15.9.09

 

Oni elpelis min el reta forumo

Mi suferis hodiaŭ iom ĝenan sperton: oni elpelis min el reta forumo. La ĝeno ne estas granda, kaj ĝi ne devenas el tio ke mi volus partopreni la tieajn diskutojn, sed min iom vundis la maniero kaj la metodo, kaj la neeblo adiaŭi la forumanojn.

Temas pri diskutforumo por sendependistoj el Hispanio, t.e. homoj el diversaj partoj de la hispania regno, kiuj volas apartiĝi disde ili. Ne nur partianoj de la sendependiĝo de Katalunio aŭ Eŭskio, sed ankaŭ el la Reĝlando de Leono, Kantabrio, Ekstremaduro, ktp (pri tio poste). Mi, kiel vi scias, mem ne estas sendependisto, sed antaŭ iom da tempo ili parolis pri la sennaciismo, mi eniris por fari malgrandan precizigon, kaj retiriĝis por ne plu ĝeni. Nun iu denove parolis pri la sama afero, kaj titolis la diskutfadenon kiel "Esperanto kontraŭ la diverseco". Alia partoprenanto, ŝajne mem esperantisto kaj sendependisto, menciis ke mi iam partoprenis kaj plendis ke mi forlasis la polemikon kaj ne volis diskuti kun ili. Do, mi denove eniris, atentigis ke mi diskutis ĉar tiu ne estis mia forumo, sed trankvile klarigis mian vidpunkton. Tio ŝajne estis tro por administranto, kiu simple elpelis min, ĉar mi ne kongruis kun la spirito de la forumo. Tio fakte estas vero, kaj mi ne plendas pri tio, sed ili tute ne avertis min antaŭe, kaj mi eĉ ne povas adiaŭi la diskutintojn. Fakte, mi vidas (la forumo estas malferme legebla) ke pluraj bedaŭris mian elpelon, kaj ke la diskuto tiel finiĝis.

Do, jen la fino de la sperto. Tiaj estas forumoj kaj tiaj estas kelkaj administrantoj.

La sperto tamen estis interesa pro aliaj kaŭzoj: kiel kurioza estas la mondo de la naciismo, kaj kiu estas la pensmaniero de naciistoj. Nu, tion mi jam konis, kaj ĝuste pri tiu afero temis la antaŭa blogero, sed nun la afero estis eĉ pli eksplicita, ĉar ĝi estas eĉ pli ekstrema. Tio estas, oni certe povas vidi logikon en la hispania aŭ la katalunia aŭ la eŭskia aŭ la eŭropa naciismoj, eĉ se mi emas al neniu. Sed defias ĉian logikon la sendependismo kantabria (ekzemple). Mi bedaŭras tion diri, ĉar la homoj ne estis malafablaj, kaj certe ili havas la plej bonan intencon, sed la koncepto havas nenian ajn bazon. Kaj ke ili sin konsideras progresemaj kaj maldekstremaj, eĉ malpli.

Por la nekonantoj de la situacio en Hispanio, mi klarigu ke temas pri lando sufiĉe diversa, kaj samtempe unuigita de antaŭ jam pluraj jarcentoj. Do, la tensio inter la fortoj centrigaj kaj disigaj estis konstanta dum la tuta historio. Inter 1940 kaj 1975 regis reĝimo ekstreme centrigista, kaj post la morto de la diktatoro la disigaj fortoj reakiris relative grandan potencon. Oni kreis do reĝimon kvazaŭ federalan, pri kies komplikeco mi jam blogis en aliaj momentoj. Ne nur la plej konataj teritorioj de Katalunio kaj Eŭskio (Vaskio) ĝuas aŭtonomecon, sed ekzistas entute 17 nacioj/regionoj kun diversa grado de aŭtonomeco. Kelkaj el ili baziĝas sur lingvaj, aliaj sur regionaj kaj aliaj sur historiaj kaŭzoj, kaj en plejmulto ekzistas partioj aŭ movadoj kun ia naciismemo. La divido ne estas tute stabila: kelkaj movadoj celas unuiĝon de iuj partoj (ekzemple la Eŭska Komunumo plus Navaro, aŭ la t.n. Katalunlandaro), kaj aliflanke eĉ en kelkaj partoj de tiuj teritorioj ekzistas siavice aliaj movadoj celantaj pluan disdividon (kiel Leono disde Kastilio). Krome, kiel konate, ekzistas movadoj favorantaj la sendependiĝon de Katalunio (en senco strikta aŭ ampleksa), de Vaskio kaj (malpli forte) de Galegio; ankaŭ iom fortis tiu de Kanarioj.

Kion mi trovis en tiu forumo estas la homoj kiuj defendas ne nur memregadon de la ceteraj regionoj/nacioj, sed eĉ sendependiĝon. Tiuj movadoj estas tute marĝenaj, sed klarigaj, ĉar kelkaj homoj dediĉas sufiĉe da energio al ili, kaj ilia pensmaniero estas ekvivalenta al aliaj ŝajne pli respektindaj, sed iel kiel karikaturo. Do, oni povas vidi tie defendon de la nacio kantabra, bazita jen sur la prahistorio, jen sur la ŝajna ekzisto de kantabra lingvo. Fakte, la kantabroj estis konkeritaj de la romianoj antaŭ du jarmiloj, kaj la kantabra lingvo estas parolmaniero de la kamparanoj de la valoj de tiu regiono, kiu ne pli diferencas disde la norma hispana ol tiu de la ekstremaduraj stepoj kaj multe malpli ol la venezuelaj urboj.

Mi povas aplombe kaj plenfide meti tiun ekzemplon ĉar mia jam fama vilaĝeto troviĝas en prahistoria Kantabrio (en la suda parto de la apuda mapo), dum estas iomaj duboj ĉu en la mezepoko ĝi apartenis al la reĝlandoj de Leono aŭ de Kastilio, kaj do mi bone konas ĉiujn tri naciojn. Tamen, la administranto de la forumo kondamnis min kiel iu "kiu sin dediĉas al la eksplicita kaj rea neado de nacioj kiaj Leono aŭ Kantabrio en ties plena ekzisto". Nu, mi koncedu ke tio estas vero, kaj do mi plene meritis la elpelon.


Bookmark and Share
Komentoj:
Saluton, Tonyo. Mi legis tion, kion vi komentas pri via forpelo en la forumo pri sendependigo. Mi jhus iris al tiu forumo por legi la komentojn, kaj mi restis hontita pro via forpelo, post vidi tiu mem unu fojon plu la gheneralan nescion ekzistanta pri Esperanto.
Mi devas diri, ke mi estas kataluno, kaj ke lauh mi Katalunio estas nacio: se mi loghus en Arenys de Munt mi estus vochdoninta favore al sendependigo de Katalunio. Sed mi neniam estus forpelinta neniun el neniu loko por opinii malsame. Lauh mi, tio, kion faris la administranto de tiu forumo estas io hontinda, char vi ne nur ne faris alian aferon ol opinii malsame kaj alportante valorajn informojn pri la temo, sed vi ne atakis nek insultis neniun, kaj estis tutmomente edukata kaj respektema kun ili; kaj krome vi estis altirita en la forumon pro la temo de Esperanto: ili ne lasis sin esprimi auh ech sin defendi unu esperantiston en temo kie oni atakas nian lingvon.

Liberesprimo estas io, kio devus esti sanktega en nia socio kaj por chiuj, sed bedauhrinde multaj homoj fekas (kun pardono) sur ghi, kaj en interreto tio okazas tro ofte.
Tiuj, kiuj forpelis al vi, certe defendos en alia okazo kaj loko liberesprimo por ili kaj siaj ideoj, forgesante poste la kohero.

Pro aferoj kiel tiu, kaj pro aliaj, kiel kelkaj aferoj kiu vi diras en tiu forumo, mi jam de kelka tempo havas fortegan internan batalon pri la temo de la naciismo: mi ofte demandas al mi mem chu havas ian sencon esti naciisto kaj pri la ekzisto mem de la nacioj. Mi esperas iam trovi respondon pri tio ene de la esperantismo, char mi iamaniere preferus ne esti naciisto (tro da problemoj), char mi suspektas, ke estas io nekorekta.
 

Dankon pro la komento, anonimulo :)
Mi bone akceptas ke homoj deziras diskuti ene de la rondo, ĉar mi imagas ke ili povus ricevi vizitojn de troloj. Sed estas kurioze legi la kialojn laste donitajn de la administranto post la plendoj de aliaj: li ne povis eĉ imagi ke iu pensas ke la nacioj ne ekzistas. Tio por li kvazaŭ estus provoko, ĉar en lia kapo la nacioj estas io memevidenta. Jam simple pro tio ili bezonus de temp' al tempo aerumi sian forumon.
 

[url=http://platicooking.info/chatterton+microwavable+cookware.html]microwavable cookware[/url] I like this forum :)
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.