25.1.07

 

(Fi)famiĝis mia urbo

Dum tiu ĉi lasta semajnfino, famiĝis la urbo kie mi loĝas: Alcorcón (Alkorkono). Legu pri tio nederlande, angle kaj france (ne necesas doni ligojn en la hispana: la afero fariĝis sufiĉe konata en Hispanio kaj Latinameriko).

Mallonge: post kverelo inter du grupoj, inter kiuj troviĝis pluraj enmigrintoj de latinamerika origino, organiziĝis kunvoko pere de telefonaj kaj retaj mesaĝoj, por protesti kontraŭ la ĝenoj okazigitaj de malgrandaj bandoj. La kunvoko havis parte rasismajn kaj ksenofobiajn trajtojn, kaj tion reliefigis la amaskomunikiloj, sed ŝajnas al mi ke tiu trajto ne estis en la komenco la ĉefa punkto.

Tamen, mi timas ke tiu ero de la protesto povas kreski, se oni ne bone traktas la aferon. Por venonta sabato oni faris multe pli ampleksan kunvokon, kaj estas atendata la alveno de veraj bandoj de ekstremdekstruloj, eĉ de fore de Alkorkono, kiuj klopodos ŝovi la proteston en tiun direkton.

Alkorkono (mi ĵus kreis la artikolon en Vikipedio) estas urbo tre proksima al Madrido, kvazaŭ kvartalo de tiu granda urbo. Ĝi estas tipa urbo de laboristoj, sed sufiĉe prospera, kun malmulte da marĝeniĝo. Ĝi estas unu el la plej rapide kreskintaj urboj el la tuta Eŭropo (en 1960 ĝi havis malpli ol 1000 loĝantojn, nun preskaŭ 200.000), kaj ĝi plu kreskas, nun pro la forta enmigrado de eksterhispanaj laboristoj, ne nur latinamerikaj, sed ankaŭ afrikaj kaj orienteŭropaj. Ĝis nun apenaŭ estis troveblaj problemoj de malferma rasismo, sed estas ankaŭ klare ke la integriĝo ne estas ĉiam facila.

Nu, la okazintaĵoj de la pasinta semajnfino povas esti facile rekondukeblaj, kaj eble oni trovos la manieron solvi la kunvivajn problemojn troviĝantajn en la bazo de la afero, inter alie per malferma traktado kaj per certigo de la plenumiĝo de la leĝoj fare de ĉiuj civitanoj, kiu ajn estu ilia origino. Sed ĝi ankaŭ povas putriĝi. Mi esperas ne plu esti devigita trakti la aferon post la venonta semajnfino.

(Ah, flanka rimarko: kelkfoje la lingvaj problemoj neniom rolas en la konfliktoj)


Bookmark and Share
Komentoj:
Dankon, interesa artikolo. Rilate la lastan frazon en parantezo:

"(Ah, flanka rimarko: kelkfoje la lingvaj problemoj neniom rolas en la konfliktoj)"

Ĉu ne PLEJ OFTE lingvaj problemoj neniom rolas en konfliktoj?

Maria Sandelin

http://mariasandelin.livejournal.com/
 

Mi konsentas kun Maria.

Tamen mi alportas ke "plej ofte MISKOMPRENOJ ĉefrolas en la konfliktoj".
 

Oni interese enkondukis la afero tra dangxera vojo "rasismo". Sxajne temas pri sxoko de kulturoj kaj manko de gxi. Vere ni ne konas niajn najbarojn kaj tio estas necesa afero por kunvivi
 

Jes, vere, en la ĉiutagaj konfliktoj la lingvo ne kutimas esti la plej grava ero, kio ne signifas ke ĝi estas sensignifa en la ĉiutaga vivo.

Sed en tiu ĉi kazo, estas frapa la konstato ke la konflikto okazis inter grupoj de homoj kun la sama lingvo, la sama religia fono, preskaŭ la sama historio kaj kultura fono. Nenio okazis /almenaŭ tie ĉi ĝis nun) kun la same multnombraj enmigrintoj el Maroko, el nigra Afriko, el Ĉinio aŭ el orienta Eŭropo.

Ankaŭ en tiu ĉi kazo tute ne rolis la miskomprenoj, pri kiuj aludas Manolo (kvankam mi konsentas kun la komentoj de via lasta blogaĵo). Ankaŭ ne la malkono de la aliulo, ĉar fakte la komunikado inter la diversaj grupoj de junuloj okazas ĉiutage en la lernejoj aŭ la laborejoj.

Do, fakte ne temas pri pura rasismo. Mi tion argumentis iomete pli detale en mia hispanlingva blogo: la konfliktoj okazas pro ĉiutaga kunvivado, kaj havas raciajn kaŭzojn, kiuj tamen konkretiĝas per neraciaj vojoj. Endas do kontraŭbatali la verajn kaŭzojn, por ke la neraciuloj ne havu spacon.

(Mi ne scias ĉu mi bone eksplikiĝis...)
 

Maria pravas; E-istoj emas troigi la rolon de lingvoj en konfliktoj. Kaj miskomprenoj — mi ofte ludis kun la ideo, ke se homgrupoj plibone interkomprenus, estus eĉ pli da konfliktoj...

Ĉiaokaze mi esperas, ke la problemo malaperos.

Ken
 

Posnoto: Finfine, la afero estis relative sensignifa. Grupeto de knabetoj kiuj deziris iom ludi kun la polico, kaj ĉefe elmontriĝi antaŭ la amaso da amaskomunikiojm kiuj tien ĉi alvenis. Estas klare, ni vivas en epoko en kiu io ne ekzistas se ĝi ne aperas en la televido.
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.