23.1.09

 

Ĉu la virinoj legas pli?

Mi ĵus blogis en la hispana lingvo pri aserto kiun mi legis aŭ aŭskultis multfoje, sed kiun mi konsideras erara: ke la virinoj legas pli ol la iĉoj (permesu ke mi portempe uzu tiun sufikson, por aludi kion aliaj nomas viroj aŭ maskloj, kaj ne sentu vin forpuŝita per tiu ĉi malgranda lingva detalo)

La instigo redakti nun miajn impresojn venis el ĵusa eldono de raporto pri la stato de la legado en Hispanio, komplete legebla en http://www.lalectura.es/. La direktoro de la studo estas bona fakulo, kiu iam, kun helpo, blogis en Esperanto, José Antonio Millán.

La aserto pri tiu supozata pli granda legemo de la virinoj aperas ne nur en tiu studo, sed en aliaj enketoj, en ĵurnalartikoloj kaj eĉ en ministeriaj planoj. Ĝi aperas ankaŭ en statistiko tuteŭropa, la Eŭrobarometro pri “eŭropaj kulturaj valoroj” de la jaro 2007 (kiun eble vi konas ĉar ĝi havas ampleksan ĉapitron pri lingvokonoj). Laŭ ĝi la tendenco estas ĝenerala en la kontinento.

Foje, oni apogas ĝin sur empirian bazon: rigardu dum vojaĝo en metrovagono, kaj vi trovos ke la virinoj legas pli.

Nu, ĉar la aserton mi jam estis leginta plurfoje antaŭe, dum la pasintaj monatoj mi mem kontrolis la legemon de la vojaĝantoj en la metroo, kaj rimarkis ke la konkludo estas erara, almenaŭ en mia urbo. La viriĉoj legas same aŭ eĉ pli ol la inoj. Sed mi alvenis al pli interesa kaj pli fidinda konkludo: la ina legado estas multe malpli varia.

Mi klarigu unue ke la konkludoj estas kompreneble tute ne sciencaj, kaj ne enhavas nombrojn; do, la fidindeco ne estas granda. Due, ili havas statistikan karakteron, kaj ne estas ĝeneraligaj, kaj lasas multan spacon por esceptoj. Trie, ili ne intencas doni mian takson aŭ mian juĝon. Kvare, eble ili estas aplikeblaj nur al mia medio. Ĝuste pro ĉio ĉi mi verkas tiun ĉi version en Esperanto: por scii ĉu vi havas la saman impreson kaj ĉu tiu ĉi fenomeno validas en aliaj landoj.

Kion do legas kaj ne legas la inoj?

La virinoj kiujn mi observas nur legas ses klasojn da legaĵoj:

— Romanoj: ne necesas multaj eksplikoj: virinoj legas multe da romanoj (la viriĉoj ankaŭ, ĉefe ju pli junaj)

— Senpagaj ĵurnaloj: en la metroo oni lastatempe legas multe da senpaga gazetaro, kiu multe disvastiĝis lastatempe, kaj kiun legas egale ambaŭ seksoj. Tamen, la proporcioj estas tre malsamaj en aliaj tipoj de ĵurnaloj (vidu sube)

— Gazetoj “por virinoj”. Tiu ĉi koncepto estas nebone difinebla, sed inkludas certan variecon de gazetoj kiujn ĉefe (sed ne nur) legas virinoj, inter kiuj troviĝas iuj eksplicite direktitaj al ili. Ili povas inkludi el klaĉgazetoj, aŭ modaj, aŭ tiuj kun konsiloj laŭ la tipo de “Cosmopolitan” ĝis la specialaj por la knabinoj, la hejmmastrumado aŭ la matrineco. Mi volas emfazi ke mi ne intencas doni pejorativan nuancon al tiu koncepto: kiel oni povas poste vidi, ekzistas ankaŭ “masklaj gazetoj”.

— Libroj pri psikologio aŭ memhelpo. En tiu ĉi koncepto mi inkludas tiujn medicinajn ĉefe orientitajn al la traktado de la psikosomataj malsanoj.

— Biografioj. Inkluziviĝas la libroj pri la aktualeco de konkretaj homoj (ne nur klaĉaj).

— Legado profesia, tio estas, materialo por la laboro aŭ la studo.

Kiel oni povas vidi, temas pri tre varia temaro, sed la sekva demando estas memevidenta: kion ne legas la virinoj? Jen kelkaj legaĵoj kiuj estas patrimonio preskaŭ ekskluziva de la viriĉoj, almenaŭ laŭ mia observado:

— Aliaj tipoj de literaturo. Kiel dirite, en Hispanio la virinoj legas pli da aktualaj noveloj, sed ŝajnas al mi ke la klasika literaturo estas preskaŭ patrimonio de la iĉoj. Krome, kontraŭ ia publika bildo, mi devas diri ke la malmultajn fojojn en kiuj mi vidis homon legante poezion en publika loko, ĉiam estis iĉo kiu tenis la libron. Ŝajnas ke la inoj ĉeestas pli la teatron aŭ spektas pli da filmoj, sed mi preskaŭ neniam vidis iun el ili legi teatrolibron aŭ kinscenaron (ne inkluziviĝas profesiaj legadoj)

— Alitipaj ĵurnaloj: la virinoj preskaŭ ne legas sportajn ĵurnalojn (temas pri evidenta konstato, kiu ofte kondukas multajn al la konkludo de ke viriĉoj nur legas tion). Ankaŭ ne financan gazetaron, kaj tre malofte alian fakan. Virinoj en Hispanio legas multe malpli da ĝeneralaj ĵurnaloj, kaj ĉefe nur la dimanĉan, kiu foje fariĝas kvazaŭ la suplemento de la suplemento.

— Alitipaj gazetoj. En Hispanio la magazinoj tute segmentiĝis laŭsekse. Virinoj legas nur tiujn gazetojn kiuj finfine fariĝis eĉ se komence ne intencite “por virinoj” (eĉ se ofte ankaŭ iĉoj ĝin legas, foje kaŝe). Ili neniam legas “masklajn gazetojn”, inter kiuj troviĝas tiuj kiuj jam apriore estis tiaj, kiel la “FHM” aŭ similaj, aŭ la pornografia, sed ankaŭ tiuj pri motoro aŭ sportoj. Sed, eĉ pli, estas preskaŭ nur masklaj la gazetoj specialiĝintaj aŭ fakaj, kiel la politikaj, la sciencaj, la historiaj, kaj eĉ la literaturaj.

— Nefikciaj libroj. Kiel mi diris antaŭe, oni foje povas vidi virinojn legantajn librojn pri la aktualeco, precipe se ili havas biografian komponenton, kaj ankaŭ mi menciis la memhelpan literaturan. Virinoj legas ankaŭ aliajn librojn kiam ili bezonas ilin pro profesiaj aŭ studaj motivoj. Sed krome en tiuj ĉi cirkonstancoj, la ĝenro nefikcia estas preskaŭ ekskluziva afero de la genro maskla. Mi aludas tie ĉi la eseon, aŭ la librojn por plezura informado, tio estas, librojn pri politika debato, pri scienca disvastigo, pri historio aŭ muziko, ktp.

— Legado en la Reto. Pri tiu ĉi mi ne havas klarajn datumojn, kaj la kontrolo uzata, t.e., la observado en la trajno, ne taŭgas. Sed diversaj fontoj, precipe pri ĵurnaloj, gazetoj, aŭ fakaj blogoj, donas validecon al la aserto ke la pura legado en la Reto estas multe pli ofta ĉe maskloj, almenaŭ ĝis antaŭ nelonge. Mi uzas la vorton “pura” por ne inkluzivi la kazojn en kiu estas dialogo, du- aŭ mult-direkta, tio estas, retforumojn, dialogojn en blogoj, retbabiladon, sociajn retojn, ktp, en kiuj ambaŭ seksoj partoprenas, eĉ se kelkfoje aparte.

Legado ne estas nur legi librojn

Mi pensas ke oni nun povas vidi kial oni asertas ke la virinoj legas pli, kaj kial mi malkonsentas. La informoj aludas al la legado de libroj, kaj specife de romanoj kaj noveloj, kvankam oni ne ĉiam tion diras eksplicite. Estas kvazaŭ tio estus memkomprenebla, aŭ ĝi estus supera formo de legado.

Tamen, se oni konsideras pli vastan koncepton pri tio, kion oni difinu legado, la konkludoj fariĝas multe pli nuancitaj.

Mi volas emfazi kaj ripeti ke la asertoj pri la malpli granda varieco de legaĵo de la virinoj ne volas prijuĝi la relativan kvaliton de la legado. Post la publikigo de la hispanlingva blogero mi ricevis komentojn, kvazaŭ temis pri masklisma artikolo. Ne, aŭ almenaŭ tion mi ne intencis: mi ne volas diri al la homoj kion ili legu, kaj ne juĝas la kialojn elekti unu klason da leginda materialo. Krome, mi mem ne legas multajn tekstojn en la ĝenroj kiujn mi priskribis kiel legitaj de maskloj, inter kiuj la plej oftan tipon, la sportan gazetaron.

Nur pri unu ĝenro mi devas montri mian puzlecon kaj fari ja personan prijuĝon, ĉar ĝi estas mia plej ofta tipo de legado: kial virinoj tiom malofte legas, nur pro plezuro, eseojn kaj nefikcion?


Bookmark and Share
Komentoj:
Mia amiko vi pasxas en dangxera tereno! :-)))
 

Laŭ kultur-historiistoj la romano estis grava faktoro en la emancipiĝo de virinoj ekde la 18a jarcento.

Bedaŭrinde la leg-nivelo de ambaŭ seksoj multe tro malaltas. Estas grava eraro supozi, ke post tuta vivo de leĝera legado, oni povos en sia maljunaĝo eklegi seriozan literaturon. Oni simple ne komprenos la enhavon kaj reiros al la televidilo.

Ken
 

Beĉjo: kial danĝera tereno? ĉu ĉar mi uzas nekutimajn vortformojn? :) (vi jam scias ke nur tio vekas verajn polemikojn en Esperantio)

Ken, mi konsentas. Tamen, probable ankaŭ ne estas bona ideo enkonduki seriozan literaturon en tro frua aĝo.
Mi havas du adoleskajn filojn, kaj ili sufiĉe multe legas, sed ĉefe leĝeran literaturon. Laŭ mi, tio bonas: ili mem trovos la momenton provi aliajn librojn.
(eble ili komencos per la libroj kiujn ili mem donacis al mi!)
 

Eble vi pravas. Se oni legas la seriozan literaturon en tro frua aĝo, oni devas relegi ĝin poste. Kiam mi unuafoje legis, aŭ eklegis, la romanon "Lolita", mi havis proksimume la aĝon de Lolita. Certe mi aprezis ĝin pli bone, relegante ĝin en la aĝo de Humbert Humbert!

Cetere, mi ĝenerale evitas modernajn romanojn. Plej ofte ili estas multe malpli bonaj, ol pretendas la recenzoj. Tamen, se romano estas ankoraŭ laŭdata 50 jarojn post la publikigo, ĝenerale ĝi vere estas bona kaj leginda. Mi eĉ ne havas tempon por legi ĉiujn bonajn librojn, do mi ne volas malŝpari tempon per malbonaj libroj. Tamen, mi faras escepton por romanoj en Esperanto ...
 

playboy certe havas malpli da vortojn :P
 

Nu, Tonjo, mi ne scias ĉu virinoj legus pli ol viroj (mi ne serĉadis pri la temo), sed almenaŭ mi konstatis ke verŝajne en la lingvista kampo ili estas en plimulto kompare al viroj. Ĉiukaze, en miaj kontaktoj kun lingvistoj evidentiĝas tio. Krom la plej fama, Tove Skutnabb-Kangas, mi korespondas kun pluraj lingvistinoj en diversaj landoj.

Unu el ili, el Peruo, vivanta en Novjorko, ĵus publikigis artikolon pri la minacata lingva diverseco:

Miryam Yataco:
"Mundo: La diversidad lingüística amenazada"


kaj kiel videblas el la menciita ligo al la retejo de la Agado por Lingvaj Rajtoj (ALR), ŝi pozitive rilatas al Esperanto, kion ŝi eĉ eklernas nuntempe.

Nu, oni povus starigi alian demandon:

"Ĉu virinoj pli facile ekinteresiĝas pri Esperanto ol viroj?"
 

Dankon pro via komento kaj la ligo proponita, Stefano. Mi nun enmetos komenton tie.

Kaj al via lasta demando mi devas respondi kun bedaŭro: "Ne en Hispanio!" ;-)
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.