8.1.09

 

Alia tradukeraro: la kampanjo de la ateista buso

Probable multaj el vi jam konas la kampanjon lanĉitan de la britiaj ateistoj, kiuj luis propagandon en londonaj aŭtobusoj, kun la slogano “Dio probable ne ekzistas: ne zorgu kaj ĝuu la vivon”.

La kampanjo nun alvenas ankaŭ Hispanion: dum venonta semajnfino du ateistaj busoj portos en Barcelono la saman sloganon, en la hispana kaj kataluna lingvoj, kaj oni esperas ripeti la agadon en Madrido kaj aliaj urboj.

Mi apogas la kampanjon, kaj kontribuos al ĝi. Estas necese montri ke la nekredanta opcio estas tute normala, ĉefe en lando kie la katolika Eklezio ankoraŭ pensas ke ili havas la monopolon de la rajto sin manifesti surstrate.

Tamen, mi ne tiom ŝatas la sloganon tie ĉi elektitan. Mi ŝatas la anglan version, sed ne la hispanan... ĝuste ĉar ili elektis la saman. Oni faris la kutiman eraron traduki la vortojn, sed tiamaniere la senco aliiĝis.

Mi eksplikas la paradokson: en la iniciato en Britio, la organizantoj respondis al kampanjo de religia organizo, kiu minacis nekredantojn kun la fajro de la infero. Oni eksplikis la aferon kaj la publiko juĝis ke oni proponas tute maturan vivmanieron, sen timo kaj sen angoro. Eĉ la vorto “probable” efikas tute pozitive.

En Hispanio la katolikoj ne minacas per infero, sed ili preferas krei inferon surtere, per la altrudo de sia propra vivideo. Tie ĉi la iniciatintoj de la kampanjo ne havis la lerton aŭ la povon bone ekspliki la aferon, kaj mi timas ke la publiko povas vidi nur hedonismon kaj senzorgemon.

Eĉ la usonanoj tradukis la sloganon, kaj preferis alian aliron “Kial kredi en dio? Simple estu bona pro amo al la boneco” (“Why believe in a god? Just be good for goodness' sake”)

Mi mem estus elektinta tekston similan al la londona slogano, sed kun alia nuanco: “Dio probable ne ekzistas: ne zorgu, vi ne bezonas ĝin por esti feliĉa”.


Bookmark and Share
Komentoj:
Mi memoris pri via blogo kiam mi aŭdis je la radio tiun mallongan tekston de unu el niaj verkistoj, Gilles Archambault. Jes, la ateistaj busoj alvenas baldaŭ en niajn stratojn… Mi sendas al vi mian esperanto-tradukon de la teksto. Pardonu la probable multajn erarojn.
----------------

Mi ankoraŭ ne vidis ilin sed ŝajnas, ke la aŭtobusoj de la Montreala Transportada Societo baldaŭ afiŝos tielan vortigitan reklamon: Dio probable ne ekzistas: ne zorgu kaj ĝuu la vivon. Tiu iniciato ŝajne originis freŝdate el Londono, kie ĝi kaŭzis fortajn reagojn de la publika opiniono. Kelkaj protestis, kompreneble.

Mia atento estus multe pli altirita se mi estus vidita tian mesaĝon en 1950. La tiama Kebekio surĝenuiĝis je la 19a horo por la radio-elsendo de la rozario, kion direktis la Kardinalo Léger, rulante la r-ojn kiel nur povscias la latinistoj. Ĉirkaŭ la sama epoko, la urbestro Drapeau alarmiĝis pri la nudaj ŝultroj de la ravegaj Montrealulinoj, kaj ordonis la policistojn kovri ilin (la ŝultrojn) kun ia papera bolero. Savita estis la moralo, sed la stultuleco ja triumfis.

Tiam estis tempo por aŭdaci. Ĉar mi recente vidis, skribite en la elektronika bendo, kiu anoncas la numerojn kaj vojirojn de la busoj, sloganojn pri la nacian glacihokean ludantaron, nenio plu mirigas min. Ĉu fido aŭ ne, ĉŭ ateismo aŭ idolkulto, la vido sekvas sian fluon, kaj jen vi havas. Sed analizu ni la mesaĝon. «Dio probable ne ekzistas.» Kiel scii? Tiu «probable» jam problemas. Ĝi similas al la veto de Paskalo, sed inversita. La mistikulo de Port-Royal vetis plivole pri la ekzisto de Dio, sed ankaŭ li dubis. Oni aldonas: «Ne zorgu». Subite, mi ne plu komprenas. Dum vivo plenigita de ĉiaj okazoj, tiuj, kiuj ne zorgis inter la homoj, kiujn mi renkontis estis plejtempe konsternigantaj stultuloj. Kion? Oni ne devus zorgi, spite de nia naskiĝo, ne necese dezirita, kaj de nia simila forpaso? La malsanoj, pri kiuj oni aŭdas pli ol iam ajn dum nia historio, la seniluziiĝoj, la maljustoj, la sennombraj disreviĝoj, kiuj alsaltas nin permesus al ni ne plu zorgi? Kia ŝerco!

Finfine, tiu «Ĝuu la vivon» estas ridinde. Ĝui – kia fia verbo. Se mi ŝatus skii, mi irus al la montodeklivoj, al la skiejoj, sed por skii, ne por ĝui la vivon. Same, solo de Lester Young aŭ paĝo de Voltaire ravegas min, sed ne okazigas en mi vivĝuan senton. Mi ne ŝatas tian kontistan vidmanieron pri la ekzistado. La «Carpe diem» de Horaso estis pli poezia, do pli instiga. Mi nur esperas, ke la ŝoforoj de la tiel ornamataj busoj ne komencu filozofadi. Kiu scias, eble la plej obtuzaj inter ili malpermesos enveturigi al la pasaĝeroj, kiuj ne konsentas pri tiu mesaĝo. Eĉ pli malbone: eble la ĉefepiskopo pretekstas la precedenton por aranĝi rebaton: «Dio ja ekzistas! Ege zorgu, kaj ĝuu la venontan morton». Nur ke oni ne restarigu la rozarion. La ĝenuoj min doloras, mi sopirus je la prononcmaniero de la Kardinalo, kaj rilate al la nudaj ŝultroj, mi nun estas troaĝa.
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.