2.6.07

 

Kameleono

KameleonoAntaŭ kelkaj semajnoj mi trovis retejon de kanada samideano Francis Dufour, kun tre lerte faritaj desegnoj. Mi ne povis rezisti alporti tien ĉi unu el ili (kun lia afabla permeso, kompreneble). Temas pri kameleono.

Ĉu eble ĝi fariĝos la simbolo de Esperanto? Ĝis nun mi konsideris tia la krokodilon, eĉ se tiu ĉi komence reprezentis la malon, sed nun ĝi kvazaŭ fariĝis simbolo de nia lingvo. Sed nun mi pretas doni la ŝancon al tiu ĉi simpatia (kame)leoneto.

Parolante pri bildoj kaj karikaturoj, ne forgesu tiun de Zamenhof kun Ŝekspiro, kaj ankaŭ la bildojn de mia afiŝaro. Kaj eble morgaŭ pli.


Bookmark and Share
Komentoj:
Amiko amiko,
Mi ekde 2007 serĉas bestsimbolon por esperanto. Kaj mi pensis pri ĉiu.
Papagoj, kolibroj, bufoj, eĉ serpentoj krom aliaj...
Kameleono! Ĝi venkis laŭ mi.
Kaj hodiaŭ, mi ekserĉis ĝin por ekdezegni kaj trovis vian samopnion.
Ni laboru kune!
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.