16.7.08
Tango
Alejandro Cossavella kantas tangon en Esperanto.
AKTUALIGO: Legu intervjuon kun la kantisto plus raporto pri nia lingvo (en la hispana) en la gazeto de lia urbo "Noticias de Bariloche". PLUA AKTUALIGO: Kaj nun en "La Nación".
12.7.08
Post Kuenko
Mi revenis antaŭ kelkaj tagoj el la Hispana Esperanto-kongreso, kiu disvolviĝis unuafoje en la belega ne tre konata kastilia urbo de Kuenko (Cuenca). Malgrandan raporton eblas legi tie ĉi en Esperanto, kaj ankaŭ en la hispana en Soitu.com.
Ankaŭ mi mem partoprenis en diversaj okazoj, kiel oni povas vidi en tiu ĉi foto aŭ en tiu ĉi. Unu mia parolado temis pri la projekto de Hispana E-Federacio por kunmemoroj en 2008, pri kiu mi jam plurfoje rakontis. Alian, kiu rilatis al historio, mi iam publikigos en tiu ĉi retpaĝaro aŭ aliloke.
Sed aparte de tio, la speciala programaro ĉijare temis pri literaturo, profitante la ĉeeston de pluraj verkistoj de la t.n. Ibera Skolo, kaj la datrevenon de la publikigo de kelkaj tre gravaj hispanaj verkoj tradukitaj en Esperanton. Konkrete, la “Rimoj” de Gustavo Adolfo Bécquer (“Kun sopira koro” en Esperanto) kaj la “Cigana Romancaro” de Federico García Lorca.
Kaj kiel modesta komplemento, mi nun taksis interesa la enretigo de du tekstoj rilatantaj al tiuj du verkoj, kiun mi prokrastis ĝis nun. Sed nun tie ĉi oni povas legi la rimon LIII, unu el la plej konataj de ĉiuj hispanoj (volverán las oscuras golondrinas...). Kaj tie ĉi tekston en la hispana, kiun la tre grava poeto Gerardo Diego, samgeneracia kolego de Lorca, publikigis en elstara loko de tiam tre grava ĵurnalo ABC antaŭ kelkaj 40 jaroj, okaze de la traduko esperanten de tiu Cigana Romancaro (kiu, tiele, estas la titolo de la artikolo). Ĝi entenas la komencon de romanco, ankaŭ unu el la plej konataj de preskaŭ ĉiu hispano (verde, que te quiero verde...), kiun vi povas legi esperante en alia blogo. Mi esperas ke ambaŭ restos atentindaj.
Sed, plej grave, oni memoru ke la plej laborinta por la kongreso estis Alejandro. ¡Gracias!
POSTNOTO: Informas min la amiko Juan Azcuénaga ke la konkreta dato de la publikigo de la artikolo de Gerardo Diego en ĵurnalo estis la 17-a de oktobro 1972. Dankon.
2.7.08
Profesieco (dua parto)
Kiel daŭrigo de la antaŭhieraŭa artikolo, mi volas pritrakti du pliajn aspektojn kiuj ja diferencas la esperantan movadon disde la entreprenoj. Tiujn ĉi du ni ja devus pli atenti, kaj ni devus lerni, se ni volas esti profesiecaj.
(Mi klarigu tuj en la komenco ke mi ne intencas doni lecionojn, ĉar mi diras tion ĉi ankaŭ al mi mem: kiel mi diris en la antaŭa teksto, mi laboras en privata entrepreno, sed mi ne konsideras min bona mastrumanto)
La unua trajto de profesieca aktivado estas la respondeco. En la entreprenoj ekzistas hierarkioj, kaj aŭtoritato. La eco de tiuj ĉi du konceptoj ŝanĝiĝadis en la lastaj tempoj, kaj en multaj nuntempaj firmaoj la aŭtoritato ne montriĝas en la trudo kaj ordono. Sed klaras ĉiukaze kiu devas decidi en kazo de konflikto aŭ malkonkordo. En nia movado tio ne okazas, neniam okazos kaj probable eĉ ne devas okazi.
Sed tio ne signifas ke ni ne devus strebi al la fiksado de respondecoj. Kiu devas zorgi pri kio, kaj kiu devas ekspliki kion oni faris kaj kion ne, kiuj estis la atingoj kaj la eraroj. Kiu kunordigas difinitan agadon, kiu faru kion, kun kiuj rimedoj kaj en kioma tempo.
Ni estas anarĥiema movado, kun manko de skipa spirito, kaj timo doni kaj ricevi organizajn respondecojn.
Tio probable neeviteblas: ni estas ĉefe volontula movado, sen klara hierarkio, formita el homoj kun multaj aliaj devoj, profesiaj kaj familiaj. Sed kiam oni parolas pri manko de profesieco, tiu estas la plej grava punkto kiun ni devus atenti. Mi ripetas: tio eble estas neevitebla, sed se iam vi plendas pro manko de profesieco, demandu al vi mem ĉu vi pretas subiĝi al la disciplino de skipa laboro.
La dua trajto de profesieca laboro kiu mankas ĉe ni estas la mezurado de celoj. La plenumado de la celo de entrepreno baziĝas sur objektivaj nombroj. Oni malofte taksas vian agadon per eteraj konceptoj kiel “mi faris kion mi povis”, aŭ “mi semis kaj iam alvenos la rikolto”.
Ŝajnas al mi ke la esperanta movado nun ne plu havas klarajn celojn, kaj krome ne scias kiel mezuri ilin. Kaj ankaŭ en la pli konkretaj aktivadoj ni tre malofte mezuras ilian efikon. Ni ne scias kioman interesiĝon per iu agado ni sukcesis atingi, aŭ kiomajn lernantojn ni altiris, aŭ kiomajn esperantistojn (mezurite per objektiva kriterio) ni kreis.
Por doni pintan ekzemplon: Ni konsideras malbenita la plej oftan demandon kiun oni faras al ni: “kiom da homoj parolas Esperanton en la mondo?” Kompreneble, mi scias kiel malfacile estas estas tion kalkuli, kaj mi mem foje donis svagajn respondojn en publikaj intervjuoj. Sed mi konvinkiĝis ke la demando tute sencas, kaj ke ni devus havi manieron respondi ĝin, sen doni la impreson ke ni eskapas la veron.
Same, ni devus havi konkretajn mezurilojn por aliaj variabloj kiujn oni demandos al ni: kiom da esperantistoj ekzistas en nia lando/regiono/urbo, kiom da anoj havas nia asocio, kiom da libroj/diskoj oni eldonas aŭ vendas.
Sed plej grave el profesieca vidpunkto: ni devas havi klarajn celojn pri tio sur kiujn el tiuj variabloj ni deziras influi, kion ni deziras atingi, kiel ni povas tion mezuri, kaj kiel ni kontrolos ĉu kaj kiel ni tion sukcesis aŭ ne.
Kiel oni diras en profesia mastrumado: “kio ne estas kontoj, tio estas rakontoj”.