16.12.08

 

La graveco de la homoj

Estas malfacile taksi la objektivan gravecon de la homoj. Kiu meritas nekrologon en ĵurnalo? Kies biografio devas troviĝi en Vikipedio? Mi malkovris antaŭ kelkaj semajnoj ke mi mem aperas en la esperanta Vikipedio, kaj mi devas konfesi ke mi sentis embarason pli ol fieron (kaj samtempe instigon al la verkado de biografio de homoj pli veteranaj kaj kiuj pli laboradis pri nia lingvo).

Aliflanke, vi subite malkovras ke homoj kiujn vi ne atentis, eĉ se ili aperas en viaj propraj retpaĝoj, montriĝas pli gravaj ol vi antaŭsupozis, kaj vi ne scias ĉu kulpigi nian masoĥisman movadon aŭ simple vian propran nesciadon. Mi spertis subite tiun malkomfortan senton dum tiuj ĉi tagoj, pro la koincido de du forpasoj de esperantistoj kiuj brilis en aliaj kampoj, kaj pri kiuj mi tro malmulte sciis.

Unu el ili estis Forrest Ackerman. Mi mencias lin en mia artikolo pri Esperanto kaj kino, kiel kolektanto de kinoelementoj, sed, por mia embaraso, mi devas konfesi ke mi apenaŭ konsciis kiom alte oni taksas lin en la mondo de la sciencfikcio. Mi devis tion malkovri nun, okaze de lia morto, kiam eĉ la hispana ĵurnalo “El País” ne nur dediĉas longan artikolon al lia figuro, sed eĉ mencias lian esperantistecon. Estas harstarige ekkoni kiom li estis amata de la fanatikuloj de la scifiaj filmoj (pardonu la vorton, sed mi ĵus ekscias ke li estas konsiderata la inventinto de la angla esprimo sci-fi, kaj eble ne estus malbona ideo ke esperantistoj komencu uzi tiun ĉi mallongigon, konsiderante la malfacilecon kaj maloportunon de la co-plena nomo sciencfikcio)

Tre simile estas la kazo de Ralph Lewin, kiun mi ne vere atentis ĝis nun, eĉ se li estis unu el la tradukistoj de unu el miaj pli ŝatataj verkoj en Esperanto: Winnie-la-Pu. Tiun ŝaton mi reliefigas ĉie kie mi devas paroli pri Esperanto, kaj, nur kiel ekzemplo, ĝi vekis specialan reagon en prelegeto kiun mi faris pasintan ĵaŭdon ĉe mezlernejo en Madrido, kie la apero de bildo en mia prezentado levis la voĉojn de la cetere tre bonkondutaj knaboj. Ĝi specife aperas en mia hispanlingva paĝo pri la humoro en nia lingvo. Sed devis veni lia morto por ke mi sciu ke Lewin estis tiom grava homo en sia profesio, kiel mara biologo. Mi almenaŭ klopodis lavi tiun pekon per la verkado de lia nekrologo en retĵurnalo en kiu mi komencis kontribui, Soitu, kaj mi ĝojas ke ĝi montriĝis sufiĉe interesa por alveni dum la unuaj tagoj en la ĉefpaĝon. Ankaŭ la enretigo de lia biografio en la Vikipedioj angla, hispana kaj esperanta, estis maniero lin memori.

Mi ankaŭ profitis por enmeti la biografion de la alia kuntradukinto de tiu verko, Ivy Kellerman, en la angla vikipedio. Ŝajnas ke ĝi jam ekzistis antaŭe, kaj ke iu viki-administranto konsideris ke ĝi ne estis sufiĉe grava por aperi en tiu enciklopedio. Tio revenigas min al mia komenca demando: kiam iu homo estas sufiĉe grava por la socio ĝenerale, ne nur por ties ĉirkaŭaĵo, por aperi en Enciklopedio? Malfacilas tion adekvate pritaksi, sed kiam, tute hazarde kaj samtempe, serĉante per la nova servo de Guglo, kiu enretigis diversajn historiajn gazetojn, oni trovas ke Ivy jam verkis artikolon pri Esperanto en “Popular Science” en 1909, oni ne povas dubi ke ŝi meritas troviĝi ne nur en nia Vikipedio, sed ankaŭ en la anglalingva. Ni esperu ke neniu refoje ŝin forigu nun.


Bookmark and Share
Komentoj:
tio memorigas min pri.. Antoine, tre konata pro lia Eta Princo.. sed.. finfine aviadilisto, kaj franca heroo en la da mondmilito--
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.