14.12.09

 

Guglo jam celebras la Zamenhof-tagon en Azio

Mi iom bedaŭris ke morgaŭ la 15-an mi ne povus celebri la datrevenon de Zamenhof, kaj partopreni, kiel tradicie en la Tago de la Blogo en Esperanto, kiam Guglo (Google) informis min ke jam estas la tago de Esperanto!. Ĉar finfine ni estas universalista movado, ĉu ne?, kaj por ni ne gravas kiam komenciĝas la tago. Kaj en tiu preciza momento jam estas la 15-a en pluraj landoj de Azio.

Mi tion scias danke al Guglo, kiu akceptis la sugeston kiun kelkaj el ni faris, ke li dediĉu unu el tiuj simboloj per kiu ili omaĝas diversajn datrevenojn (doodles). Nu, en la apudaj bildoj oni povas vidi la ĉefpaĝon de Guglo nun en Japanio kaj Ĉinio, kaj mi esperas ke iom post iom al la ceteraj landoj.

Ankaŭ mi faris malgrandan omaĝon ĵus publikigitan: mallongan biografion en la hispana pri la unuaj tempoj de Zamenhof. Ĝin ne vidos tiom da personoj kiom la logoojn de Guglo, sed ĉifoje ne ekzistos ĵaluzo.


Bookmark and Share
Komentoj:
Grava datreveno en nia Esperantujo. En nia pola radio oni eĉ menciis pri kreinto de Esperanto kaj lian lingvon, tio estis nur historia kroniko. Sed mi ekĝojis de la fakto, ke mia filo sciigis, ke " google" ankaŭ memoras pri datreveno. /mia filo doktoriĝas pri fiziko/ amike
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.