27.5.08

 

Historio en Sennaciulo

La lasta numero de Sennaciulo, la gazeto de SAT, entenis dosieron pri historio. La tri unuajn paĝojn de la revuo vi povas elŝuti en tiu ĉi adreso, pdf-e.

Jen la titoloj de la ĉefaj artikoloj:

Mi mem havis la ŝancon verki la enkondukon. Mi kopias ĉi-sube la bazan parton, kun la espero ke tiu ĉi teksto povas instigi vin pripensi aŭ komenti.

[...]Tio vekas la demandon pri la intereso de la studoj pri historio. Historio estas fascina afero, kaj la lastatempa sukceso en multaj landoj de tiu nova fako literatura, la historia romano, pruvas tiun altiron. Ankaŭ la debatoj en la publika areno pri la historio kaj la memoro montras, kiom povas gravi tiuj aferoj kiu, pro sia naturo mem, tre malofte influas la nunajn kaj estontajn materialajn kondiĉojn de la homoj.

Kial do Historio gravas?

Iuj povas diri, ke por lerni el la pasintaj eraroj. Permesu ke mi dubu: neniam mi vidis ke iu ajn homo aŭ grupo korektis sian agadon surbaze de la studado pri la okazintaĵoj suferitaj de siaj antaŭuloj, des malpli pro tio legita aŭ spektita pri la pasinto de aliuloj. Pli ofte aspektas kvazaŭ oni uzas la historion por pravigi siajn antaŭjuĝojn, aŭ por flegi sian identecon kaj grupapartenecon. Ĉu por fieri pri la agadoj de niaj antaŭuloj, eĉ se ili tute ne estas fierindaj aŭ estis mensogaj aŭ apenaŭ havas rilaton kun nia vivo, ĉu por plendi kaj viktimi.

Eĉ en nia kampo, la laborista historio, la debatoj pri la ĝusta strategio apenaŭ konsideras la spertojn suferitajn, la strategiojn kiuj sukcesis aŭ fiaskis. Por meti ekzemplon, mi klare observas ke debatoj pri la hispana milito kaj la dumaj agadoj de la laboristaj asocioj apenaŭ kondukas al la kritika ekzamenado, sed plej ofte al la sinpravigo kaj la interriproĉo.

Tio estas des pli rimarkinda kiam temas pri ŝtataj aŭ naciaj historioj, en kiuj malfacile troveblas lernemo, sed en kiuj preskaŭ ĉiam oni sin okupas pri la flegado de tiu nacia spirito, serĉanta potencon aŭ venĝemon. Feliĉe, lastatempe alvenis novaĵoj pri kreado de interpaciĝaj iniciatoj, el kiu la komuna libro pri historio de orientaziaj landoj, nun trovebla en Esperanto, estas unu el la plej notindaj ekzemploj [...]

Unuopaj numeroj kaj abonoj de Sennaciulo estas mendeblaj ĉe la redakcio.


24.5.08

 

Kvazaŭ alia ĝin verkis

Mi komentis en lasta artikolo kiom malfacilas bone traduki, kaj la sensaciojn ricevitajn legante tradukitan tekston. Pli kurioze estas legi propran tekston tradukitan en alian lingvon fare de alia homo. Tio jam okazis al mi en pasintaj okazoj, kaj eble mi jam menciis ĝin, sed mi ĵus nun havis la saman sensacion kvazaŭ propran tekston verkis alia. Kaj ne ke oni tion faris mise: tute male, ĝi aspektas simple malsama.

LantiLa teksto ĵus publikigita estas versio en la franca de mia artikolo pri Eŭgeno Lanti, la sennaciisto. Mi ankaŭ devus mencii alian de paragrafo de pasinta artikolo de tiu ĉi blogo, kaj aldoni la pdf-an kunan ligon de la Gazetara Servo de SAT-Amikaro)

La senton mi jam ricevis antaŭe, okaze de la versio de la sama artikolo en la angla, kvankam mi devus agnoski (por fari la kolekton pli kompleta) ke la strangeco estis pli granda, pro malsamaj kialoj, kiam la tradukoj fariĝis en la katalunanla japanan!

Sed la fascino estis ĝis nun maksimuma en alia escepta okazo: mia teksto pri la tradukoj de Donkiĥoto, kies originalo en la hispana troviĝas tie ĉi, kaj kies version en Esperanto, publikigitan en la libro “Donkiĥoto parolas Esperanton”, ne faris mi mem, sed amiko.

Kiel dirite, tradukado estas arto tre malfacila kaj tre malmulte agnoskata. Mi ja agnoskas ĝin. Kaj tre dankas.


13.5.08

 

Traduki sciencon

Mi jam prenis la decidon: mi ne plu legos tradukitajn verkojn pri scienco, se mi eĉ nur proksimume kapablas legi la originalan lingvon kaj sukcesas akiri la originalan verkon.

Mi jam laciĝis legi malbonajn tradukojn, kaj preferas fari miajn proprajn erarojn. Mi precizigas ke mi parolas pri la verkoj tradukitaj en mian lingvon, la hispanan, kaj pri fakaj tekstoj, ne nur pri pura scienco, sed ankaŭ pri historio, sociologio aŭ similaj fakoj.

Re kaj re oni trovas la saman problemon: vi povas tuj diveni kiun specialiĝon havas la tradukisto. Povas okazi jen ke la tradukon faris profesiulo filologia, do bona tradukanto, kiu nenion scias pri la specifa scienca fako kiun li versias. Aŭ oni taskis tion al scienculo kiu faras travideblajn lingvajn erarojn.

Por montri ekzemplojn de la unua kazo, mi ne malofte trovas bizarajn tradukojn de io tiel komuna kiel la ĥemiaj elementoj, inter kiuj foje eĉ amuze videblas konfuzo inter silicio kaj silikono. La duan kazon oni vidas kiam oni legas la vortojn “actual” aŭ “eventual” en la senco anglalingva, kiu tute ne koincidas kun la hispana aŭ la esperanta.

En mia hispanlingva blogo mi donis kelkajn pliajn ekzemplojn, kaj specife mi koncentriĝis en unu kiu igis min preni la supre menciitan decidon, kaj kiu eble surprizigos vin: la eraroj en la traduko de nombroj.

Traduki nombrojn

Jes, foje necesas traduki nombrojn. Ne nur konverti ilin, kiam temas pri malsamaj unuoj, sed adapti la rezulton al la kutimoj de la celita lingvo. Por denove montri ekzemplon: oni povas diveni la lingvon en kiu estis unue verkita la lasta libro pri esplorado de la profesoro Felipe Fernández-Armesto. Malgraŭ la nomo de la aŭtoro, ne temas pri la hispana, sed pri la angla. Kaj tio ĉar en la hispana versio aperas tre ofte esprimoj kiel “li trairis 16.000 kilometrojn”, aŭ “li mezuris preskaŭ 3.200 kilometrojn da marbordo”, aŭ ili “antaŭeniris en fronto ĉirkaŭ 160 kilometrojn larĝa”. Neniu iam parolas pri “ĉirkaŭ 160 kilometroj”. La konverto de “100 mejloj” ja estas “160 kilometroj”, sed la vera traduko de “ĉirkaŭ 100 mejloj” pli proksimas al “ĉirkaŭ 150 kilometroj”.

Tion ĉi malofte konscias beletraj tradukistoj, kiuj pli emas al la adorado de la ekzaktaj ciferoj, dum sciencistoj pli konscias ke tro da decimaloj povas riveli misgvidan precizecon. Fakte, mi rekomendas atenti la troan ĉeeston de obloj de la nombro 1,6 en ĵurnalistaj tekstoj, kiel spuro ke la fonto de la informo estas anglosaksa (ekzemple, la usonaj trupoj en milita novaĵo).

Atentu: mi ne deziras kulpigi la tradukistojn, kiuj plejofte estas bonaj profesiuloj en sia kampo. La kulpon en tiu ĉi kazo devas surporti la eldonejoj, kiuj ne konscias ke por traduki fakajn verkojn, kontraste al beletraj, necesas du lertecoj, tre malofte troveblaj en la sama persono: la filologia kaj la fakscienca. Do, necesus almenaŭ du profesiuloj, unu por traduki kaj alia por revizii.

Mi ja multe spertis la malfacilaĵojn en la tradukado, kiam mi mem klopodis praktiki tiun ĉi arton. Eĉ pli, kiam mi verkas tiujn ĉi tekstojn en du lingvoj en miaj du blogoj, mi ofte pensas ke bona observanto kapablus diveni kiu estis la unua versio kaj kiu estis la adaptita. Pro tio tiom necesas fari postan reviziadon en la esperantaj tradukoj. Kaj tie ĉi mi jam ne parolas nur pri faksciencaj libroj.

Mia plejŝatata traduka eraro

La tragedia de la luna, de AsimovMi volas fini per mia favorita traduka eraro, kiu ja venas el libro pri scienco, sed kiu havas alian tute malsimilan karakteron: ĝi forgesis la oran regulon, ke oni ne tradukas vortojn sed ideojn. Kaj tio kondukas al eraro ne de vorto aŭ frazo, sed de tuta artikolo.

Temas pri malnova traduko en la hispanan de libro de Isaac Asimov, “La tragedio de la luno” kaj specife de unu ĝia artikolo: “Perdita en la ne-tradukado”. En ĝi Asimov traktas la biblian libron de Rut, kaj asertas ke la nunaj legantoj apenaŭ vere komprenas ĝin, ĉar en la Biblio oni mencias ke Rut estis moabidino, kio nun nenio signifas por ni. Same okazas en la parabolo pri la bona samariano: ni jam supozas ke ĉiuj samarianoj estis bonaj kaj helpemaj. Tial, Asimov sugestas ke oni traduku moabidon aŭ samarianon per nigrulo, kaj nur tiel oni povos kapti la veran signifon de la bibliaj rakontoj.

Nu, por la hispanoj de la 70-aj jaroj, kiam la libro estis tradukita, la vorto nigrulo surportis preskaŭ la saman efekton kiel moabidosamariano (nuntempe mi ne estas same certa). Tamen, se oni estus uzinta la vorton cigano, oni certe komprenus pli bone la vortojn de Asimov. La tradukisto ne komprenis la sencon, kaj la kerno de la artikolo perdiĝis en la ne-tradukado!


10.5.08

 

Loti kun Zamenhof

La Organizo de Hispanaj Blinduloj (konata per la siglo ONCE) estas certe unu el la plej sukcesaj en la tuta mondo, pro siaj laboroj en la integriĝo de blinduloj en la socio. Granda parto de la sukceso ŝuldiĝas al ilia loterio, tre konata en la tuta lando per la nomo “cupón”. Tiu kupono, vendata ĉiutage, kaj kun specialaj premioj en difinitaj tagoj de la semajno, montras foje specialajn bildojn kun diversaj motivoj.

La kupono de la venonta sabato 17-a de majo portos la portreton de D-ro Zamenhof. Notu la bildon ĉi-apude, kaj klaku en ĝin por vidi ĝin kun plia detalo. La tekstoj signifas respektive “L.L. Zamenhof, kreinto de Esperanto, pioniro en la kreado de mondo por ĉiuj” kaj “2008, Internacia Jaro de la Lingvoj”.

La iniciaton por tiu ĉi demarŝo prenis laborgrupo kiu en la sino de Hispana Esperanto-Federacio organizis diversajn agadojn por la kunmemoro de la Internacia Jaro de Lingvoj 2008, koincide kun la centjariĝo de UEA, pri kiu mi jam antaŭe blogis kaj pri kiu oni povas legi ankaŭ en http://www.esperanto.es/projekto08/. Sed la grandan meriton oni ŝuldas al la demarŝoj faritaj de nia samideano Pedro Zurita, kiu dum multaj jaroj okupis la postenon de ĝeneralsekretario en la Tutmonda Unuiĝo de Blinduloj.

Fakte, estas longa la historio de la rilato inter blinduloj kaj Esperanto en Hispanio. Nur por citi du kromajn nomojn: aktiva esperantisto estis ĝuste la kvazaŭ fondinto de tiu Nacia Organizaĵo ONCE kaj ties ĉefa reprezentanto inter 1945 kaj 1959, José Ezquerra Bergés. Kaj blinda estis la prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio inter 1970 kaj 1977, Ángel Figuerola Auque.

Brajlan libron oni inkludis en la ekspozicio pri esperanta kulturo okazinta antaŭ kelkaj semajnoj en Madrido. Oni povas vidi ĝin en tiu ĉi foto, en la supra dekstra angulo, sed oni ne bone distingas ĝin ĝuste pro la ecoj de tiaj libroj.

Se vi estas kolektemulo kaj loĝas ekster Hispanio, vi ankoraŭ povas aĉeti ekzempleron. Hispana Esperanto-Federacio organizis servon por peri la aĉetadon de la loteribileto. La kosto estos 5 eŭroj por du biletoj, inklude de la sendokostoj. La mendon kaj la detalojn pri la pagoproceduro vi povas ricevi en la adreso admin @ esperanto .es. Sed atentu ke vi devas fari tion antaŭ venonta lundo, kaj ke oni sendos ilin tuj post la lotado.

Kiel mi atentigis iom ŝerce, oni sendos nur nepremiitajn biletojn: imagu kian katastrofon, ke vi gajnos la premion kaj ne povos konservi la bileton!