11.3.07

 

Kuriozaj patriotoj

Se vi rigardas hodiaŭ la ĉefpaĝon de ajna hispana ĵurnalo, vi trovos ĝin plena de flagoj. Krome, oni solene aŭdigis la hispanan himnon, kaj tre grava politikisto (la ĉefo de la opozicio) faris alvokon al la defendo de la hispana nacio. Vi povas do supozi ke temas pri elmontro de unuiĝo fronte al ebla malamiko, des pli se vi memoras ke hodiaŭ estas la tria datreveno de la teroristaj atencoj de Madrido.

Sed ne, la flagoj estis uzataj en manifestacioj kontraŭ aliaj hispanoj, kaj la ceteraj simboloj estis defioj al la supozeble ne sufiĉe bona hispaneco de la nuna registaro. Do, la simboloj ne taŭgis por unuigi, sed por marki la politikan kampon.

Diable, estas klare ke mi ne estas patrioto, ĉar mi ne komprenas tiun logikon. Mi naive pensis ke flagoj, himnoj kaj simboloj taŭgus por koherigi la anojn de tiurilata teritorio.

Sed ne, por veraj patriotoj nenio kompareblas al interna malamiko.


Bookmark and Share
Komentoj: Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.