25.9.08
Mi ne plu nomos min hispano
Tute certe mi ne estas la sola kiu sentas sin malkomforta rilate al la sistemo de nomado de landoj kaj landanoj en Esperanto. Tiu duobla sistemo, per kiu iuj landonomoj estas kreataj surbaze de iu gento, plus sufikso, dum ĉe aliaj la landnomo estas radiko, el kiu deriviĝas la nomo de la loĝantoj, ofendas miajn sentojn de simetrio kaj de justeco.
La kialoj pri tiu malkomforto estas tre similaj al mia kritiko pri la sistemo de genro de nia lingvo, kiu kondukis min al mia pledo por la forigo de seksismo en Esperanto, kiun vi povas legi aliloke. Unuaflanke troviĝas sento pri simetrio kaj beleco, sed mi koncedas ke ĝi per si mem ne pravigas klopodon por modifo de mia lingvouzo. Plej grave estas idea kialo: laŭ mia opinio, la sistemo (ambaŭ sistemoj: tiu pri genro/sekso kaj tiu pri landonomoj) povis havi ian sencon en la 19-a jarcento, sed ĝi neniel taŭgas por nia nuna socio. Tial, kiam ŝanĝiĝas niaj perceptoj, ne estas mallogike ke iom post iom, certe kun ia prokrasto, evoluu ankaŭ la lingvouzo.
Legu la Lingvajn respondojn, kaj vi trovos ke Zamenhof mem, kiu enkondukis la sistemon, sentis sin same malkomforta:
Tute alia afero estis (kaj tradicie restis) en la landoj malnovaj: ĉiun pecon da tero okupis ia speciala gento, nomis la landon sia speciala genta propraĵo kaj ĉiujn aligentajn loĝantojn aŭ ekstermis, aŭ permesis al ili vivi en la lando kiel “fremduloj” tial la landoj malnovaj preskaŭ ĉiam portas la nomon de tiu aŭ alia gento, kaj en Esperanto, ĝis la tempo, kiam ni havos nomojn pure geografiajn, ni tion esprimas per la sufikso uj. (...) Pli aŭ malpli frue venos eble la tempo, kiam ĉiuj Eŭropaj landoj ricevos nomojn neŭtrale geografiajn.
Mi opinias ke jam venis tiu tempo. Nenio pravigas en la 21-a jarcento la uzon de unu proceduro por eŭropaj kaj eŭropproksimaj landoj, kaj alia por ceteraj. Sed en mia kazo aldoniĝas unu vidpunkto kiun certe ne ĉiuj legantoj kundividos, sed kiun mi jam plurfoje tie ĉi defendis: ke mi ne kredas je la ekzisto de nacioj aŭ etnoj, almenaŭ kiel objektivaj realoj. Tial, mi ne sentas pravigebla la uzon de tiu ento, tre malfacile kaj subjektive difinita, kiel bazo por la nomado de realaj (eĉ se ne ĉiam pravigeblaj kaj certe ŝanĝeblaj) kreaĵoj.
Krome, kiel esprimis Zamenhof, en multaj kazoj la multetneco de lando kaŭzas ke la nomado de tiu ĉi surbaze de unu etno donas al tiu ĉi kvazaŭ moralajn rajtojn domini super la ceteraj loĝantoj. En aliaj okazoj, oni konsideras nacianoj ĉiujn loĝantojn aŭ ĉiujn civitanojn de la lando, en kies kazo tio igas absurda la nomadon de tiu ĉi surbaze de derivita koncepto.
Ekzemploj
La absurdecon de la proceduro montras du ekstremaj ekzemploj de eŭropaj landoj. La plej homogena lando, tiom ke oni uzas ĝin por grandskalaj genetikaj studoj, Islando, derivas la nomon de siaj loĝantoj el tiu de la lando. La civitanoj kiuj plej fieras pri la diverseco de sia lando, lingve, religie kaj geografie, la svisoj, havas nomon de etno kaj derivas el ĝi la nomon de la regno.
En la kazo kiun mi plej bone konas, tiu de la ŝtato kie mi loĝas, la afero ne pliboniĝas. Hispano estas, laŭ PIV, “civitano de Hispanio”, do, denove kazo en kiu la radiko deriviĝas el derivita vorto. Kaj ne temas pri eraro en la difino: etimologie, nomo Hispanio probable devenas el fenica esprimo signifanta “landon de kunikloj”, pro la abundo de tia besto en la iberia duoninsulo, aŭ en ties apudmeritanea parto.
Sed plej grave: envere ne ekzistas etno nomata hispanoj, ĉiel ajn oni klopodu difini etnojn. Mi memoras la surprizo kiam bona amiko, José Antonio Vergara, iam sendis mesaĝon al iu forumo en kiu li parolis pri la etnoj hispanoj, katalunoj, eŭskoj, ktp. Tio estis la unua fojo kiam mi aŭskultis tiun esprimon, kiun mi poste, en aliaj variantoj, legis ĉe aliaj katalunoj amikoj. Certe temas pri tro artefarita uzado: se oni per tiu esprimo emas difini la parolantojn de la hispana lingvo, ankaŭ José Antonio, ĉiliano, estus entenita, dum se oni volas paroli pri historia koncepto, ankaŭ la katalunaj amikoj ne facile eskapus tiun nomon. Dume, ento iom pli pravigebla, eĉ se ankoraŭ duba, kia Kastilio/kastilianoj, montras inversan lingvan skemon.
Eble mi klarigu jam ke mi nenion havas persone kontraŭ la nomo “hispano”, eĉ se la titolo de tiu ĉi teksto povas misgvidi tiurilate. Ĉiun ajn ĵus cititan signifon kiun oni prenu, mi perfekte plenumas. Mi estas ŝtatano de la reĝlando Hispanio, mia denaska lingvo estas la hispana, kaj mi devenas el loko tute en la koro de la historia Hispanio. Mi nek fieras nek hontas esti hispano, mi havas tre lozan rilaton al la tradicio ĝenerale asignita al tiu lando, scias ke la ŝtataneco, la lingvo kaj la historio influas mian propran identecon, sed en la sama maniero kiel multaj aliaj personaj cirkonstancoj kiuj neniel rilatas al tiu vorto. Eĉ mia ĝenerala malŝato pri konkuraj sportoj imunas min kontraŭ la patriotisma fervoro kiun oni ĝuis dum la lastaj monatoj en tiu ĉi mondoparto. Do, mia rifuzo nomiĝi hispano ne fontas el persona problemo: ĝi estas multe ĝenerala, kaj originas el la sociaj kaj ideaj sekvoj eltireblaj el tiu ĉi ĝisnuna duobla vortsistemo kiun mi ĝis nun priskribis.
Ĉiukaze, la tuta afero pri landonomoj ne tro ĝenis min ĝis nun. Mi konscias ke la evoluo de la lingvo okazas malrapide, kaj mi ne tro emas fokusi mian esperantan agadon sur lingvajn aferojn. Krome, ŝajnis al mi ke pli gravis la problemaro rilate la seksan diskriminacion, kaj mi preferis ne tro insisti pri dua batalkampo. Krome, la ĝenerala uzo de -i-, anstataŭ la sufikso -uj-, por derivi la nomojn de la landoj laŭ la unua sistemo, iel permesis trakti la gentojn kaj la landojn kiel apartajn radikojn (iom simile al diplomato kaj diplomatio), kaj ne tro pensi pri la implicitaj sekvoj de tiu uzado.
Pledo
Sed nun mi volas levi la voĉon. Kaj la ĉefa kialo por tio estas ĝuste la videbla revivigo de la uzo de tiu ujo, por nomi la landojn. Tio estis observebla jam de antaŭ iom da tempo en diversaj tekstoj kaj forumoj. Sed nun diversaj samlingvanoj publikigis libron, “Rusoj loĝas en Rusujo” (elŝutebla podofoe), por pledi malkaŝe por tiu revivigo. Ĝi levas la vualon de la malferma duobleco de la sistemo, jam el la malvera titolo (kiuj estas tiuj rusoj kiuj loĝas en Rusujo?)
Mi volas pledi por la uzo de nur unu el la du eblecoj trovataj en nia lingvo, ĝuste tiun sugestitan de Zamenhof. La homgrupoj ne estu nomataj per vortradikoj. En la kazo de ŝtataj, etnaj aŭ similaj grupiĝoj, la bazo estu la geografiaĵo, dum oni uzu prefikson (ĉikaze -an-) por derivi la nomon de la grupanoj. Siavice, la geografiaĵon (ŝtaton, regionon, k.s.) ni konsideru kiel radiko. Fojfoje oni povas ĝin rilatigi al aliaj realaĵoj, kiel lingvo (Francio al la franca), urbo (Alĝerio al Alĝero), rivero (Senegalio al la Senegalo), aŭ eĉ malnova tribo (Kantabrio al la kantabroj), sed nur kiel etimologiaĵo, aŭ kiel ampleksa sufikso, kaj ĉiukaze ĉiam memorante ke tio donas nek privilegiojn nek rajtigojn: vi trovas aliajn lingvojn en Francio, aliajn urbojn en Alĝerio, aliajn riverojn en Senegalio kaj ne plu estas kantabroj en Kantabrio.
Ĝis nun mi tamen iom dubis pri mia sukceso en la protesto, ĉar unuavide la aŭtoroj ŝajnis havi ĉe sia flanko la forton de la Fundamento, kaj mi timis ke mia protesto vidiĝus kiel pledo por reformo. Mi suspektis ke ne temis vere pri reformo, ĉar, kiel dirite, mi ne pledas por kreado de nova sistemo, sed pri utiligado de nur unu el la du eblecoj fiksitaj dekomence en nia lingvo, laŭ la modelo de aliaj klasikuloj de nia lingvo. Krome jam antaŭe okazis glitoj en la uzo de ambaŭ sistemoj por determinitaj grupoj (Egiptio, ekzemple), do, oni povas fari tion por ĉiuj grupoj senescepte.
Sed nur mi ne konvinkiĝis pri la ĝusteco de mia pledo, eĉ el la lingva vidpunkto. Fakte, ĝis tiu punkto ke eble mi estus povinta ŝpari tiun ĉi tutan pecon, por fari nur simplan ligon al superba artikolo: la kritiko de Sergio Pokrovskij al la ĉisupre citita libro de Löwenstein, Corsetti kaj aliaj. Ĝi estis la artikolo kiun mi estus volinta verki se mi estus tiom lingve klera kiom estas Sergio. Mi nur aldonas la ideologiajn kaj la personajn aldonojn (pri kiuj nur mi, ne Sergio, respondecas).
Krome, tiu pledo por uzo de nur unu sistemo solvas la ĉefajn kialojn kiujn la aŭtoroj uzas por sia batalo kontraŭ -i-. Unualoke, la facileco, pri kiuj pluraj, kaj ĉefe Corsetti en la antaŭparolo, insistas. La konfuzoj pri la uzado de unu konkreta el la proceduroj kaj prefiksoj tute malaperas per tiu sistemo. Oni nur devas lerni la nomon de la lando. Ke ĝi devenas el alia radiko, eĉ se tiu estas praa etno, kiel la iberoj, estas superflua nocio. Ĝis la artikolo de Pokrovskij mi ne sciis ke birmo estas etno, Kameruno, monto kaj Namibo, dezerto, same kiel multaj el la aŭtoroj ne konsciis ke meksiko (hispanlingve mexica) estas alia maniero nomi la aztekojn (en la esperanta vikipedio aperas artikolo pri la “meŝikoj” sed estas perfekte eble uzi la nomon meksiko por la praetno, Meksikio por la lando, Meksikurbo por la ĉefurbo kaj Meksika Distrikto por la regiono).
Do, de nun, se vi volas rilatigi min al iu specifa regiono, mi estas kastiliano. Kaj same, se paroli pri ŝtatoj, ne nomu min hispano: mi nur estas hispaniano.
1e) Vi citas zamenhofan lingvan respondon, kiu fakte montras lian malŝaton ke nomoj de landoj estu aljuĝitaj al iu ajn popolo (nuntempe, "etno"). Zamenhof ŝajne anticipis kelkajn jarojn la faman hipotezon de Sapir-Whorf(*) : oni ne "kreu" kategorion en la realo surbaze de lingva kategorio. Mi estas tre skeptika rilate al tiu hipotezo, sed ni akceptu la tiaman zorgon de Nia Kara Iniciatinto.
2e) En alia momento de via artikolo vi neas la realon de la etnoj, konsiderante etnon nedifinebla koncepto (aŭ, kiel dirus Pere kaj liaj amikoj, tiu koncepto baziĝas sur imagitaj, ne realaj komunumoj). Nenio aldoninda. Mi vere samopinias al vi.
Do, se vi neas la etnojn... vi ne plu povas uzi la argumenton de Zamenhof, bazitan sur malaj konkludoj pri etnoj, por apogi la pledon ke "la homgrupoj ne estu nomataj per vortradiko"!
Laŭ mi, ĉar etnoj ne vere ekzistas kaj, eĉ se ili ekzistas, mi neas la konkludojn atingitajn pere de Sapir-Whorf: NE estas kialoj pledi por via komplika kaj konfuza sistemo. En tiu ĉi areno mi (tre escepte...) restas ĉe la fundamentistoj. Hispanujo estas tiu administrejo (aŭ "lando", kiel rutine diras la amaso) kie mi hazarde naskiĝis, kaj kiel gvidilon por aliaj (ne kiel identigilon!), mi foje uzas la adjektivon hispano por paroli pri mi.
Mi iam uzis similajn argumentojn al viaj por pledi pri neŭtralaj nomoj de lingvoj (kiaj Sanskrito, Esperanto, Latino...) anstataŭ tiuj "etnismaj" (hispana, angla, itala...) Ne direndas ke mia pledo estas nur simbola...
(*) Mi ligas al anglalingva artikolo en vikipedio ĉar la esperant-lingva estas vere stulta.
Aliflanke, vi nomas mian sistemon "komplika kaj konfuza". Ne estas tiel! Komparu kun la nun kutima lingvouzo: por unu grupo de administrejoj oni uzas radikon, por la aliaj oni uzas derivaĵon. Kaj ĉio surbaze de distingoj geografiaj kaj historiaj apenaŭ pravigeblaj, kiel pruvas la artikolo de Pokrovskij. Tio ja estas komplika kaj konfuza!
Cetere, mi ne interpretas la hipotezon de Sapir en la sama senco kiel vi. Mi ne estas lingvisto, kiel vi scias, sed restas ĉe mi dubo ke la fenomeno kiun vi mencias rilatas al tiu hipotezo.
Jubilo: fakte, mi preferas ke la formo de landoj kaj anoj ne rilatu al la loka formo, precipe se estas diversaj lokaj formoj.
Oni verŝajne ne tiom citus la hipotezon de Sapir-Whorf se oni scius la motivon de ties populariginto. Benjamin Whorf estis religiema kaj celis pruvi, ke la scienca mondvido rezultas de la strukturoj de okcidentaj lingvoj.*
Manuel pravas skeptikante pri la hipotezo; ties forta varianto estis eksperimente malpruvita plurfoje, kaj ties malforta formo reduktiĝas al banalaĵo (pli facilas lingve indiki ion, se ekzistas vorto por ĝi!).
Al LLZ kompreneble eblas atribui ion ajn, eĉ fruan Whorf-hipotezon, sed tio kredeble ne estus precize komplimento al LLZ :)
Ken
* Peter C. Rollins estas la plej bona biografiisto pri Whorf; multo pri li haveblas rete.
Ĝis nun okazis dum la ekzisto de Esperanto du specoj de ŝanĝoj en tiu nomsistemo:
a) La uzado de –io anstataŭ –ujo ĝeneraliĝis. Jam Zamenhof proponis en 1906 formi per -io "geografie neŭtralajn" ŝtatnomojn kiel "Parizio"-n aŭ "Peterburgio"-n, kaj poste en SAT oni sisteme ekuzis la finaĵon –io anstataŭ -ujo. Tio restis SAT-tipa lingvouzo ĝis la 70-aj jaroj, kiam ĝi entute ĝeneraliĝis. Verŝajne du faktoroj ebligis tiun lingvoŝanĝon. Unue la lingva naturalismo. Due la neagrabla metaforeco, kiu ennestas en la uzado de –ujo. "Ujo" ja estas ĉefasence objekto, kiu tenas ion alian enfermita, kaj ĝi estas ofte artefakto laŭcele destinita por tia entenado: sukerujo por sukero, supujo por supo ktp. Uzi ĝin por landnomoj tro memorigas pri la imago, ke la rilato inter la lando (la geografia spaco) kaj la landanoj estas natura aŭ volita de Dio. Verŝajne la du aferoj kune, la naturalismo kaj la emo de kelkaj eviti la neamatan metaforecon, donis sufiĉe fortan puŝon al la esperantistoj transiri de –ujo al –io.
b) Diversaj unuopaj landnomoj kaj etnonomoj ŝanĝiĝis je peto de ŝtataj gvidantoj aŭ de iuj el la homoj, kiuj atribuas al si la koncernatan etnecon: "Voltalando" iĝis "Burkino", "Cejlono" iĝis "Srilanko", "eskimoj" iĝis "inuitoj", "vaskoj" iĝis "eŭskoj". Tiuj ŝanĝoj ĝenerale sekvas post similaj ŝanĝoj en aliaj, pli grandaj lingvoj. Krome, ne facile imageblas, ke esperantistoj rifuzus komplezi grupojn, kiuj argumentas pri la etnonomoj etnisme.
Mi timas, ke nuntempaj esperantistoj plimulte ne akceptus lingvoŝanĝon (senesceptan derivadon de landano-nomoj el la lando-nomoj), kiu malpli elstarigas en la nociosistemo ion, kio por multaj estas objekto de kulto: etne konceptatajn popolojn, naciojn. Cetere, kelkaj uzas la sufiksokombinon –i- + -an- por nomi loĝantojn de lando, kiuj ne apartenas al la etno nomata per la radiko, el kiu generiĝis la landnomo: "germaniano" laŭ tiu kompreno estas daŭra loĝanto de Germanio, kiu ne estas etne germano. Unu berlina esperantisto, Ronald Lötzsch, trovas tiun distingon inter la etnanoj kaj ŝtatanoj de lando tiom utila, ke li volas enkonduki ĝin en la germana (vd. ĉe http://esperantic.org/librejo/dbstudoj/28_Loetzsch.htm) per enkonduko de la neologismo "Deutschländer" (= ne germanetna germana ŝtatano), distingiĝanta disde "Deutscher" (= german[etnan]o). Mi mem opinias tian semantikan distingon ne tre senca, ĉar ĝi false kredigas, ke "etneco" estas io objektiva kaj klare konstatebla – dum ĝi fakte estas subjektiva kaj ofte ambigua.
Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.