21.8.07

 

Belarta konkurso

Dum mi estas en iom fora regiono, mi ricevas (per Libera Folio, kaj tamen ne oficiale) la informon ke mia eseo "La normala lingvo" gajnis premion en la Belartaj Konkursoj de UEA.

La teksto aperos post kelkaj tagoj en la nova revuo Beletra Almanako, kiun redaktas Jorge Camacho. Eble iam oni povos legi parton en la Reto. Sed tio estos jam iom poste.

Cetere, mi devas aldoni novan nomvarianton al mia nomo: post José Antonio, Toño, Tonyo, Tonjo, nun mi estas nomata Tony en la notico. Nu, tiel estu.


Bookmark and Share
Komentoj:
La nova nomformo venas el la teksto de la gazetara komuniko de UEA.
 

Mi vere deziras legi vian tekston. Estas bone scii ke esperanto vivas en la retejo kaj en aliaj mondoj...

Mi lernis esperanton en kristnaska, en Kurso de esperanto, cxar en lleida mi ne trovas multaj esperantistoj, sed mi skribis kelkajn vortojn en mian novan blogon. Cxu vi povus legi mian esperanton? Estas ne multajn vortojn, sed mi vere dezirus kaj (agradecer?) se vi diris al mi miajn ortograficajn sxultojn.

Brakumoj
 

Dankon, Kalle; kompreneble mi ne diris ke estis via kulpo; cetere, ne estas grava afero.

Ignacio: via Esperanto estas sufiĉe bona, konsiderante ke vi lernis ĝin antaŭ nur kelkaj monatoj. Notu ke mankas akuzativo en "multaj esperantistoj" kaj ke ĝi ne necesas en "estas ne multajn vortojn". "Agradecer" estas "danki"; "sxulto" ne ekzistas; mi supozas ke vi volas diri "eraroj".
Mi ja kuraĝigas vin skribi plu; tio estas la plej bona maniero praktiki kaj komunikiĝi.
Brakumon,
Toño
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.