22.2.08

 

Retroblogo

Dum la ĵusaj militoj famiĝis diversaj blogoj verkitaj de atestantoj, civilaj aŭ militaj, el unu aŭ alia flanko. Al iu verkisto venis en la kapon krei similan blogon, sed pri la hispana interna milito, tio estas, kvazaŭ oni estus ĝin verkinta antaŭ 70 jaroj. Ĝi limiĝas al la okazintaĵoj en la urbo de Malago (Málaga). Oni ĝin povas nomi retroblogo.

Ĝi nomiĝas "La unua en la liberecdanĝero", laŭ tiutempa slogano pri la rezisto de la respublikanoj en tiu tre grava kaj tiam strategia urbo, kaj ĝi estas daŭrigo de samnoma libro, verkita de la aŭtoro, funkciulo de la Eŭropa Unio.

Ene de la blogo li kreis ankaŭ simulon de radioelsendoj, pretigitaj kvazaŭ ili estus realaj el tiu tempo.

La duan el tiuj elsendoj li elpensis kiel simulado de la radioelsendoj en Esperanto. Kvankam ne ekzistas historiaj atestoj ke tiaj elsendoj okazis en Malago, oni ja scias ke oni tiajn organizis en Barcelono kaj Valencio, kiel vi povas legi tie ĉi. Do, li petis nian kunlaboron por reprezenti tian elsendon, sed dulingvan. Mi mem kontribuis elektante kaj tradukante hispanen bataleman pecon de la revuo Popola Fronto, kaj Manolo Parra kaj Ana Manero zorgis pri la legado de la respektivaj tekstoj. Jen la rezulto (klaku en la unua ligo post la flago)

Memalbona rezulto, ĉu ne?


Bookmark and Share
Komentoj:
Varman gratulon Toño! bona informado, bona teksto, klare komprenebla kaj inda dokumento entute.
Nur unu konstruivan kritikon: ĝi perfektus se ĝi estintus intonaciita kun iom pli da tonvariantoj. Mi provas imagi la epokon kaj mi pensas ke radioelsendado ne estus tiom ebensona. Temas pri "teatreca" pluso. ĉiuokaze, bona laboro!
 

Bedaŭre, Malago baldaŭ falis en la manaĉoj de faŝisto, se mi ne mismemoras, dum 1937a februaro.
Bonega laboro ja!
Sanon!
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.