25.1.09

 

La esperoj pri Obama

Ankaŭ mi ĝojas pri la venko de Obama, kiel ne?

Sed, kompreneble, ankaŭ mi opinias, kiel Luis Guillermo, kvankam probable pro malsamaj kialoj, ke la revoj estis tro grandaj, kaj ke oni desapontiĝos baldaŭ se oni nutras troajn esperojn pri radikalaj ŝanĝoj.

Certe, neniom esperu ni pri la ebla enkonduko de Esperanto en la usonaj lernejoj, pri kio oni tiom multe parolis en nia medio. Ne estas eĉ la plej malgranda ebleco pri tio. Mi supozas ke ĉiuj ni konscias, kaj ke la celo de la proponintoj estis nur porinforma (vidu mian grajneton por tio)

Pri la ĝenerala politiko, mia aserto baziĝas ne nur pri natura kaj rekomendinda malfidemo, sed pri historia sperto: miaopinie ekzistas fortaj paralelismoj inter la venko kaj la esperoj de Obama, kaj pri du antaŭaj okazaĵoj en Hispanio.

En 1982, juna advokato Felipe González kondukis la socialistan partion de Hispanio (socialdemokratan) al granda venko, unuafoje post la diktaturo, kaj meze de granda ekonomia krizo. Li estis homo kun granda ĥarismo, kaj bona oratoro, kaj sukcesis iluzii grandajn amasojn. Lia slogano: “Por la ŝanĝo” (kaj kiam oni demandis lin kion tio signifas, li respondis: “ke Hispanio funkciu”).

Kaj kio okazis post la venko? Ne ekonomia revolucio, nur drasta alĝustiĝo kiu kaŭzis multan doloron, kvankam poste ĝi montriĝis bonrezulta. En ekstera politiko, neniu ŝanĝo: oni konfirmis la eniron en NATO, pere de divida referendumo, malgraŭ antaŭaj promesoj (eble vi memoros la anekdoton pri Javier Solana, unu el la gvidantoj de antaŭa kampanjo kontraŭ tiu aliĝo, kaj posta ĝenerala sekretario de la organizo). En lukto kontraŭ terorismo, la rezulto estis ampleksigo de la malpura milito, kun kaŝa apogo al parapolicaj taĉmentoj. Kaj kelkajn jarojn poste, grandaj skandaloj de korupteco. Nu, resume, ne ĉiuj juĝas malbona tiun periodon, sed ĉiukaze neniu en Hispanio pensas ke dum ĝi rezultis drastaj ŝanĝoj en la socio.

La alia simileco okazis en 2004, ĉe la venko de la dua socialista gvidanto, José Luis Rodríguez Zapatero. La figuroj de Zapatero kaj Obama estas sufiĉe similaj. Ili ambaŭ estas advokatoj, sed ne laboris kiel tiaj, kaj estas preskaŭ samaĝaj (ili eĉ naskiĝis la saman tagon, kun unu jaro de diferenco). Zapatero iel same venas el la marĝenoj, eĉ se ne tiom kiel en la kazo de Obama. Lia familio estas modeste mezklasa, kaj la rolo pri politika marĝeneco venas el la figuro de lia avo, kapitano mortpafita dum la intercivitana milito ĉar li ne volis aliĝi al la puĉistoj; li do apartenas al la klaso de la “perdintoj” de la milito, kio rilate al politiko estas sufiĉe grava cirkonstanco en Hispanio.

Zapatero estis same surpriza figuro, kiu aperis subite antaŭ la publika opinio, danke al unu parolado: post multaj jaroj kiel obskura deputito, li kandidatis por la gvidado de sia partio, fronte al pli spertaj kaj famaj homoj. Li sukcesis iluziigi la partianojn, pere de parolado simpla sed entuziasmiga, kaj li venkis en la interna kongreso.

Li same sukcese entuziamiigis la balotantojn, fronte al la alia partio, vidata kiel la apogantoj de la prezidento Bush, la milito kaj la mensogo. Post la venko, li nomumis sian ĉefan internan rivalon kiel ministro de defendo, kaj spertan konserveman homon kiel vicprezidanto pri ekonomio. La ĉefa kriterio por la ministraro estis la varieco (ĉe Obama etna, ĉe Zapatero genra). Kaj tuj post sia nomumo, same kiel Obama fermis Guantanamon, Zapatero rehejmeniris la trupojn en Irako, sian ĉefan balotan promeson, malgraŭ la nekredemo de la registaro de Bush.

Sed denove ne atendu miraklojn nek revoluciojn. Zapatero ŝanĝis multajn aferojn forme, kaj aprobis plurajn gravajn reformojn rilate al socio, kelkajn el ili sufiĉe famajn tutmonde, kiel la rajto je geja edziĝo. Sed en la ekonomio kaj en la politika strukturo, la mastrumado estis kaj plu estas pure ortodoksa. Oni neniel riskis kontraŭi la kapitalojn, eĉ kiam evidentis ke la ekonomio bazita sur la konstruado kondukos al katastrofo, kaj ke la enorma proporcio de portempaj laborkondiĉoj kreas la bazon por socia malstabiliĝo. Ankaŭ nun, en plena krizo, la respondoj de la hispania registaro estas pure tradiciaj, kaj sekvas la iniciatojn de la ceteraj eŭropaj registaroj.

La ŝanĝoj okazas ĉefe en kosmetika nivelo, kaj ankaŭ en io tamen grava: la humoro (aŭ, per vorto hispanlingva kiu fariĝis kvazaŭ marko rilate al Zapatero, la “talante”), tio estas, la pledo por dialogo kaj interkonsento, anstataŭ trudo kaj alfrontiĝo, ankaŭ en eksterlandaj rilatoj.

Mi ne volas porti tro malproksimen la paralelismon, sed se vi deziras antaŭvidi kiel oni regos el la Usono de Obama, rigardu la Hispanion de Zapatero... kun multe malpli da armiloj, da mono kaj da internaciaj respondecoj.


Bookmark and Share
Komentoj:
La ĉefa kriterio por la ministraro estis la varieco (ĉe Obama etna, ĉe Zapatero genra)

Bv. ne kapitulacu al politika ĝusteco de la bigota uson-angla feminisma movado! La vorton "genra" vi misuzis influite de tiu politika ĝusteco. La ĝusta vorto estas "seksa".

Uson-angloj miskomprenas la ĝustan signifon de la vorto "genro" (ne surprize, ĉar ilia lingvo ne havas tiun gramatikan nuancon kaj, krome, ni, lingvanoj de genraj lingvoj, ankaŭ ne komprenas).

Sed ili uzas ĝin eŭfemisme al vorto "sekso", ĉar la protestanta uson-angla kulturo (same kiel la kristismaj, ĝenerale) konsideras la homon kiel la specion elektita de Dio. Do, estas psiĥaj baroj plene akcepti la bestecon de la homo. Sekve, "sekso" estas afero aplikebla al homo, sed nur por montri ĝiajn bestecajn pekemajn trajtojn.

Por la ceteraj trajtoj (puraj kaj indulgitaj de Dio), rilataj al seksaj diferencoj, ili uzas "ne-bestan" vorton. Ne gravas ĉu ili perfortas la ĝustan sencon de tiu vorto...

Fi al tiuj bigotoj! Ni ne kapitulacu!

Pri "talante", laŭ mi, la plej ĝusta difino en la kuntekston de Zapatero estas: dispono aŭskulti la argumentojn de kontraŭulojn kaj atingi interkonsenton.
 

Manolo, notu tamen ke ne estas absurda nek senkaŭza la uzo de alia vorto por diferenci inter la biologiaj kaj sociaj implikaĵoj de la sekso. En tiu uzo, genro estas io alia ol la gramatika uzo: ĝi estas la maniero diri ke kelkaj diferencoj estas sociaj, ne biologiaj.

Certe, en tiu frazo kiun vi citas, la vorto "sekso" estus pli taŭga, ĉar ne temas pri socia konstruado, sed pri vera divido inter seksoj.

Tamen, mi lasas ĝin, ĉar ĝi permesas paraleligo kun alia koncepto, la "etneco", kiu laŭ mi ja estas socia konstruo, ne vere reala.

Mi havas neniun problemon rilate al la "politika ĝusteco". En Hispanio oni ofte karikaturigas tiun movadon, kiu ne meritas la malbonan famon kiun kelkaj (tute konscie) donis al ĝi. Kompreneble, ja ekzistas troigoj kaj mi ne konsentas kun ĉiuj proponoj. Tamen, ŝajnas al mi ke la forpuŝo al la "politika ĝusteco" tre ofte estas la masko de alia tipo de politika ĝusteco, kiu, krom esti maljusta, ne kuraĝas montri sin malferme.
 

Ĝuste mi volis atentigi ke tiu distingo (biologiaj/sociaj) de la seksaj trajtoj estas absurda kaj gvidata, en sia fundamento, de ia religieca vidpunkto pri la supera rolo de Homo en la Dia Kreado.

Unue: la "sociaj" seksaj trajtoj fontas el la fakto ke ekzistas du seksoj. Tiu ekzisto fontas el biologio. Do...

Due: preskaŭ ĉiu supera besto havas sociajn kondutojn ligitajn al la seksa diferenco. De la plej simplaj flirto-ludoj al la kompleksaj sociaj roloj de, ekz., leonoj, simioj, lupoj, ktp. Mi ne bildigas zoologojn, kiuj faras distingon inter "genraj" kaj seksaj trajtoj de ĉimpanzoj aŭ hundoj...

Do, mi ne vidas kialon fari tiun distingon al la homa specio. Nur la firma kredo, ke la homo estas aparta specio, gvidas al la strebado "malbestigi" ĝin vorte, kvazaŭ tio povus kaŝi nian bestecon. Kaj tiu kredo fontas el la religio. Tial, mi krome kontraŭas tiun surogatigon de la koncepto "sekso".

En tiu okazo, vorte elsarki la bestan karakteron de homo, estas la politika ĝusteco kiun mi denuncas.
 

Mi tamen pensas ke ne ĉiu socia konduto rilate al sekso fontas el la biologiaj kondiĉoj. Multaj el ili estas modifeblaj laŭ socia strukturo, laŭ evoluo de la rilatoj kaj la eduko. Tiu parto kiu estas modifebla ne nepre bezonas alian nomon, sed kelkfoje ĝi povas esti utila.
Por mi tiu flanko de la diskuto ne estas aparte grava, sed mi ja komprenas kial ĝi estas tia por homoj kiuj okupiĝas pri la seksaj rilatoj (mi aludas al la senco "genraj rilatoj", ne al la seksumado :-))
 

Ĉi-teme mi emas pli konsenti kun Tonyo (kvankam mi komprenas la argumentojn de Manolo): la esprimo "la du seksoj" ne tute adekvatas por nomi la du duonojn de la homaro.

Tion mi lernis de la verkisto Jan Morris, kiun mi legis kaj admiris antaŭ ol mi sciiĝis, ke ŝi estas transgenra. En intervjuo ŝi forte obĵetis je la ideo, ke transgenreco ĉiam havas seksan motivon. Vir(in)eco estas tuta personeco, kaj homoj, kiuj tute ne inklinas al plenumo de sia biologia seksrolo (ili ekzistas), tamen estas viroj aŭ virinoj.

En maljunaĝo, kiam biologiaj roloj apenaŭ plu distingas inter viroj kaj virinoj, oni ankoraŭ restas viro aŭ virino.

"Genro" ja ne estas tute taŭga termino, sed ĝi ŝajne estas la sola havebla, se ni volas pli ampleksan terminon ol "sekso". Mi plej ofte evitas uzi ĝin tamen, ĝuste pro ĝia ofta koincido kun politika ĝusteco kaj similaj nuntempaj obsedoj.

Ken
 

Ho Tonyo! Mi ne celis juĝi biologia, ekz., la emon diskriminacii virinojn. Mi nur atentigas ke la ekzisto de la celo diskriminaciata fontas el biologio, ne el iu nova imagata kategorio en la menso de la diskriminacianto.

Mi tamen kaptas ke vi komprenas mian vidpunkton. Mia obĵeto la uzon de plia nuanciga vorto ne celas kastri la lingvajn rimedojn aplikeblajn/aplikindajn (posedite de ia kontraŭ-neologisma celo). Tute ne. Mi obĵetas la bigotajn eŭfemismajn impulsojn kiuj naskis tiun vorton.

Pri la dua parto de via mesaĝo, mi forte kritikadas la uzon de vorto kia "seksumi" por paroli pri "amori" (aŭ ĉu "koiti"?; al mi restas mistera la vera signifo de tiu vortaĉo). Krome, mi opinias ke la naciaj lingvoj troŝarĝis la koncernan vorton por "sekso" je amoraj signifoj; bedaŭrinde, multaj tiuj naciaj lingvoj ne havas aliajn elirojn.

Sed en la hispana mi preferas, ekzemple, "relaciones carnales" anstataŭ "relaciones sexuales" por paroli pri amoraj rilatoj. Mi ne bildigas gejojn kun "relaciones sexuales"(!!!), sed ja kun "relaciones carnales".
 

Kara Ken:

La unua parto de via mesaĝo havas du respondojn: rapidan kaj ne tro rapidan ;-)

La rapida respondo estas, ke la homaro ja povas esti dividata en du kategoriojn: unu, al kiu la pronomo "li" estas aplikebla; alian, al kiu la pronomo "ŝi" estas aplikebla (ekz., Jan Morris apartenus al la dua kategorio, laŭ via propra aljuĝo de la pronomo "ŝi").

La dua respondo fakte ankaŭ estas rapida kaj atingas ankaŭ la ceteron de via argumentado: principe, mi ne vidas iun ajn kialon por ne paroli pri la "problemo de seks-identeco", en rilato al la vortoj de Morris, kondiĉe ke oni komprenu la vorton "sekso" larĝ-sence, kiel la tutan aron de trajtoj (inkluzive de tiuj sociaj) kiuj diferencigas la du specierojn de sama specio. Parenteze, tiu problemo de seks-identeco ne estas ekskluziva de la homa specio (bv. legi la alian Morris, Desmond, "La homa zoo-ĝardeno".)

Sed mi devus unue pliprofundigi en la psiĥa mondo de la gejoj kaj trans-seksuloj por havi pli firman ideon pri la afero.
 

Manolo, mi nun havas la impreson ke mi miskomprenis, ĉar ni uzis malsamajn vortojn.

Tre simpligante, mi uzis la vorton "genro" por la sociaj aspektoj, kaj "sekso" por la biologiaj, dum vi uzas la vorton "sekso" por alia signifo, kiu ĉefe taŭgas por diferenci unu klason de homoj el aliaj, kaj preferas alian vorton por la agado.

Do, ni devus estonte agi laŭ la scienca, kaj specife la matematika, maniero: komencante per difinoj: "estu X tio ĉi; do, X havas tiujn ĉi proprecojn...".
Mi tion faras kutime se mi havas la okazon paroli pri Dio, mi de nun faros la samon kiam mi devos paroli pri sekso.
 

Publicar un comentario en la entrada / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.