25.8.08

 

Denove Oesterheld

Kie estas Oesterheld?Antaŭ kelkaj monatoj mi dediĉis artikolon al Héctor Germán Oesterheld, la argentina komiksisto, unu el la plej geniaj rakontantoj de historioj en la hispanlingva areo kaj probable en la tuta mondo, profitante la eltrovon ke li estis esperantisto. Mi tie aludis lian tragikan sorton, ĉar li estis kidnapita de la tiama diktatura registaro kaj murdita, kaj tio ankaŭ okazis al liaj kvar filinoj!

Hieraŭ la konata verkisto Manuel Rivas dediĉis superban artikolon al li en la plej grava hispana ĵurnalo "El País". Se vi konas la hispanan, legu ĝin, sed estu preta ricevi ŝokon. Terure, plorinde kaj nekompreneble.


Bookmark and Share
Komentoj:
Tamen, eble por ni, kiuj ne multe komprenas la hispanan, vi rakontos, kio estas plorinda?
 

La historio aperas iom pli detale en mia antaŭa artikolo, kaj ĉefe en la artikolo pri li en Vikipedio. Li estis ostaĝprenita, torturita, murdita kaj malaperigita, tiel ke oni ne scias kie troviĝas lia kadavro. Sed eĉ pli: tio sama okazis al liaj kvar junaj filinoj, al liaj du bofiliĉoj. Nur supervivis unu nepo, kiu trijara kapablis vidi lin dum halto de la torturo; ke li poste estis transdonita al la aliaj avoj estas apenaŭ kompreneble. Oni krome suspektas ke du el la filinoj estis gravedaj, ke ili naskis kaj ke la beboj estis prenitaj de familioj komplicoj de la reĝimo, sen pluaj informoj. La edzino de Oesterheld estas intervjuata en la artikolo, kaj oni sin demandas kian forton ŝi sukcesis elpreni por elteni sian destinon.
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.