28.8.08

 

Knol mise startas

Oni anoncis antaŭnelonge la lanĉon de alternativo al la Vikipedio. Ĝi nomiĝas Knol, kaj la ĉefa diferenca trajto troviĝas en tio ke ĝiaj artikoloj estas verkitaj de aŭtoroj, kiuj povas ricevi enspezon pro siaj kontribuoj. La tekstoj ne povas esti anonimaj, sed oni permesas komentojn.

La celo estas eviti la senrespondecon pri kiu oni foje kulpigas Vikipedion. Ne temas pri la unua provo, kaj ĝis nun la ĉefa konkuranto estas Citizendium, lanĉita de eksa fondinto de Vikipedio.

Sed la nuna, Knol, aperas sub la iniciato de Guglo, kaj tial necesas tre atenti ĝin. Ĝis nun ĝi aperis nur en la angla, sed jam anonciĝis novaj versioj, inter ili la hispana.

Do, mi esploris kelkajn artikolojn. La enciklopedio ankoraŭ troviĝas en beta-versio, kaj do ne estas mirige ke la artikoloj pri Hispanio aŭ pri Madrido aŭ Barcelono estas ekstreme magraj. Iom ĝenas min ke troviĝas diversaj ĝermoj por la sama artikolo, kvazaŭ pluraj aŭtoroj selektis la nomon por pli poste kompletigi ĝin. Ankoraŭ pli ĝenas ke la temoj de la jam ekzistantaj artikoloj montras mankon de kriterio: ne troviĝas artikolo pri la historio de Hispanio, sed jes pri la vinoj hispanaj pri la maniero bicikli tra la landotie aĉeti domon. Aspektas kvazaŭ homoj selektas temon pensante en la anoncoj kiuj aperos apud ĝi, kaj la eblecon ricevi enspezon pro la klakado sur ilin.

Sed mi faris la ĉefan provon: mi serĉis mencion al Esperanto. Kaj mi alvenis al sensenca teksto, nekomprenebla, kiu miksas la globish (pri kiu mi iam blogis tie ĉi), pri io nomata neo-globish, kiun nur la aŭtoro konas, kaj kun ŝablonaĵoj pri nia lingvo.

Ĉu tio estas enciklopedio, aŭ ŝerco?? Almenaŭ Citizendium faris la penon kopii la artikolon de Vikipedio.

Nu, mi iom sekvos la projekton. Sed se ne estas drasta plibonigo de la retejo, aŭ se ne okazas malpura trompa ludado fare de Guglo (ekzemple per la favorigo de la artikoloj de Knol en sia retserĉilo, pri kio pluraj aŭtoroj jam kulpigis ilin), ŝajnas al mi ke Vikipedio bone eltenos la veton.


Bookmark and Share
Komentoj:
Mi ne pensas, ke oni kreis Knolon kiel alternativo al Vikipedio. Cxefe, pro tio, ke Knol ne emas esti enciklopedio kaj akceptas originalan informon. Vikipedio ne permesas publikigi originalan informon, pro tio, ke gxi ja estas enciklopedio (kaj do, la originala informo devas esti aliloke).

Miaopinie, Knol estas pli proksime al blogo, sed anstataux ol ordigi informon per dato, oni ordigas gxin per enhavo. Kiel en kutimaj blogoj, seriozeco de cxiu artikolaro dependas de la auxtoro.
 

Knol ne estas enciklopedio. Ĝi celas ke ĉiu ajn kiu volas aldoni ion ajn al la reto povos fari tion facile, senbezone krei blogon aŭ retejon. Google bezonas "surfacon" kie montri reklamojn. Pro tio ĝi volas ke estu multaj paĝoj en la reto. Kompreneble, la plejmulto da knoloj estos malkvalitaj, sed tio ne gravas. Ne legu tion kio ne kvalitas.
 

Saluton, kaj dankon al ambaŭ pro viaj komentoj. Jes, ŝajnas ke Knol ne fariĝos kompleta enciklopedio, sed kolektejo de plej diversaj artikoloj. Mi ne antaŭvidas bonan estonton al ĝi. se homoj povas skribi ion ajn, kaj neniu povas korekti la informojn (malkiel okazas en Vikipedio), la fidindeco estas eĉ multe pli malalta.

Pere, vi diras: "ne legu tio kio ne kvalitas", sed, kiel vi scias ke ĝi ne kvalitas, se vi ne legas ĝin?
 

Saluton.

Kaj dankon pro la listo.

Mi multe preferas Vikipedion. Knol ŝajnas pli seriozan por mi.
 

Saluton!

Mi dankas al mi por via vizito. Mi volas uzi esperanton en mia blog cxar mi ne parolis la lingvon de multaj jaroj.

Viaj pagxaroj estas tre interesta.

Mi vizitis Knol. Gxi havas signitajn artikolojn, kaj Vikipedio estas nesignita enciklopedio, skribita de spertuloj. Ili estas tre malsamaj ideoj. Kompari estas tre malfacila.

Koran saluton.

Juan.
 

Veras ke sen legi mi ne povas koni la kvaliton. Do mi ŝanĝas mian aserton: legu nur unu paragrafon. ;-)
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.