10.1.10

 

Oni serĉas profesiajn eldonistojn

La gazetara atento al la 150-a datreveno de Zamenhof en Hispanio, pri kiu mi parolis en la antaŭa blogero, alportis surprizon: novaĵon pri la unua profesia traduko de esperanta beletra verko en la hispanan. Kaj mi diras ke temas pri surprizo, ĉar la organizita tuthispania movado havis neniun influon en tio, malgraŭ niaj klopodoj (la grandaj ĵurnaloj, televidoj kaj radioj je ŝtata nivelo atentis la datrevenon malpli ol mi esperis, krom en la radia programo kiun mi partoprenis, kaj nur la kataluniaj amikoj havis rimarkinde pli da sukceso).

Sed pluraj ĵurnaloj enhavis intervjuon al Javier Guerrero, de kiu mi ĝis tiam nur konis lian blogon, al kiu ŝuldiĝas la dulingva publikigo de "La liberiĝo de la juĝisto" de Ferenc Szilágyi en eldonejo Alpha Decay.

Kiam mi legis antaŭ kelkaj semajnoj la "koncizan" (700-paĝan) enciklopedion pri la originala literaturo en Esperanto, kiu havas interalie informojn pri la tradukoj el Esperanto en aliajn lingvojn, min frapis la konstato ke unu el la lingvoj al kiu oni malpli tradukis esperantajn verkojn estas ĝuste la hispana (kaj ceteraj hispaniaj lingvoj). Listiĝas pluraj tradukoj ekz. al la portugala aŭ la itala, kaj eĉ multaj al la litova aŭ la vjetnama, sed malmultege al la hispana, krom priesperantaj verkoj. Apenaŭ Sekelj, kiun mi dubas ĉu konsideri beletro, kaj kiu cetere mem verkis en la hispana (kaj eĉ se nur anekdote mi ne forgesu la version de la ŝercoj de Beaucaire en la vaska). Rimarkinde ke hispanianoj (ĉefe Miguel Gutiérrez Adúriz) kontribuis al tiu mirinda kolekto "La lingua fantastica", traduko en la italan de esperantaj verkoj pri sciencfikcio, sed ne ekzistas io simila en la hispana.

Aperigo de dulingvaj verkoj, aŭ sole de tradukoj, estus miaopinie bonega maniero normaligi nian literaturon, kaj farus pli por la publika bildo de Esperanto (kaj per publika mi ne aludas la ĵurnalon Público, kiu en stulta lastatempa artikolo facile nomis nian lingvon afero de "lunatikoj") ol multaj teoriaj argumentadoj.

Mi jam iam rakontis ke antaŭ iom da tempo mi serĉis eblecojn publikigi la libron "Maskerado" de Tivadar Soros en la hispana, sed ĝis nun fiaskis. Dum lastaj tempoj iom simile okazis, parte al mi, sed ĉefe al la meritplena Pedro Sanz, rilate al hispanlingva versio de la libro "Laboristaj kronikoj", kiun finfine devis publikigi SATeH. Tiu estis la malplej malbona el la solvoj, sed ankoraŭ ne kontentiga, ĉar mi plu pensas ke ni, la esperantistaj movadoj, ne devas entrepreni tiun laboron per niaj propraj rimedoj. Eldoni nuntempe estas tre facile, kaj eĉ malmultekoste, sed vendi estas alia afero. Tion ni devus lasi al profesiuloj.

Problemo tamen estas kiel konvinki tiujn profesiajn eldonejojn kaj distribuejojn. Necesus do la kunlaboro de homoj plej proksimaj al la eldonista profesia mondo, kio mi mem ne estas. Kaj en tiu senco la iniciato de Javier estas des pli aplaŭdinda. Sed kiel tion daŭrigi? Atendas nun en la vico "La Zamenhof-strato", kies hispana traduko, laŭ mia scio, jam estas tre antaŭenigita, sed por kiu mankas eldonanto.

Sed pure literaturaj verkoj estus eĉ pli interesaj, kaj por tio ni devas cerbumi pri pli celtrafaj metodoj konvinki merkatulojn. Ĉu ideoj?


Bookmark and Share
Komentoj:
Ekzistas libroj pri la temo, kiel oni persvadu eldonejon akcepti novan libron. Iuj diras, ke plej bone ne estas turni sin al eldonejo kun teksto jam preta, sed prefere kun projektpropono, en kiu oni resumas la verkon kaj donas kelkajn eltiraĵojn. Sendi la tutan tekston sen resumo certe estus freneze; neniu ĉe la eldonejo havus tempon por legi ĝin.
 

Proponindas verkoj kiuj povas eniri en la kadron de ekzistanta projekto, serio ks., laux siaj gxenro, stilo, temo, amplekso aux aliaj ecoj.
Sxajne tia estis la kazo ankaux por cxi tiu novelo.
amike
István Ertl
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.