30.4.08

 

Portempa eskapo el patriotismo

Morgaŭ komenciĝas grupo de festoj en mia regiono. Ĵaŭde estas la Unua de majo, dum vendrede la Dua estas la festo de la aŭtonoma regiono de Madrido. Do, okazos feriaro, tre profitinda. En mia kazo, mi vojaĝos al mia patrujeto.

Tio havos bonŝancan sekvon: ke mi povos [e]skapi el patriotisma retoriko. Ĉar la Dua okazos la 200-jara datreveno de la leviĝo de la madrida popolo kontraŭ la invado napoleona. Pri la vera karaktero de tiu agado, kaj la paralelo kun nunaj okazintaĵoj alilande mi jam blogis antaŭmallonge. La problemo nun troviĝas en tio ke kelkaj tendencoj deziras alproprigi por si tiajn okazintaĵojn por la favorado de speciftendenca hispana naciismo, samtempe reakcia sed kun liberala sinpravigo. Kaj, kiel ofte okazas, la plej bona celo de patrioto estas la akuzo kontraŭ sampatrujanoj.

Do, oni probable vidos ondojn da retoriko inter la madridaj politikistoj, des pli ke la madrida prezidento estas nun la proparolanto de tia tendenco.

Bonŝance, kiel dirite, mi fuĝas al valeto kie la bruo restas for. Mi multe devos labori, sed, kia mensa ripozo!


Bookmark and Share
Komentoj:
Vi celis ESKAPI, ĉu ne?
 

Ah, jes, vi pravas, Kalle.
Kia tipe hispana eraro! Mi ĵus verkis pri tio en mia spaco en Ipernity.
La dubo nun estas: ĉu mi ŝanĝu la artikolon? Mi ja devus, ĉu ne?
 

Jes, prefere ŝanĝu. Kaj pentofare aĉetu libron en esperanto!
 

Ŝanĝite en la titolo, ne ŝanĝite en la adreso, kaj duonŝanĝite en la teksto. Do, mi aĉetos duonan libron :-)
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.