iam diris al amiko ke tiu fakto sola jam valoras la lernadon de tiu ĉi lingvo. Ĉar mi tion sciis (post multe da jaroj loĝante en lando kun forta influo de la katolika Eklezio, kaj kun deviga lernado de ties doktrino) per la legado de eseo de Gaston Waringhien: "L' eterne diina", trovebla en la esearo "Ni kaj ĝi (pri religio kaj arto)". Mi iam devas publikigi ĝin en alia medio, sed ĉefe mi devas traduki ĝin hispanen, ĉar mi konstatis ke apenaŭ troviĝas klarigo pri tiu ĉi koncepto en mia alia lingvo, kaj certe ne kun la erudicio de tiu teksto, kun la klareco kaj la sprito kiun ĝi montras. Ne mirinde ke Waringhien estas konsiderata la spegulo en kiu ĉiuj lernantoj de la esearto devas nin rigardi.

VirgulinojAliflanke, tio permesas al mi nuancigi aserton de mia antaŭa blogaĵo, ke apenaŭ ekzistas skeptika literaturo en Esperanto. Tio veras por la mondo de la paranormaleco, sed ne por la religio. Krom la libroj de Waringhien kaj alies, mi ofte miras pri la alteco de la debatoj pri religio en forumoj kiel soc.culture.esperanto, kiuj ne estas komunaj en hispanlingvaj medioj, almenaŭ ne laŭ tiel klera kaj senpasia maniero.

La klarigo pri tia Koncipiĝo estas iom tro komplika por resumi tie ĉi, kaj rilatiĝas al la origina peko, la homa naturo de Jesuo kaj similaĵoj, kaj ankaŭ al la povorilatoj interne de la Eklezio kaj de tiu ĉi kun la laikaj ŝtatoj en la lastaj du jarcentoj. Ĝi estas tre interesa afero, almenaŭ por tiuj el ni kiuj havas kuriozecon pri la teologiaj diskutoj.

Sed la afero bedaŭrinde havas alian flankon. Kiel jam komentis Manolo pasintjare, la fakto estas ke tiu ĉi stranga teologia detaleto havas konsekvencojn super la organizado de la vivo en multaj landoj. En Hispanio estis festo antaŭ du tagoj (la Tago de la Konstitucio) kaj denove nun, formante enorman feriponton, tre proksiman al la Kristnasko, sed tamen ni apenaŭ havos ekstrajn festotagojn dum la unua jarkvarono.

La entrudiĝo de la katolika Eklezio ne haltas. Malgraŭ tio ke ĝi estas nuntempe unu el la plej senprestiĝigitaj institucioj de mia lando, ĝi ĝisfunde luktas por ne perdi la privilegiojn kiujn ĝi akiris dum la diktaturo. Ĝuste hieraŭ aprobiĝis nova dekreto pri edukado, kiu plu konservas la devigon ke la lernejoj disponigu horojn por la instruado de religio, pli ol por la instruado de fremdaj lingvoj, kun instruistoj pagataj de la ŝtato sed selektitaj de la episkopoj. Ke tiuj instruoj taŭgas nur por katekizi, sed ne por instrui la religian kulturon, pruvas ĝuste la nescio pri la Koncipiĝo.

Estus pli bone instrui Esperanton, kaj dediĉi tempon al la legado de Waringhien, ĉu ne?


Bookmark and Share
Komentoj:
Nu, ĉar mi plenplene konsentas la enhavon de la artikolon, mi komentu, kiel bona esperantisto, iun lingvan erareton ;-)

"patroj" estu "gepatroj", ĉar "patro" estas unu el malmultaj vortoj kies seksindiko fiksiĝis vira de ankaŭlonge.

Kaj ion pri la enhavo: vi kutime regalas nin per enciklopediecaj artikoloj, do mi pensis trovi pli da informo pri la stariĝo de tiu dogmo. Ĉu mi estas tro postulema se mi petas ke vi aldonu tiun informon al via artikolo? Antaŭdankon!
 

Nu, ĉar mi plenplene konsentas la enhavon de la artikolon, mi komentu, kiel bona esperantisto, iun lingvan erareton ;-)

"patroj" estu "gepatroj", ĉar "patro" estas unu el malmultaj vortoj kies seksindiko fiksiĝis vira de ankaŭlonge.

Kaj ion pri la enhavo: vi kutime regalas nin per enciklopediecaj artikoloj, do mi pensis trovi pli da informo pri la stariĝo de tiu dogmo. Ĉu mi estas tro postulema se mi petas ke vi aldonu tiun informon al via artikolo? Antaŭdankon!
 

Saluton, Manolo.
Pri la lingvo: ne temas pri eraro, sed pri konscia elekto. Kiel mi rakontas en mia artikolo "Pledo por la forigo de seksismo en Esperanto", mi ne akceptas ke la sekso estas indikita en la radiko, kaj ne konsentas kun la analizo de Bertilo. Tie mi speciale diskutas la uzon de "patro".

Pri la enhavo: la eseo de Waringhien tre detale rakontas pri la evoluo de la bildo de la panjo de Jesuo. Mi devas iam skani ĝin, kaj precipe mi devas ĝin traduki hispanen, ĉar mi ne konas tiel detalan, spritan kaj informan artikolon. Dume, mi povas prunti al vi la libron ;-).

Brakumojn
 

Ankaŭ mi volus legi tiun artikolon, se vi ĝin fine skanos.
 

Mi mem kredas ke la unuiga forto de la Kredo estos tre pova kontraŭ la dono de via lando al fremduloj - aŭ ĉu oni ĝenerale volas ke Hispanujo fariĝu Alta Marruecos?
 

Kara komentanto, mi preferas la forton de la racio. Mi ne fidas je novaj nek malnovaj fabeloj por konservi mian liberecon, kio ja estas la defendinda trajto kiun mi volus konservi, same kontraŭ miaj kaj alies pastroj.
 

Kara Tonjo

Mi ne estas katoliko kaj ne estas hispano, sed mi konas la feston. Vere en mia urbo ankaŭ estas feriotago. La senmakula konceptigo de Mario estas logika sekvo de postprotestanta (kontrareforma) koncepto pri savo. La festo de senmakula koncepto de Mario estis politike grava, ekzemple, kontraŭ nederlandaj invadoj en Brazilo en 17-a jarcento. Vere, oni ne povas kompreni la prezenton sen kompreno de historio.

Saluton

Roberto
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.