24.11.08

 

Ne parolu tiel

Kiom ni ŝatas reguligi la lingvon! Kiom ofte ni diras: tiu uzo ne estas ĝusta.

Ne nur en Esperanto. En lastaj tagoj koincidis kelkaj okazoj en kiuj mi rimarkis ke la emo taksi iun vorton, aŭ esprimon, aŭ lingvouzon, kiel neĝusta supervenkas la prudenton.

Ne temas nur pri Esperanto, sed mi komencu per ĝi, ĉar ŝajne, estas nun kampanjo por organizi la memnomatajn klasikulojn. Ili estas, oni povas imagi, tiuj samideanoj kiuj difinis ke Esperanto devas nepre sekvi vojon stagnan, sen apenaŭa evoluo.

Mi ne volas reargumenti mian tezon, ke la problemo ne estas ĉu uzi aŭ ne neologismojn, sed kiam uzi ilin. Tion vi legu en mia artikolo pri “La normala lingvo”. Mi tie uzis kiel ekzemplon pri tiu konservema Esperanto la tekston de Claude Piron “La bona lingvo”. Sed mi volas atentigi ke la nunaj kontraŭneologismemuloj estas pli pironistaj ol Pirono. Nome, post la publikigo de mia teksto, tiu ĉi skribis al mi jenan leteron:

Dankon pri via rimarkinda teksto. Mi ĝenerale konsentas kun vi, eĉ se, kiam mi sentas min devigita defendi unu vidpunkton, mi defendas la kontraŭneologisman. En preskaŭ ĉiuj lingvoj alternas fazoj de elinterna kaj elekstera vortoĉerpado. Mi verkis *La bona lingvo* en tempo, kiam ŝajnis al mi, ke la neologismemuloj vere troigas, kaj ke indas turni la tendencon al la alia direkto, almenaŭ portempe, por ke la lingvo havu la tempon asimili la novaĵojn. (Eble la frazo de de Diego, kiun vi citas, estis tiu, kiu ekflamigis min, ĉar la uzo de vorto, kiel *mava*, fare de tia kamparano, tuj kreas en la menso de la leganto misprezentan bildon pri la homo, kaj do estas perfido de la originala teksto. Kiam mi legis ĝin, mi eĉ ne konis la vorton *mava*).

Interesis min via uzo de la vorto *normala*, ĉar la koncepto "normala" estas tute eksterordinara per tio, ke ĝi enhavas en si du kontraŭdirajn signifojn. Unu el tiuj estas proksima al "ideala", "bona" ("Jam estas la tria kaj duono kaj la trajno ankoraŭ ne alvenis. Estas io nenormala"), kaj la alia estas "kiel statistike atendebla" ("Konsidere al la komplekseco de la fervojaj servoj, realismo postulas akcepti, ke jen kaj jen trajno malfruas. Tia detempaltempa malfruo estas tute normala"). Eble pli bona ekzemplo estus: "Bush mensogis. Ke prezidanto mensogas, tio estas nenormala". "Bush mensogis. Politikistoj mensogas. Tio estas normala."

Pri la normaleco de la e-istaro, ĉu vi konas mian siatempan prelegon "Psikologiaj aspektoj de la monda lingvoproblemo kaj de Esperanto"? Unu el ĝiaj unuaj frazoj ja estas "Laŭ mi Eo tute normale progresas".

Rean dankon pri via bonega eseo.

Mi vidas bonajn kialojn por la stilo de Piron kaj de tiuj klasikuloj, kaj mem ne estas aparta neologismemulo. Sed mi vidas la klopodojn tiom ofte admoni kontraŭ apartaj elektoj de stilo kvazaŭ formon de inkvizicio. Ke oni nun penas organizi tion kiel grupon, ŝajnas al mi la pinto de la sektemo. Mi suspektas ke oni finfine kreos eĉ propran dialekton.

Ankaŭ en la hispana estas tro granda emo fiksi absolutajn regulojn, insisti ke iu difinita uzo ne estas ĝusta, eble pro la influo de kvazaŭ oficiala Reĝa Akademio. La lasta ekzemplo kiun mi ĵus trovis povas montri kiom ĝi ŝatas fiksi bagatelaĵojn. En blogo kiun mi sekvas pro ĝiaj interesaj artikoloj pri teĥnologio, samregionano mia atentigis ke la enmeto de punkto en la numeroj signantaj la jaron estas konsiderata de la hispana Akademio kiel “neĝusta”. Ne malofta, ne malkonsilinda, simple malĝusta.

Tiu influo de la pompa Akademio kondukas al la absolutigo de la reguloj en la hispana. Oni ne povas diri multajn esprimojn ĉiutagajn aŭ historiajn.

Mia tezo estas la sama kiel en Esperanto. Ekzistas ja malĝustaj esprimoj, kiujn infanoj, eksterlandanoj, komencantoj (en la kazo de Esperanto) devas eviti. Sed en aliaj kazoj gravas ne ĉu oni uzu ilin aŭ ne, sed kiam. Tio validas ankaŭ por junuloj, kun propraj esprimmanieroj: ili sciu ne ke ili devas uzi klasikan lingvon, sed ke ĉiu uzo havas sian momenton. Ke ili ne devas elekti inter sia ĵargono kaj la norma lingvo, sed ke ili devas koni ambaŭ kaj scii kiam uzi ĉiun.

Cetere, tio ŝajnas esti la sama fono kiu troviĝas en la antaŭ iom da tempo fama polemiko pri la eboniko, tiu termino per kiu oni volis altigi al la rango de lingvo la varianton parolatan de la usonaj nigruloj. Mi ne donos diagnozon pri afero kiun mi ne dominas, sed mi legis la libron en kiu la proponantoj defendis sian tezon, ke oni permesu la uzon de tiu varianto, dum samtempe oni instruu la norman anglan kvazaŭ ĝi estus malsama lingvo. La propono (kaj ne la distordita bildo kiun la komunikiloj transdonis al ni) estis laŭ mi sufiĉe akceptebla, aŭ almenaŭ ne absurda.

Mi ne volas defendi malregulaĵojn, nek senzorgan uzon de la lingvo, nek de Esperanto, nek de la hispana, nek de la angla, sed ĉu ne eblas esti iom pli tolerema pri la konsciaj elektoj de la parolantoj?


Bookmark and Share
Komentoj:
reguloj devus nur peti klarecon... eble sugesti ĝustan formon.. sed neniam prohibi klaran esprimon....
 

Gramsci havas interesan teorion. Laux li, oni riprocxas la lingveraron de aliulo, kiam ni agnoskas ke tiu parolas la saman lingvon kion ni, sed, se oni agnoskas ke tiu parolas alian lingvon, ecx se ni komprenas tiun, oni ne riprocxas ties erarojn. Ekzemple, se madrilano parolas al toledano kaj cxi tiu faras "eraron", la madrilano riprocxos li, sed se hispano parolas al lisboano portugale, tiu ne riprocxos cxi tiu, ecx se madrilano scias ke portugalo faris lingveraron. Gramsci proponis tiun testo por disigi unu dialekton de alia.
 

Publicar un comentario en la entrada / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.