12.5.09

 

Kvivit, kvivit

Eble vi jam legis en Libera Folio mian rakonton pri la eksperimento kiun mi lanĉis komence de la monato: kurso de Esperanto en Twitter. Mi ne rakontas multe pli, ĉar jam faris tion detale en tiu artikolo.

Nu, ni vidu kiel la afero progresos. Dume, la listo iom post iom kreskas. Jam sekvas ĝin 30 homoj (“sekvi” estas la uzata termino por la aliĝo fare de homoj kiuj ricevas tiun adreson en sia retpaĝo, kaj do estas rememorigataj ĉiun tagon; kion ili faras poste estas pli malfacile konebla)

Unu el la lastaj venis pere de tre kurioza proceduro: Mi verkis pri Twitter en esperanta retgazeto → Gunnar informis pri ĝi en sia blogo en la sveda → Iu ligis al lia informo en alia samlingva retejo → Iu alia ligis al tiu informo en Twitter memAlia respondas al li → Tiu ĉi aliĝas al la kurso (en la hispana!) Kurioza vojo, kiu bone montras kial oni povas malmulte antaŭvidi kiel progresos aferoj en la reto.

Nu, mi de temp’ al tempo informos kiel evoluas la afero. Se vi havas dubojn aŭ sugestojn, sendu mesaĝon al mi... al http://twitter.com/tonyodb kompreneble.


Bookmark and Share
Komentoj:
Ho! Ege bona ideo! Esperanto kaptu okazojn, kiajn donas novaj teĥnologioj.

Kaj, fakte, laboro por tradukado tiajn paĝojn (ekz. facebook.com, nireblog.com) estas ia faciligo (ofte nur interesaĵo) por esperantistoj, kiu donas neniajn novajn esperantistojn...
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.