12.7.07

 

Delokitaj arkitekturoj

Dum tiuj ĉi monatoj junio kaj julio estas vizitebla en Madrido, organizita de la Ministerio pri Loĝado, ekspozicio pri diversaj hispanaj arĥitektoj, kiuj devis forlasi Hispanion post la fino de la interna milito. La nomo de la evento estas “Arquitecturas desplazadas” (Delokitaj arĥitekturoj).

Inter la pritraktitaj profesiuloj troviĝas unu pri kiu mi jam skribis antaŭe: la esperantisto Francisco Azorín Izquierdo. Inter la ekspoziciaĵoj (vidu tie ĉi bildan raporteton) troviĝas pluraj aludoj al lia esperantista aktivado, kiel organizanto kaj kiel verkisto de du vortaroj, unu ĝenerala kaj alia pri arĥitekturo (detaloj pri lia faceto kiel verkisto estas legeblaj hispanlingve en la retejo de José María Rodríguez Hernández, el kie verŝajne estis prenitaj diversaj informoj aperantaj en la ekspozicio) .

Grupo de hispanaj ekzilitoj en MeksikioEn la apuda foto (klaku sur ĝin por ĝin grandigi) videblas Azorín mem kun kelkaj kunuloj, inter kiuj la konata kolonelo Julio Mangada. Ili estas, de maldekstre: Vicentica de Martí, Carmen Poch (edzino de Azorín), Julio Mangada, ties ĉi filo Luis Mangada, Blas Tarodo, Pierette de Tarodo, Pepita Sanz (edzino de Mangada) kaj Francisco Azorín. La loko kaj dato estas Xochimilco, 1945 (el la arĥivo de Manuel Azorín Poch).

La ekspozicio estas malfermita ĝis la 30-a de julio.


Bookmark and Share
Komentoj: Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.