24.11.09

 

La origino de la specioj

Hodiaŭ estas la 150-a datreveno de la publikigo de la unua eldono de "La origino de la specioj". Kaj mi pensas ke la plej bona maniero tion celebri estas, kompreneble, legante ĝian tradukon al Esperanto!

Fakte mi ĵus ricevis la menditan libron, kaj nur nun komencis tiun legadon. Sed mi jam konis la version en la reto, kiun mi nur legis parte, ĉar plu ankoraŭ preferas la paperajn librojn pri tio. Do, kvankam la takso estas ankoraŭ provizora, mi kuraĝas rekomendi ĝian legadon. La ĉefa argumento estas ke la libron mi estis jam leginta en la hispana, antaŭ kelkaj jaroj, kaj mi devas diri ke ĝi estas impresiga. Malgraŭ la pasiĝintaj jaroj, ĝi plu montras la forton kiu tiom renversigis en sia tempo la tradicion de miljaroj. Ĝi estas solide konstruita, kaj transparentiĝas la forto de la argumentado, kaj la firmeco de la ideoj, eĉ se ni nun scias ke granda parto el la detaloj ne estas tute ĝustaj. Krome, ĝi tre bone legeblas, eĉ por homoj sen antaŭaj profundaj sciencaj konoj. La libro estas klasikaĵo en la plej bona senco de la vorto: tiu verko kiun la tempo ne damaĝis. Ke ĝi aperis nun en Esperanto estas ege laŭdinda entrepreno.

Krome, mi ĵus finis la legadon de la alia fama verko de Darvino, "La vojaĝo de la Beagle", alia elstara rakonto, eĉ pli rekomendinda por tiuj ne tre emaj al sciencaj aferoj. Ĝi entenas diversajn ĝenrojn: natursciencon, geografion, antropologion, eĉ aventuron. Logike, ĝi estas ido de sia tempo, kaj kelkaj asertoj kaj pravigoj de la koloniismo iom grincigas la dentojn, sed ĝenerale ĝi plu estas leginda kaj instrua.

Kiel dirite, mi rekomendas ke vi aĉetu la libron. Se vi deziras pli detalan recenzon, mi ankoraŭ ne povas verki ĝin, kaj nur povas ligi al tiu de Gudskov, kies kriterion mi ĝenerale fidas. Se juĝi laŭ la ĉefpaĝo, eĉ la aspekto de la bildo en la realo estas multe pli bela ol tio kion la reproduktado en la reto montras.

POSTNOTO: Okaze de la celebrado de la "Tago de la Libro en Esperanto", kiun ni en Madrido organizis ĉi-jare la 12-an de decembro en la sidejo de Hispana Esperanto-Federacio, mi mem prezentis kelkajn novajn librojn por la tie muntita Libroservo, inter alie tiun ĉi. Manolo kaj Andy registris parton de la tuta evento, kaj jen mia paroladeto:


Bookmark and Share
Komentoj:
Mi komencis legi, sed la stilo estas vere peza kaj plumba, kun multaj referencoj al antaŭa esploroj, kies detalojn la aŭtoroj antaŭsupozas konataj de la leganto :~/
 

Ho, mi ne eltiris la saman impreson. Kiam mi legis ĝin en la hispana mi trovis ĝin sufiĉe malpeza. Mi devas pli daŭre legi la esperantan version por vidi ĉu mi trovas la saman problemon ol vi: Ĝis nun ne estis tiel.
 

Eble mi komencos ĝin legi, sed mi ne certas ĉu la ŝarĝon eltiros.

P.S. Dankon. por via enskribo en mia ...
 

Jes, la stilo ŝajnas almenaŭ komence peza, pri tio plendis ankaŭ la tradukinto. Tamen indas legi, ĉar la enhavo estas riĉa kaj mirinde aktuala. Eĉ kvankam multaj detaloj poste estis konstatitaj eraraj. Krom la enhavo, al nuntempa homo estas ege interesa la ebleco rigardi al la mondo de sciencistoj antaŭ 150 jaroj. Mi rekomendas.
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.