12.12.06

 

Tago de la blogo en Esperanto

Probable vi jam konas la iniciaton fari ĉijare el la 15-a de decembro (la kutima Zamenhof-festo) la Blogotagon en Esperanto. Mi iom eksplikis la aferon en mia hispanlingva blogo, por kuraĝigi simpatiantojn de Esperanto partopreni la eventon. Ja per la serĉiloj de TechnoratiBlogsearch mi ofte trovas multajn homojn kiuj ne skribas en Esperanto sed tamen diversmaniere montras intereson pri ĝi, kaj eble tio estos bona maniero kuraĝigi ilin ekuzi la lingvon. Almenaŭ mi tion sukcesis pri unu: normalizado.com.

Esperanto-tagoNu, la afero, mallonge dirite por tiuj ne konantaj la iniciaton, estas simple anonciĝi ĉe la retejo de ELNA, kaj tiutage verki en Esperanto kaj en via nacia lingvo. Vidu ankaŭ informon en la retejo de Global Voices.

Esperanto-tagoKompreneble, la tradicia maniero festi tiun tagon, manĝante, trinkante kaj akirante librojn, plu validas. Mi mem ankaŭ faros tion en Madrido, sed vidu ankaŭ la belan afiŝon de la kolegoj de Barcelono.

Ĉio estu je la memoro de Sankta Zam!


Bookmark and Share
Komentoj:
Mi vizitis vian bonan blogaron.

Mi lernis E-on ekde septembro 2005.
Mi ankaŭ kreis personan blogon. Ĉu vi legos ĝin? (Ĝi estas ankoraŭ fresxdata, do mi bezonas kuraĝigon).

http://www.ĉitie.blogspot.com
NB. la litero x estas necesa inter c kaj i.
Samideane
Joel
 

Plej bonajn dezirojn al vi en via celebrado de Sankta Menhof ;-)
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.