10.5.07

 

Nekredeble: Esperanto en komuniko de la Eŭropa Parlamento

Nekredeble, Esperanto menciata en la Eŭropa Parlamento, kaj aperanta en oficiala komuniko de tiu ĉi organizaĵo. (tiu ligo estas la hispanlingva; selektu aliajn lingvojn en la dekstra supra skatolo.)

Temas pri agado kun rilato al la Tago de Eŭropo, kiu cetere pasis nerimarkata, almenaŭ en Hispanio. Dek tri nobelpremiitoj estis invititaj en la Parlamenton. Inter ili troviĝis Reinhard Selten. Li estis prezentita de la prezidanto de la Parlamento kiel esperantisto, kaj li mem aludis la lingvan problemon kaj Esperanton. Mi tradukas:

Reinhard SELTEN (Ekonomiko, 1994): Emfazis la vertiĝan ekonomian integriĝon de Eŭropo en la lastaj kvindek jaroj kaj diris ke la sukceso de la mona unuiĝo estis "io neimagebla". Grandparte tio ŝuldiĝas al "la sendependeco kaj engaĝiĝo de la Eŭropa Centra Banko". Li asertis havi esperojn ke la sendependeco de tiu institucio konserviĝos en la nova Eŭropa Traktato. Li ankaŭ aludis ke la ekonomia integriĝo ankoraŭ ne estas totala, kaj laŭ Selten, por tio oni devas lerni "sin senti eŭropanoj"

Por Reinhard Selten, la ĉefa problemo estas en la lingva baro kaj necesas solvo longperspektiva. "Neniu lando povas perdi". Do, neniu lingvo devus havi superecon super alia. Konsekvence, li alvokis al la lernado kaj uzo de Esperanto. Laŭ Selten, temas pri lingvo "facile lernebla" kaj li proponis ke en la landoj de la EŬ oni studis ĝin kiel unuan lingvon, kaj la ŝtatan lingvon oni studu kiel fremdan lingvon.

(Notu ke ne ĉiuj lingvoj havas la saman tekston, kaj ke ekzemple en la rumana forestas la aludo al Esperanto)

Cetere, mi rekomendas la legadon de la ceteraj paroladoj. Kompreneble, ne ĉiam la nobelpremiitoj pravas, kaj mi ne konsentas kun la tuto, eĉ ne kun ĉio dirita de Selten.

Sed la mencio al Esperanto en tiu organizo vere estas surpriziga.


Bookmark and Share
Komentoj:
"li proponis ke en la landoj de la EŬ oni studis ĝin kiel unuan lingvon, kaj la ŝtatan lingvon oni studu kiel fremdan lingvon."
Mi malkonsentas kun tiu propono. Se nia lingvo fariĝus la unua lingvo de la Eŭropa Unio, ĝi finiĝus kiel neŭtra lingvo tutmonda.
 

Bonan vesperon Tono
Mi surprizis de via vizito al http://papymamyracontezmoilavie.blog50.com.
Mi rakontas la historion de L.Zamenfof kaj eksplikas kio estas esperanto.
Mi diris ke la Europa Unio povus adopti la internatia lingvo iliaj traktadoj.
Amike
Anjxo
 

Ja kurioza novajxo!

Mi bone komprenis la blogon, tamen mi ofte konsultis mian vortaron cxar mi ne konas multajn vortojn. ;-) Sed mi estas gxoja ke mi povis komprenis vian blogon.

Mi estos tre gxoja kiam multnacia registaro aux alia ostenta asocio lauxofice uzas Esperanton.

Cxu vi spektis la filmon "Gattaca"? La anoncadoj en la laborejo de la cxefa karaktero estas parolata en Esperanto. Hodiaux mi spektis tiun filmon, tiel mi menciis gxin.
 

Dankon pro la komentoj.

- Pri la parolado de Selten, finfine ŝajnas ke la traduko de la hispana servo ne estis ĝusta. Li pledis por ke Esperanto estu la unua dua lingvo. Vidu la retejon de Libera Folio por legi la tutan veran paroladon: http://www.liberafolio.org/2007/seltenparolado/.

- Pri Gattaca: se vi komprenas la hispanan, vi povos vidi ke mi parolis pri ĝi, kaj pri la uzo de Esperanto en filmoj, en http://personal.telefonica.terra.es/web/tdb/cine.htm.

- Pri la oficialigo de Esperanto: ja tio estus logika, sed ne konfidu ke iam la eŭropaj kaj alilandaj politikistoj faru ion, ĝis kiam nia movado estu sufiĉe pova per si mem. Nur tiam la oficialaj instancoj atentos nin, mi pensas.

Ĝis venonta komento!
 

Mi parolas la anglan, ne la hispanan. Mi frekventis la hispanajn klasojn dum du jaroj en gimnazio, sed mi ne komprenas multan hispanan lingvon.

Mi pensas ke gxi estas miraga ke ni povas komuniki tamen mi ne parolas la hispanan kaj vi ne parolas la anglan (mi supozas). Mi multe sxategas Esperanton cxar tio! :-)

Gxis,
~Hikaro
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.