24.2.07

 

Kiam ni estis (pli) junaj

Trini, Augusto, Alicia, Mamen, mi kaj ?Kiam temas pri historiaj esploroj, foje ankaŭ estas fascine memori pri ne tiom foraj epokoj.

Koincide kun la memorado fare de Kalle de liaj unuaj aktivadoj, kaj la elmontro de tiutempa foto, mi ricevis alian foton, en kiu aperas mi mem kun la nuna prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, Augusto Casquero (aŭskultu lin tie ĉi en intervjuo aktuala kun Radio Polonia) kaj kun lia edzino Alicia. Konsiderante la lokon, tiu devis esti en 1982, proksime al Logroño, en unu el tiuj mitaj tendaroj de Hispana E-Junulara Societo.

Ah, kiel junaj ni tiam estis!


Bookmark and Share
Komentoj:
ha Toño!
se en la aranĝoj de HEJS daŭre estas du virinoj po viro, mi certe partoprenos la venontan eĉ pli entuziasme ;)
 

Vi ne mencias la "knabon" malantaŭ Augusto... ;-)

Tararí keteví!
 

Virinoj nur venis pro Augusto kaj la knabeto. Augusto plu estas Augusto, sed la knabeto... ne plu, kaj la knabinoj jam malesperiĝis :-)))

Aj!
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.