9.12.07

 

Ĉu ili notis ke mi parolis pri Esperanto?

Mi havis hieraŭ tre interesan sperton: mia hispanlingva blogo ricevis ok mil vizitojn!

Kutime ĝi estas tre malofte vizitata, multe malpli ol la esperanta, ĉar ĝi estas tre specialigita: ĝi temas nur pri Esperanto kaj aferoj koneksaj, kaj do, krom esperantistoj, ne multaj hispanlingvuloj nepre interesiĝas en ĝiaj temoj. Sed tion ŝanĝis ligo al ĝi en la retejo Meneame.net; temas pri unu el la plej konataj retejoj en Hispanio, simbolo de la t.n. Web 2.0, en kiu homoj rekomendas aliajn retpaĝojn, kaj la ceteraj voĉdonas. En Esperanto ni havas Klaku.net, kaj en la angla Digg.com. Kiam oni ricevas sufiĉe da rekomendoj, via paĝo fariĝas furora. Kaj tio okazis hieraŭ rilate unu malnovan artikolon, kies esperantan version, se vi ne konas la hispanan, vi povas trovi jene.Populares en Menéame

Mi nun verkis alian artikolon, analizante la fenomenon iom amplekse, ĉar la reagoj kaj konduto de la vizitantoj estas sufiĉe kuriozaj. La plej frapa: ke mi dubas ke granda procento eĉ rimarkis ke la afero enhavis ampleksan informadon pri Esperanto.

Mi notis ke homoj legas supraĵe, nur la komencon, diagonale kiel oni foje diras. Aliflanke, tio ne detenas ilin komenti la tekston. Ke la komentoj estas ofte agresemaj, profitante la anonimecon. Ke oni legas kion oni volas kredi, anstataŭ kion diras la aŭtoro. Ke la plejan insultemon montras tiuj kiuj malplej kleraj montriĝas kaj kiuj plej mise skribas (mi emas pardoni la erarojn en esperantaj blogoj, ja tio estas nia dua lingvo, multe pli ol la erarojn en denaska lingvo, ĉefe se ĝi estas tiel regula kiel la hispana)

Nu, mi ne scias ĉu tio estas konduto nur de legantoj de tiutipaj retejoj, aŭ ĉu ĝi estas pli ĝenerala. Mi suspektas ke esperantlingvaj bloglegantoj estas iom pli trafaj, eble ĉar ĝenerale pli kleraj. Sed estas bone konscii pri tiuj ĝeneralaj trajtoj: eble oni devas verki pli mallonge, aŭ enmeti videojn, aŭ malsuprenigi la nivelon.

Aŭ simple atenti nur tiujn scipovantajn legi. Ja fakte estis pluraj kiuj faris interesajn rimarkojn, aŭ kiuj legis aliajn partojn de la retejo, kaj dekduo da ili eĉ klakis la ligon al Plena Ilustrita Vortaro tie troviĝantan.

Mi ĉiam defendis ke Esperanto devas servi por majoritatoj. Sed verŝajne ankoraŭ ne por majoritato de bloglegantoj.


Bookmark and Share
Komentoj:
"Mi notis ke homoj legas supraĵe, nur la komencon, *diagonale* kiel oni foje diras." Tiel perfektan takson de la tipa reta leganto mi ne vidis dum longa tempo.

Ken
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.