2.4.08

 

La leĝo de Tonjo

En ĉiuj branĉoj de la scienco pri la naturo kaj la socio ekzistas la t.n. Leĝoj aŭ Principoj, kiuj montras regulojn kaj regulaĵojn. Multaj el ili portas la nomojn de la malkovrintoj aŭ disvastigintoj: la Leĝoj de Kepler, la Principo de Heisenberg, la Leĝo de Grimm, la Principo de Peter, la Leĝo de Murphy aŭ la Leĝo de Moore de la komputiloj.

Post la alveno de la reto, oni observis aliajn regulaĵojn. Mi opinias tre trafa tiun nomatan Leĝo de Godwin. Ĝi estas aforismo pri interretaj diskutforumoj, kiu asertas:

Se reta diskuto sufiĉe longas, la probableco ke aperos komparo kun Hitlero aŭ la nazioj proksimiĝas al 1.

Se oni sufiĉe atentas kaj partoprenas retforumojn, oni trovas similajn regulaĵojn. Mi specife rimarkis unu regulon kiu afektas esperantajn diskutojn:

Se reta diskuto sufiĉe longas, la probableco ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri gramatikaĵoj aŭ pri la uzata vortigo proksimiĝas al 1.

Ekzistas tamen notinda diferenco inter la Leĝo de Godwin kaj tiu ĉi. Se en ĝenerala diskuto oni trovas la mencion pri Hitlero, oni povas diri ke la diskuto finiĝis, kaj ke la menciinto "perdis" ĝin, ĉar li aŭ ŝi ne trovis pli bonan pravigon de sia argumentado. En la kazo de Esperanto, la aludo al la lingvaĵo ne nur ne kaŭzas la finon de la debato, sed plivigligas ĝin, tiel ke finfine la unua celo simple forgesiĝas.

Mi trovis kelkajn ĵusajn kazojn pri tiu ĉi Leĝo en la pasintaj tagoj, sed permesu ke mi ne detaligu ilin tie ĉi: la forto de ajna Leĝo ne troviĝas en la priskribo de pasintaj okazintaĵoj, sed la antaŭvido de estontaj plenumadoj, kaj oni certe trovos tian konfirmon multajn fojojn en la estonto.

Kaj tiam ni bezonos nomon, por kontroli la pravecon de la hipotezo. Do, sekvante la modelon montritan en la unua paragrafo, plej konvenas doni eponiman nomon. Kaj profitante mian naturan modestecon, mi donas mian permeson ke oni uzu la nomon Leĝo de Tonjo, por ĝi.

Do, mi ripetu, pli citeble, kaj iom modifite por klareco, laŭ sugesto de amiko:

Leĝo de Tonjo: “Ju pli longas reta diskuto en Esperanto, des pli la probableco, ke ĝi deflankiĝos al diskuto pri gramatikaĵoj aŭ pri la uzata vortigo, (asimptote) proksimiĝas al 1.”

Eble oni konsideras ke la nomo ne estas meritata, aŭ ke alia jam malkovris ĝin (vidu en la komentoj la sugeston ankaŭ nomi ĝin "Leĝo de maksimuma harfendumado"). Tio ne gravas, vi ankaŭ tiam povas plu nomi ĝin Leĝo de Tonjo. Tio simple estus nova pruvo de la Leĝo de Stigler.


Bookmark and Share
Komentoj:
Interesa.
Kara Tonjo, mi sugestas ke la nomo estu preferinde: "la Unua leĝo de Tonjo" por faciligi la nomadon de aliaj leĝoj kiujn vi eble malkovros.
Mi demandas, ĉu vi konas la libron "Systemantics" far John Gall?
 

Kvankam mi ne estis jam vidinta tiom brilan vortumon, tamen via legxo al mi (kiel studanto de multaj aliaj legxoj gxis nun) sxajnas suficxe trafa!
 

Mi proponas ankaŭ "Leĝo pri maksimuma harfendumado" ;-)
 

Dankon pro la komentoj. Mi mem uzos la proponon de Manolo, pro modesteco, kondiĉe ke li uzu la mian ;-)

Luisgui: vi pravas, mi jam havas aliajn leĝojn, sed ni ne tro rapidu: eble la homaro ne estas preta pri tiom da saĝo en unu sola pilolo :-)
Cetere, mi ne konis la libron de vi menciitan; mi ĵetis rigardon en la reto, kaj la leĝoj priskribitaj en la vikipedio estas ja trafaj. Eble do ne temas pri parodio.
 

Ĉu mi povas aldoni tiun leĝon al Vikipedio?
Sub "la Unua leĝo de Tonjo pri maksimuma harfendumado"
Ĝi plaĉas al mi!
 

Interesa blogero. Tamen mi volas atentigi pri tio, ke vi malĝuste uzis la vorton "estonto". Substantiva participo ĉiam signas homon; por la estonta tempo oni do diru "estonteco".

:-)
 

La lasta komento kompreneble pruvas la pravecon de la leĝo de Tonjo. ;-)
 

Ant: mi tute ne havas problemon ke vi diskonigu la Leĝon. Pri la taŭgeco de la loko decidu vi mem... kaj la aliaj vikipediistoj.

Pri la komentoj de Marcos kaj Kalle... mi ankoraŭ ridas :-D
 

Plu pravigante vian leĝon, ŝajne vi celis diri "alineon", kiam vi skribis "paragrafon". :)
 

En mia Plena Enllustrita Paraŭlaro d'Espercatalà (http://www.ipernity.com/blog/berga/38774)mi jam skizis la Unuan Leĝon de Karulo, laŭ kiu ne eblas diri aŭ skribi pli ol kvar frazoj konservante la (-n)akuzativojn en siajn ĝustajn sidlokojn.
 

Kaj ne malatentu la nun formulitan "korolarion de Harri".
 

Se temas pri diskuto en [uea-membroj], validas plia leĝo: post kiam oni ekdiskutas prilingve, unu certa listano nepre skribos, ke lingvo estas ne komunikilo, sed esprimilo, kaj ke ne ekzistas malsamaj lingvoj.

Vi rajtas nomi tiun leĝon per mia aŭ lia nomo...
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.