19.5.09

 

Wolfram Alpha ne eltenas la provon de Esperanto

Oni nun diskonigis la lanĉon de Wolfram|Alfa, nova retejo, mikso de serĉilo kaj enciklopedio, kiun la komunikiloj taksis kiel seriozan minacon de Guglo. Fakte, ĝi donas bonajn respondojn se oni demandas pri nombroj aŭ teĥnologiaĵoj, sed estas tute perdida en pli ĝeneralaj aspektoj de kulturo, speciale kiam temas pri aferoj ekster la anglosaksa kulturo.

Unua provo: kion ili scias pri Esperanto? Malmulton kaj eraran!

Mi ankaŭ demandis pri la hispania milito, aŭ pri la ĵus forpasinta urugvaja poeto Mario Benedetti (unu lian poemon vi nun povas legi en traduko de Manolo Pancorbo), kaj Wolfram eĉ ne scias pri kiu ni demandas.

Mi memoras ke similajn provojn mi faris pri Knol, kiun oni ankaŭ antaŭanoncis kiel anstataŭanton de Vikipedio, kaj la rezulto estis same mizera.

Knol tute fiaskis kaj probable malaperos baldaŭ. Pri Wolfram mi permesas al mi doni konsilon: aŭ ili baldaŭ rimarkas ke ekzistas mondo ekster la anglalingva mondo, aŭ ilia estonto estas same antaŭanoncebla.


Bookmark and Share
Komentoj:
Amuze. :-)
 

Pri via takso de "danĝero por Guglo", mi neniam nenie aŭdis/legis. Mi fakte legis tutan malan pritakston, ke oni ne komparu Wolfram al Guglo ĉar temas pri tute malsimilcelaj serĉiloj.

Pri la multlingveco, nu, la aŭtoroj klare atentigis ke provizore la serĉilo komprenas nur la anglan.
 

Manuel, simple kliku la ligilon en "serioza minaco"; ĝi eĉ nomas ĝin "ebla murdanto". Serĉu en la reto "Wolfram Alpha" (ekzemple en Google News), kaj vi trovos ke la plimulto de komunikiloj fakte rilatigas ĝin al Guglo, kaj konsideras ĝin minaco por la serĉilo. Jes, la lanĉantoj parolas pri tute malsama koncepto, sed la komparo estas nerezistebla.
 

Ne fidu la ĵurnalistaĉojn!

Mi havis la bonŝancon esti unue informita per faka kaj serioza medio kia Microsiervos".

Do, mi insistas ke ne eblas komparo; kvankam wolfram nutriĝas de enciklopedieca statistika informo, ĝia celo estas la prikalkulado kun tiaj datumoj.

Guglo nur kalkulas sian (fi)faman "paĝe-rank" ;-)
 

Karaj, pri aferoj de la TTT (rilate publikon, merkaton, publico, uzantoj) mi rekomendas sekvi la skribaĵojn anglalingvajn de spertulo Garry McGovern [www.gerrymcgovern.com], al kiuj oni povas aboni senpage por ricevado retpoŝta. Pri "Wolfram Alpha" li komentis en unu el siaj lastaj bultenoj:
Is fear-mongering and fantasizing still effective?
 

Por iu anstataŭi Guglon, mi opinias ke tio bezonus almenaŭ unu aferon: integriĝo kun TTT-legiloj. Kaj Mozilo kaj Operao havas traktatojn kun Guglo: Guglo estas la ĉefa serĉilo kaj la TTT-legilaj firmaoj ricevas monon.
 

Pri la komento de Manolo kaj Luis Guillermo, mi klarigu ke la komparo de la nova retejo kun Guglo ne estis mia, sed de la amaskomunikiloj, kaj tion mi diris dekomence. Sed ŝajnas al mi ke ĉikaze la gazetaro ne tute kulpas: tiu rilato iel enestas en la asertoj de la lanĉintoj de la projekto, eĉ se ili ne volas tion malferme reliefigi. Ankaŭ la specialistoj ne povas neglekti ian komparon kun Guglo, kaj tio eĉ ne estas malbona: Guglo estas la referenco de la nuna reto, kaj do nova koncepto de serĉado aŭ konsulto nepre devas esti rilatigita al la nunaj serĉiloj, eĉ se la intenco estas alia.

Zooplah: ĉu vi certas pri via aserto? Mi nenie legis pri tio ke Guglo donas monon al la ttt-legiloj, kaj tio ŝajnas tre strange por mi. Eĉ pli: memoru ke Guglo lanĉis sian propran legilon, Chrome. Via aserto ne aspektas tre verŝajna.
 

Jen anglalingvaj ligiloj pri la traktato inter Mozilo kaj Guglo: http://www.google.com/search?q=mozilla+google+deal
 

Dankon, Zooplah, mi ne konis tiujn intertraktadojn. Cetere, kiel eblas aboni vian blogon? Mi ne trovis RSS-on aŭ similan
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.