12.8.08

 

Aliaj Olimpikoj eblas

La nunaj Olimpiaj Ludoj pruvis denove ke ili fariĝis delonge la festadon de la konkuremo kaj la naciismo. La unuan trajton ili ĉiam havis, kaj mi supozas ke tio malfacile eviteblas. La dua kreskas de unu jarkvaro al la venonta, kaj tion mi pli obĵetas. Sufiĉas spekti aŭ legi diverslandajn komunikilojn por konstati kiujn sportojn kaj kiujn ludantojn ili emfazas, kaj ĉefe oni ne povas malrigardi ĉie la liston de la medaloj gajnitaj laŭlande, kvazaŭ tiu devus gravi. Ĉijare kun la speciala cirkonstanco ke aspektas ke Ĉinio deziris fari el ĝi eksponejon de siaj triumfoj, organizaj kaj sportaj, dum la okcidentaj landoj apenaŭ kaŝas sian emon malpliigi ambaŭtipajn rezultojn.

Nu, ĉio ĉi ne surprizigas min, kaj mi ne ŝatus nur montri kritikon banalan, sen alternativo. Do, mi deziras memorigi ke iam ekzistis movado advokanta alitipajn Ludojn, feston de la fizika ekzercado kaj de la amikeco: la Popola Olimpiko.

Mi lasas tie ĉi du ligojn, kiuj pruvas ke aliaj Olimpikoj eblas (se la homoj tion dezirus):


Bookmark and Share
Komentoj:
Pri la Olimpikaj Ludoj en Pekino mi eklegis pri du "makuloj" duma la inaŭguro:
1-La lip-mimika kvazaŭkantado de "bela" infanino uzante la voĉon de alia infanino (la vera kantantino), taksita ĉi-lasta tre malbela por montri ŝin publike!
2-La artfajraĵoj montritaj tra televido: Oni diras ke ili estis komputile faritaj, ne la realaj artfajraĵoj de la stadiono.
Ĉu estas vere ke tiuj du aferoj okazis?
 

Jes, aspektas ke tio veras. Vi jam scias: ni vivas en la tempo de ŝajno: oni preferas kantiston belan ol bone kantantan; oni preferas vidi artfajraĵojn en la televido ol en la realo.
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.