20.3.08

 

La geografiaj kaj historiaj eraroj de Bush

Ĉiufoje kiam oni celebras la datrevenon (jam pasis 5 jaroj!) de la invado de Irako fare de la usonaj trupoj, kun la helpo de iuj viziuloj kiel la baldaŭ forgesota José María Aznar, mi memoras pri la interesa diskutfadeno en la nun agonianta diskutgrupo soc.culture.esperanto, kiun komencis iu partoprenanto kun la nun sarkasme legebla frazo “La irakanoj bonvenigos la koalicion kiel liberigantoj”.

Kelkajn monatojn poste mi kontribuis al tiu forumo per du tekstoj atentigantaj pri la eblaj kaŭzoj de la eraroj ĉe la invado. Ĉar mi taksas ilin ankoraŭ validaj, eĉ se unu el ili estis duonŝerca, mi nun translokigas ilin al tiu ĉi blogo.

La historiaj eraroj de Bush

Eble kelkaj el la eraroj de Bush rilate la lastan irakan militon ŝuldiĝas al la malkono de historiaj faktoj en aliaj neamerikaj landoj. Eble povas esti interese por vi koni kelkajn paralelaĵojn inter la situacio en Irako kaj kelkaj okazaĵoj en la historio de Hispanio (paralela ne signifas identa; aliflanke, probable la samo okazas por aliaj eŭropaj landoj):

En 1808 la regantoj en Hispanio estis vere malamataj: ne nur la tiama reĝo sed ĉefe la ĉefministro Godoy. En tiu tempo estis ĝenerale konsiderate ke la progresemo troviĝis en la manoj de la tiama potenco, la napoleona Francujo. Multaj subiĝis al tiu influo, kaj precipe la elitoj favoris ĝin. Tiam Napoleono invadis la duoninsulon (kaj, vi scias, multajn aliajn landojn), esperante esti ricevita kiel liberiganto.

Sed ial la ĝenerala popolo ne subtenis lin, nek lian proponitan novan ŝtatestron. Ekis rezisto, miksaĵo de la plej reakciaj religiemaj elementoj kun partoj de la plej avangardaj, kiuj estis tiam konataj kiel "malavaruloj", t.e. "liberaluloj", el kie la nuna termino. Alia internacia vorto tiam naskiĝis: "gerilo" (hispane: "militeto").

Ekzistis liberaluloj kiuj kunlaboris kun la okupaciantoj, la t.n. "francecaj"; certe multaj el ili estas admirindaj (kiel la pentristo Goya, ekzemple), sed ili estis minoritataj.

La "militeto" estis terura kaj sangoplena. Multnombraj pastroj gvidis trupojn, kaj tre ofte ili estas la plej sangavidaj, ĉar oni semis la diraĵon ke la francoj estis satanuloj. Fine, post la helpo de aliaj trupoj, ĉefe anglaj, kaj la eko de aliaj militlokoj, Napoleono devis retiriĝi.

Kaj jen la plej malgaja leciono de la afero: la rezulto estis la restarigo de la monarkio kaj la entronigo de la plej fia reĝo el la tuta historio hispana, kio vere estas malfacile atingebla. Certe multe pli malbona ol sia patro. Unu el liaj plej fruaj agoj estis la kondamno kaj foje ekzekuto de la liberalaj rezistantoj.

Mi vidas kun malgajo ĉiam pli da paralelaĵoj inter la okazaĵoj en Irako kaj tiuj en la frua 19-a jarcento en Hispanio.

Alia interesa leciono de la historio, estas la konstato ke dum la fortigo de la ŝtatoj, la militistoj estis la ĉefa baro kontraŭ la rego de la pastraro, kvankam ne estis malofte ke poste ili atingis konsenton. La figuro de Saddam estas tre paralela al tiu de la liberala generalo Espartero, en la 19-jarcenta Hispanio, kiu estis la ĉefa kontraŭbatalanto de la tradiciistoj (karlistoj). Eble, li estis malpli sangavida, sed ankaŭ, li ne hezitis bombadi Barcelonon dum unu el tiuj militoj.

Nu, tie ĉi mi ne deziras tro similigi malsamajn aferojn, sed se Bush kaj liaj amikoj scius iom pli da historio, eble ili ne tiom surpriziĝus pro la konsekvencoj de ilia aventuremo.

La geografiaj eraroj de Bush

Alia ebla kialo pri la aventuro de Bush en Irako estas lia malkono de geografiaj faktoj.

Laŭdire, oni diris al li: Ekzistas lando kies sekretaj servoj kunkreis Al-Kajdon, en kies lernejoj instruiĝis la talibanoj, regata de puĉista generalo, kiu havas amasdetruajn armilojn kaj helpis disvastigi nuklean teknologion al aliaj landoj. Ĝi troviĝas apud Irano kaj Afganio. Kaj Bush konfuzis orienton kun okcidento.

Laŭ aliaj versioj, la informo estis: Ekzistas lando kiu havas amasdetruajn armilojn, kiu malobeas ĉiujn decidojn de la Unuiĝintaj Nacioj, tre ofte regata de generaloj, kiu invadis najbarajn landojn kaj kiu masakras siajn internajn minoritatajn popolojn. Ĝi situas apud Jordanio. Kaj Bush konfuzis okcidenton kun oriento.

Oni ofte diras ke la geografiaj konoj de la usonaj popolo kaj regantaro ne estas speciale altaj (averaĝe). Do, eble la informo ne estas malverŝajna.

Postnoto: kompreneble, per la unua divenaĵo mi celis Pakistanon kaj per la dua Israelon. Sed en la posta diskuto mi ricevis mi ricevis du komentojn pli inteligentajn:

Antaŭ ol mi legis tion pri Jordanio, mi pensis, ke la dua lando estas Usono. (Bertil)
Estas tre malverŝajne, ke usona prezidento ne scias, kie situas lando kun multe da nafto. (Dirk)

Jes, ambaŭ pravis. Eble finfine ne temis pri eraroj. Eble la avido havis ian rolon. Nur eble.


Bookmark and Share
Komentoj: Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.