17.2.10
En la papera mondo (2)
La dua surpapera kontribuo kiun mi ĵus ricevis estas la noveldonita libro "Historio de Esperanto en la Kataluna Landaro", kiun ĵus publikigis Kataluna Esperanto-Federacio. Temas pri tre kompleta kolekto de artikoloj, de pluraj aŭtoroj, kiu kovras la historion de tiu movado en la jaroj ĝis la enlanda milito en Hispanio, tio estas, ĝis ĉ. 1940. En ĝi troviĝas tekstoj ĝeneralaj, kaj ankaŭ esploroj pri lokaj movadoj, kaj traktado de kelkaj individuaj aktivuloj. Pluraj el ili jam aperis antaŭe en aliaj lokoj, precipe revuoj, dum aliaj estas originalaj. Ĉiuj tekstoj aperas dulingve, katalune kaj esperante.
Mia kontribuo al tiu ĉi volumo estas duobla. Aperas en la libro represo de la artikolo kiun mi prezentis kun Ulrich Lins en la kongreso pri la enhispania milito, pri la rolo de Esperanto dum ĝi, kaj kiun oni povas trovi diversloke en la reto, kun nur malgrandaj modifoj por eviti duobligojn. La dua artikolo estas nova, kaj pritraktas la laboristan esperantistan movadon en Valencio en la tridekaj jaroj. En tiu epoko grupo de aktivuloj sub la gvido de Luis Hernández Lahuerta sukcesis krei interesan movadon, kun pintoj kiel la organizado de kongreso de SAT en 1934, aŭ la publikigado de la revuo "Popola Fronto" dum la milito.
La libron mi ankoraŭ nun legas, kaj do mi ne povas fari finan juĝon. Krome, ĝi ne estus tute objektiva. Mi tamen ja povas ĝin rekomendi. La temo ja meritas pritrakton, pro la graveco de la movado en Katalunio kaj Valencio (ĝi estis malpli en Balearoj kaj en Rusiljono, sed ja interesa).
Tion mi jam komentis kiam mi recenzis la verkon de Antonio Marco Botella pri la sama temo, sed mi devas klarigi ke ambaŭ verkoj apenaŭ havas ion komunan. La verko de Marco volas esti pli sistemeca, kovras pli da tempo, malpli da spaco (nur la striktasencan Katalunion), fokusiĝas en agadoj kaj kongresoj kaj evitas konfliktojn. Tiun ĉi novan redaktis aro, kaj do estas pli varia, kio krome igas ĝin pli facile legebla. Ĝi estas rimarkinde pli profesieca kaj analiza, kaj ne preterlasas la diskutojn interne de tiu kompleksa movado. Eĉ pli, iuj kontribuantoj, inter kiuj la redaktoroj, klare prenas partion por la parto de la movado el kiu ili sin sentas heredantoj, kaj tiun klarecon mi ja konsideras pozitiva, ĉar ĝi ne maskas la alfrontiĝojn (tiun pluralecon pri kiu mi tiel ofte insistas, kaj kiun ekzemple ŝajnas ne agnoski Eŭropa Esperanto-Unio, kun siaj strangaj lastatempaj publikaj deklaroj)
La libron povas legi kun ŝato neesperantistoj, kaj tio estas kroma avantaĝo. Kiel mi jam esprimis antaŭ kvar jaroj, la bibliografio pri la historio de Esperanto estas rimarkinde pli ampleksa kaj bonkvalita en la kataluna lingvo, kompare kun la hispana, kaj de tiam la diferencoj eĉ pli kreskis. Tion ni ŝuldas al la peno de KEA kaj la kataluniaj movadanoj, tre serioze fokusitaj en alekstera informado.
Mi revas ke ni iam sukcesos fari ion similan en la hispana.