11.7.07
La aliflankaj esperantistoj
Mi deziris respondi al du miskomprenoj aŭ miskonceptoj. Unue, al la bildo ekzistanta en eksteraj rondoj, ke la pioniraj esperantistoj estis ĉiuj anarĥiistoj aŭ framasonoj, kaj ke, specife en Hispanio, ĉiuj ili apartenis al movadoj kiuj apogis la Respublikon dum la hispana milito. La alia kritiko venas el kelkaj amikoj de la hispana movado, kiuj plendis ke mi dediĉis troan atenton en miaj historiaj artikoloj al la samideanoj batalantaj ĝuste en tiu specifa flanko de la milito.
Do, mi verkis artikolon por precizigi tiujn du aspektojn, kiu estis publikigita en la bulteno de Hispana Esperanto-Federacio, kaj kiun mi nun enretigis en tiu ĉi paĝaro.
Mi rekomendas ĝian legadon, krome, ĉar ĝi pritraktas la kazon de diversaj homoj, kelkaj el kiuj ludis gravan rolon en la movado, kaj poste apogis la puĉon de generalo Franco, sed ankaŭ ĉar ĝi helpas prilumi la rilaton de ties ĉi reĝimo al nia lingvo. Pli kompleksan ol oni kutime supozas.
mi cxiam interesigxis por tio, kio tiam okazis en Hispanio. Mi legis diversajn librojn pri tio, kaj ankoraux nun mi estas kortusxita de tio, ke kelkaj germanoj batalis flanke de la Respubliko. Hans Beimler, Erich Weinert, la kantisto Busch kaj multaj aliaj, multaj el ili estis komunistoj. Aliaj germanoj, fasxistoj, jxetis de aviadiloj bombojn sur vian landon. Nu, tia estas la historio, tre bedaxurinde, ke la internacia solidareco nun estas preskaux fivorto. Kaj tion kulpas ne nur la dekstruloj, ankaux la maldekstra flanko faris tre tre gravajn erarojn, la fratomilito inter anarkiistoj kaj komunistoj restas doloriga vundo en la historio de la laborista movado, ankoraux nun ne tute komprenita de ambaux flankoj. Laux mia opinio estus necese, ke ambaux flankoj alproksimigxu, mi ne povas imagi komunismon kun gvidantoj, do sen kompleta anarkio, kaj samtempe ne anarkian socion sen la ekonomia pensado de Marx, kiu devas esti la bazo por revoluciulo. Tio restas plu grava tasko alproksimigi ambaux flankojn. Mi konscias, ke ne multaj komprenas min pri tiu afero.Kiel mia granda instrumastro B. Traven mi sekvas al tiu cxi linio. Cetere, li sendis monon kaj librojn al la respublikaj kamaradoj en Hispanio, li sxategis Hispanion kaj gloris la tiean libereceman logxantaron, kiu estis forta en la tempo de Traven. En la romano "La Mortula Sxipo" Hispanio tio ludas rolon.
Mi legis ankaux la romanon de Hemingway pri tiu tempo "To whom the bells tolls". Kaj la kritikan libron de Orwell...
El via artikolo mi ellegas, ke Hispanio ankoraux nun estas dissxirita en du kampadejojn, la ombro de Franco estas longa... cxe ni similas, iuj fasxistaj banditoj ankoraux nun vagadas en manifestacioj tra la stratoj kaj fieras pri la krimoj de siaj geavoj, sed mi staras sur la flanko de la hispana respubliko, kvankam ankaux mia patro estis fasxisto, sed li estis tiam ankoraux tre juna, 16-jara...
Amike, Cez!
Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.