22.12.06

 

Esperanta martiro

En la prelego pri la rolo de Esperanto dum la hispana intercivitana milito pri kiu mi aludis en pasinta artikolo, mi dediĉis parton de la tempo al la sekvoj por la esperantista movado de la venko de la trupoj de Franco, kaj pri la persekutoj suferitaj de pluraj aktivuloj, ĉefe pro ilia partopreno en aliaj movadoj ne tre ŝatataj de la venkintoj. Mi citis du kazojn speciale kruelajn kaj nur lastatempe konatajn. La unua estas la la eksurbestro de madrido, Cayetano Redondo, pri kiu mi baldaŭ rakontos kun pli da detalo. La dua estas tiu de Sidonio Pintado, kiu estis dum iom da tempo prezidanto de la tiama Hispana Esperanto-Asocio. Ambaŭ estis mortpafitaj malmulte post la fino de la milito.

La kazon de Sidonio Pintado mi priskribis en la lasta numero de “Boletín” de Hispana Esperanto-Federacio, kiu ĵus alvenis en la poŝtokestojn de la anoj de la asocio. Mi trovas ĝin sufiĉe interesa, por ke ankaŭ la nemembroj sciu pri ĝi, kaj do mi ĵus enretigis ĝin en aparta paĝo. Permesu ke mi rekomendu ĝian legadon, kaj ne temas pri tio ke mi ĝin verkis. Eĉ se vi ne estas aparte interesataj en historiaj aferoj, mi pensas ke la cirkonstancoj de la ekkono de lia sorto estas sufiĉe reprezentaj de la nunaj iniciatoj en Hispanio pri la retrovado de la historia memoro.

Sidonio PintadoKrome, la sorto de s-ano Pintado estas sufiĉe kortuŝa por ke vi legu pri ĝi. Mi ne hezitas nomi lin martiro, ĉar li estis murdita pro siaj konvinkoj: estas kurioze ke la katolika Eklezio lastatempe beatigis aŭ sanktigis multajn pastrojn mortigitajn dum la milito, sed forgesis ke la samo okazis en la flanko kiun ĝi apogis, rilate al alia kolektivo kiu estis severe reprezaliita: la instruistoj. Sidonio Pintado estis unu el tiuj martiroj, kaj lia ligiteco al Esperanto igas lian vivon ankoraŭ pli reprezenta. (Tiun ligitecon vi povas vidi en la apuda bildo, kie steloj kaj verdaj flagoj estas klare montritaj; klaku sur ĝin por pligrandigi la detalojn)

Mi komence havis la intencon atendi iom da tempo post la publikigo en papera formo, antaŭ ĝin enretigi. Sed mi fine decidis tion fari nun, tuj post la ricevo de la Bulteno, pro tre malgaja kialo, kiu impulsis min rapidi: la filo de nia samideano, kaj fonto de la informoj, suferas je grava kancero kaj tre probable forpasos tre baldaŭ. Lia nomo estas Pablo Pintado, kaj li havas ligon kun Esperanto nur hazardan: li estis la arĥitekto de la madrida Palaco de Kongresoj, kie okazis la Universala Kongreso de 1968 (ĝi krome estas konata de multaj nemadridanoj ĉar ĝi havas karakterizan mozaikon de pentraĵo de Miró en la ĉefmuro, kaj ĝi apudas la futbalstadionon de la Real Madrid).

Pablo konservis la dokumentojn de la paĉjo, ankaŭ tiujn pri Esperanto, kiujn montris al ni lian filinon Natalia, la savanton de la memoro de la avo. Do, mi certas ke li ĝojos pro la publikigo de la informo pri lia patro, kaj mi volonte omaĝas ilin ambaŭ per ĝi.


Bookmark and Share
Komentoj: Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.