22.2.07

 

Sin pretigi por la Jubileo

2007 vidos la alvenon de du rondaj datrevenoj: la 90a jarreveno de la morto de la Majstro (pli pri tiu titolo sube) kaj la 120a de la naskiĝo de la lingvo. Sed la grava ŝanco okazos post du jaroj: en 2009 venos la seskvicentjariĝo (150 jaroj) de la naskiĝo de Zamenhof. Mi intencis fari alvokon pri la pretiĝado al tiu celebrado, sed mi preferas kopii la tekston de mia amiko kaj samnomulo José Antonio Vergara, kiu perfekte esprimiĝis en la lasta numero de La Ondo de Esperanto:

Digne prepariĝi al la Zamenhofa Jubileo 2009

Kaj rapide proksimiĝas la 150a naskiĝdatreveno de Zamenhof. Tiel kiel dum 2005 oni festis la Einstein-jaron, 2009 estu la dua Zamenhof-jaro, ne nur en nia aparta movado/komunumo sed precipe ekster ĝi. Ni klopodu, ke Unesko oficiale deklaru tion samkiel antaŭ kvindek jaroj.

Eble pli ol iam, ni ne nur rajtas sed devas sobre (ne hagiografie) tamen fiere elstarigi liajn meritojn kiel idealisto kaj humanisto, genia, energia lanĉinto de praktika iniciato por homaj interkompreniĝo kaj repaciĝo. Tiu etika, idealisma animo estas, kune kun (fakte nedisigeble de) la lingvo mem, nia plej riĉa heredaĵo. Ĉu pravis la tiamaj hontotimaj gvidantoj de la movado, kiuj antaŭ cent jaroj silentigis lin favore al strikte racia, porkomerca, nurlingva komunikilo? Nu, gravaj intelektuloj, kiel Umberto Eco, esprimis admiron por lia morala kaj klera figuro, sugestante ke indus pli bone konigi la fascinan biografion de Zamenhof, la idean flankon de lia agado. Ĉu ĉi-foje finfine aperos filmo pri li, etnolingvaj tradukoj de liaj biografio kaj vortoj (kiel "Mi estas homo"), specialaj poŝtmarkoj, plurlingva omaĝa retejo, ktp?

Mi pensas ke José Antonio perfekte esprimas ĉion, kaj mi nur povas konsenti pri lia iniciato kaj pri ĉiuj liaj konsideroj. Mi nur kompletigas per kelkaj komentetoj.

La ideologia flanko de la agado de Zamenhof estas nun pli klare kaj kompakte komprenebla per la eldono de la kompilaĵo "Mi estas homo", kiun li mencias, kaj kiun mi varme rekomendas.

Mi deziras ankaŭ komenti pri la neceso ke la celebrado estu sobra kaj ne hagiografia. Mi konsentas, sed samtempe mi deziras insisti ke ni ne tro masoĥismu. Multaj homoj ankoraŭfoje remaĉas la ideon ke esperantistoj adoras sian Majstron (la lastan tekston mi ĵus trovis en iu blogo). Nu, certe estas troigoj pri tio, sed ankaŭ troigo estas la daŭra remaĉado kaj la ĝeneraligo pri tiu afero. Laŭ mi, temas pri relative normala emo en multaj movadoj kaj asocioj, kaj mi ĉiam memorigas ke eĉ pli granda adorado okazis kaj parte plu okazas ĉe tiom normala asocio kiel la nun reganta partio en Hispanio, la socialista, kies fondinto, Pablo Iglesias estis ankaŭ alnomata la Majstro, kaj oni parolis pri li kiel "la laika sanktulo". Do, ja, hagiografio kaj adorado ne, sed ankaŭ ne masoĥismo kaj sinvipado.

José Antonio mencias la neceson eldoni librojn pri lia figuro, en naciaj lingvoj. En la hispana ni havas la ŝancon disponi je bona ĵusa biografio: la traduko de "La homo kiu defiis Babelon", eldonitan antaŭ ne malmulte, kaj pri kiu mi jam parolis en alia antaŭa blogero. Mi ankaŭ trovis interesan disvastigan tekston en la retejo de profesoro Carlo Minnaja, en la itala, kiu certe meritus tradukojn en aliajn lingvojn. Karikaturo de Zamenhof kun Ŝekspiro

Pri vidaj omaĝoj, jen unu kontribuo: karikaturo de Zamenhof, kiun mi trovis en tre interesa retejo de argentina desegnisto Bob Row, kaj kiun mi enretigas kun lia afabla permeso.

Pri kino, tio estos pli komplika: eĉ se li emas uzi nekutimajn lingvojn, mi dubas ke Mel Gibson estos interesita ĉifoje!


Bookmark and Share
Komentoj:
Kiel cxiam plene de interesaj informoj kaj bonaj ideoj.
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.