30.6.08

 

Profesieco

Lastatempa diskuto pri taktikoj, strategioj kaj agadmaniero de la Esperanto-organizaĵoj, en kiu mi partoprenis, menciis denove, kiel tiom ofte, la magian vorton “profesieco”. Ni aŭdas aŭ legas: nia movado devas esti profesieca, devas agi profesie. Foje tio signifas ke oni devas dungi aktivulojn, sed, ĉar tio ĝenerable maleblas, la subkompreniga aserto — eĉ se ne ĉiam oni tion diras — signifas: “kiel privata entrepreno”, tio estas, bonkvalite.

Mi tamen pensas ke en tiu frazo enestas miskompreno.

Mi estas probable minoritato ene de la esperantistaro en tio ke mi laboras en privata entrepreno. Plejmulto de la esperantistoj kiujn mi konas falas en tri kategorioj: studentoj, emerituloj, publikservantoj. Estas logike: por agado en la movado necesas tempo, kaj laborantoj en privataj entreprenoj tre ofte dediĉas pli da tempo kaj fortostreĉo al la laboro, kaj apenaŭ restas tempo kaj emo al forta agado en same serioza celo. Eĉ inter la profesiaj laboristoj por Esperanto estas escepto ke tiu agado organiziĝu en formo de entrepreno. Ili laboras ĉu memstare, ĉu en asocio/fondaĵo/NRO.

Inter personoj ne laborantaj en entrepreno, oni ofte trovas idealigon de la trajtoj de tiuj ĉi. Oni pensas ke la kvalito kaj efikeco de la privata laboro estas pli granda. Precipe inter laboristoj de la ŝtata sektoro — kaj inter la esperantistoj kompare oftas publikservantoj (speciale instruistoj) — ekzistas la vidpunkto, mi eĉ dirus la minuskomplekso, ke ilia sektoro estas malpli efika, kaj principe eĉ pli fuŝa. Oni pensas ke la privata entrepreno sinonimas efikecon, efektivecon kaj kvaliton.

Mi devas diri ke tio estas miraĝo. La laboro en la privata entrepreno ne pli kvalitas ol tiu en la publika sektoro. Eĉ male. La ŝtato havas aliajn postulojn, kaj povas investi pli da homoj kaj tempo por krei pli bonan produkton. Mi aldonu ke kiam privata entrepreno parolas pri kvalito, oni ne parolas pri bona laboro, sed pri satisfakcio (kontentigo) de la kliento, laŭ difino tre tipa de la literaturo pri kvalitmastrumado. Tamen ni konsciu ke la klienton ofte ne kontentigas la bona produkto, sed la prezo, la priservado, la atento aŭ la marko.

La ĉefa trajto de la entrepreno ne estas krei produkton aŭ servon perfektan. La celo estas krei produkton aŭ servon profiteblan, kies kostoj estas pli malaltaj ol la prezo per kiu oni ĝin vendos. Kaj la prioritatoj rilate al kvalito estas jenaj:

  1. Fari ion
  2. Fari ion pli bone (ol antaŭe aŭ ol la ceteraj)
  3. Fari ion bone
  4. Fari ion perfekte

Kompreneble, la idealo estus fari ĉion perfekte. Sed se la strebado al perfekteco igas vin prokrasti la liveradon, aŭ fariĝas tro kosta, forgesu pri tiu celo: strebu simple al boneco. Kaj same: oni ne strebu al boneco se tio estas tro kosta (por vi aŭ viaj klientoj), aŭ se ĝi postulas tro da peno (en tempo, mono aŭ laborfortoj). La plej granda postulo estas fari vian laboron ĉiam pli bona ol antaŭe, kaj pli bone ol la konkurenco. Kaj ĉiukaze, FARU. Ne restu senmove pro timo erari aŭ fuŝi. Se vi tiom prokrastas vian agadon por atingi perfektecon, ke vi ne finas ĝin, tio estas la plej granda peko de via laboro.

La entrepreno pretas akcepti erarojn, eĉ fuŝaĵojn. Kompreneble, oni ne akceptas eternajn fuŝantojn. Sed oni povas pardoni unuopajn fuŝojn, se tiuj ekvilibriĝas kun postaj aŭ antaŭaj sukcesoj. Mi ne volas ĝeneraligi, kaj ja povas okazi ke via entrepreno, aŭ via konkreta ĉefo, ne akceptos konkretan grandan eraron, kaj punos vin. Sed ĝenerale kion la entreprenoj ne toleras estas la neaktivado.

Nia movado tamen tro timas erarojn. Ni havas en nia historio multajn ekzemplojn de eternaj fuŝuloj, pro troa senpripensa entuziasmo, kaj mi pensas ke ni vojaĝis al la alia ekstremo: ni tro bremsas nin mem por ne aspekti stranguloj aŭ sektuloj. Tio ofte kondukas al timo aktivi, kaj al memskurĝado kiam iu eraras.

Tamen, mi pensas ke la ekstera senhalta aktivado nepras. Ni ne plu troviĝas en tiu epoko en kiu ĉiuj konis nian lingvon kaj movadon, kaj eventuale povus havi misan bildon pri ni. Ni nun frontas ĉefe malkonon: aŭ oni ne konas eĉ nian ekziston (ĉefe inter la plej juna generacio) aŭ oni pensas ke ni estingiĝis (precipe inter la plej maljuna). Ni devas elpaŝi kaj montri nin, ni devas pruvi ke ni ekzistas kaj ke ni estas normalaj.

Mi trovas multajn rezistojn por elpaŝi publike. Iuj hontas, aliaj timas. Kaj aliaj tre seniluziiĝas kiam ni ne ricevas ĝeneralajn kaj entuziasmajn respondojn al niaj alvokoj. Sed en profesieca entrepreno por rikolti oni devas tre multe semi. La kampanjoj ne nepre trovas amasan respondon, kaj plejofte inter la reagoj la ega plejmulto indiferentas kaj granda proporcio povas eĉ reagi negative. Tio ne necese malkonvenas, kondiĉe ke la pozitivaj respondoj superu la efikon de la negativaj kaj la koston de la propagando.

Komprenu min: mi ne deziras pravigi fuŝaĵojn. Des malpli fuŝulojn, kaj al kelkaj mi tranĉus ilian manon por ke ili ne plu agu. Mi ankaŭ ne volas pledi por aventuraj kampanjoj. Kaj eĉ ne volas doni lecionojn pri merkatiko, interalie ĉar mia profesia specialiĝo sufiĉe malproksimas de tiu branĉo.

Mi nur volas atentigi ke, el profesieca vidpunkto, la timo erari estas pli negativa ol la eraro mem.

Nia movado ja posedas aliajn trajtojn kiuj malprosimigas ĝin disde la profesiecaj entreprenoj. Sed ĉar la artikolo jam fariĝis tro longa, tiujn mi pritraktos [post]morgaŭ.


Bookmark and Share
Komentoj: Publicar un comentario en la entrada / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.