4.12.07
Sennaciulo cenzurita, sed ne pro politiko
"Sennaciulo", la gazeto de Sennacieca Asocio Tutmonda, dediĉis sian oktobran numeron al personoj kun handikapoj. Aperis interalie artikolo pri la blinduloj en Hispanio, redaktita de Pedro Zurita, esperantisto kiu havis gravajn postenojn en la internacia blindula (neesperantista) movado. Kaj ankaŭ alia pri junulino paralizita pro veturakcidento, kaj ŝia persona superiĝemo. Ŝi, en foto tre beleta, estis elektita por la frontpaĝo.
Kaj vidu kiel ĝi alvenis al nia amiko amiko Reza, en Irano, iom ŝanĝite.
Mi pli-malpli sekvas la blogojn de diversaj iranaj amikoj: Beĉjo, Kontenta, Lumina, Fifio, Mahmud, kaj kelkaj pliaj en Ipernity, kaj estas konstateble ke la aferoj tie ne marŝas en bonan direkton.
Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.