5.12.06

 

Déjà vu estas esperanta vorto

Jen nova rilato de kino al Esperanto, sed nun tiom malproksima ke mi ne plendos se iu akuzas min je ioma fantaziemo. Temas pri la premiero de la filmo "Déjà vu"; laŭ tio kion mi legis, temas pri la kutima paranormala kaj konspiranoja argumento, kiu tiom plaĉas al Holivudo, ŝajne al usonanoj kaj pli kaj pli al la ceteraj mondanoj. Tio certe povas esti alloga por fikcia verko, sed mi timas ke ĝi respegulas tiun internan konvinkon kiu tiom damaĝas la agadon por ebla ŝanĝado de la socio. Do, ne petu ke mi spektu ĝin, nek ke mi faru plian propagandon por ĝi.

La rilato al Esperanto vere ŝuldiĝas al la nomo: la déjà vu estas internacia esprimo, devenanta el Esperanto. Nu, vi iom miros, ĉar ĝi tiom similas al la franca esprimo kies signifo estas jam vidita. Sed envere la vorto estis kreita kaj famigita de pionira esperantisto, Émile Boirac, prezidanto inter alie de la Unua Esperanto-Kongreso en Bulonjo kaj de la unua Lingva Komitato.

Kurioze, mi serĉis tekstojn en Esperanto pri la fenomeno, kaj mi trovis nenion. Eĉ ne pri ĝia rilato kun Boirac. Tiu ĉi informo aperas en pluraj Vikipedioj, sed ne en la esperanta (ĝis nun).

Do, mi klarigu ke la esprimo aludas tiun malkomfortan senton kiu nin atakas kiam ni sentas ke ni jam spertis antaŭe difinitan situacion, sed kun la preskaŭa certeco ke tio ne vere okazis. La fenomeno estas vere enigma, kaj ne estas mirinde ke multaj serĉis ekstravagancajn eksplikojn pri tio.

Kiel ĉiam, estas bone legi la informojn de la Skeptika vortaro (eĉ se ili estas anglalingvaj, sed en la reto estas troveblas tradukoj al pluraj lingvoj), kiu siavice referencas al la Enciklopedio de la Paranormaleco kaj al artikolo en "Scientific American".

Bedaŭrinde, la skeptika literaturo en Esperanto ankoraŭ tre lamas. Mi havas iom en la ĝenerala parto de tiu ĉi retejo, kaj vi povas legi ankaŭ en alia retejo lastatempe ne ĝisdatigita. Sed tio ne sufiĉas. Estas bedaŭro ke tiu internacia movado estu tiel malbone reprezentata en la internacia lingvo.

(Ĉu mi ne jam iam skribis tion ĉi lastan aliloke?... Mi preskaŭ certas, sed ne memoras kie. Eble mi ĵus spertis iun déjà vu)


Bookmark and Share
Komentoj: Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.