15.12.07
Kion mi faris hodiaŭ
Hodiaŭ mi faris multaj aferojn kun rilato al Esperanto. Eĉ pli ol kutime.
- Mi manĝis. Kun tre agrabla kaj sufiĉe nombra grupo de madridaj samideanoj. Mia fotilo paneis, sed certe Pedro montros baldaŭ kelkajn fotojn en sia spaco.
- Iom laboris super projekto por la venonta jaro (Internacia Jaro de Lingvoj, datreveno de UEA, ktp).
- Mi legis. Iom libre, iom revue, sed ĉefe rete. Kvankam finfine oni ne organizis Libroservon, ja alvenis nova libro: "Kalejdoskopa Rememoro", de Alberto Fernández (sed pri tio post kelkaj tagoj)
- Aŭskultis muzikon. Nu, mi nun tion faras (konkrete, Kaj Tiel Plu)
- Mi kunlaboris kun aliaŭtoraj blogoj (por la Esperanta Blogo-Tago): Normalizado, Vicente. Kaj reagis al kelkaj aliaj.
- Sufiĉe multe da radio.
- Kaj fine, mi kreis blogerojn. Jes, tiun ĉi. Ankaŭ alian en la hispana. Sed ĉefe la dulingvan (pro la Blogo-Tago) mi ĉifoje preferis afiŝi en mian spacon en Ipernity. Ĝuste pri la radio en Esperanto.
Nu, ne estis malbona Esperanto-tago, ĉu?