23.3.08
Tiu kurioza ludo (kiun mi ne tute komprenas)
Mi unuafoje legis pri tiu tutmonda alternativreala ludo “Trovu la ringon perditan” pere de Libera Folio.
Ĝi sendube estos interesa por ludantoj, sed mi devas konfesi ke mi ne ankoraŭ ne komprenas la aferon, kaj ne havas tempon nek paciencon por engaĝiĝi en la ludo. Mi ne tre interesiĝas pri ludoj, rifuzas la modernajn Olimpikojn, kaj finfine ankaŭ malfavoras Makdonaldon, la patronanton de la iniciato. Do, jen kvar kialoj por malatenti ĝin.
Tamen, mi klopodos ne tute forgesi pri la afero. La unua kialo estas, kompreneble, ke kiel ĝisosta esperantisto mi ne povas ne konsideri la rolon de Esperanto en ĝi, kaj la eblecojn malfermatajn por ke pluraj miloj de homoj, supozeble plejparte junaj, unuafoje ekscios pri la lingvo. Aliflanke, mi ŝatas esti informita pri la novaj tendencoj en la reta medio, eĉ se mi ne nepre ofte sekvas ilin, kaj tiu ĉi estos probable sukcesa nova tendenco.
Sekve, mi faris prezenton en mia hispanlingva blogo, kaj klopodos iom disvastigi la iniciaton en la medioj kiujn mi konas. Notu ke pluraj amikoj kreis forumon por helpi la partoprenantojn deĉifri la tekstojn en Esperanto, kaj krome vi povas sekvi la lastajn novaĵojn interalie en la blogo de Limako.
Do, entute permesu konsilon: ne sekvu miajn ekzemplon, baziĝintan en pure personaj antaŭjuĝoj. Mem partoprenu: ĝi sendube povas esti amuza por homoj pli ĝojemaj kaj ludemaj ol mi. Kaj oni ne ofte povas profiti ludon en kiu Esperanto havas rolon.