25.2.10

 

Politikista (mal)lingvemo

Pro unu el tiuj kuriozaj koincidoj, antaŭ kelkaj tagoj mi interŝanĝis blogajn ligojn kun Dirk Bindmann. Ni ambaŭ profitis frazon kiun la alia skribis en komuna retlisto, por paroli pri aferoj iom malsamaj al la unua intenco. En mia kazo, mi utiligis en mia hispanlingva sekcio la informon kiun li sendis pri germania politikisto. Ĉar temas pri amuza kaj samtempe instrua anekdoto, mi ĉibloge kopias lian informon:

En la germana provinco Baden-Virtembergo antaŭ kelkaj jaroj iu freneza ĉefministro klarigis: "La angla fariĝos la labora lingvo. La germana restos la lingvo de familio kaj libertempo." Sed neniu prenas lin serioze, ĉar li mem ne kapablas laŭtlegi anglan tekston. Kiel ĉefministro li malsukcesis. Tial oni forpelis lin al Bruselo. Antaŭ kelkaj tagoj Guenther Oettinger fariĝis nova EU-komisaro pri energio. Filmetoj pri lia angla parolarto nun furoras en Youtube. Tiu freŝbakita EU-komisaro ne devus ĉiutage ridindigi sin mem, se li simple uzus la germanan kiel laboran lingvon.

Se vi ne legas la videon ĉar vi aliras tiun tekston per nerekta metodo, klaku tie ĉi: la komenca parto, en la germana, temas pri liaj unuaj deklaroj, la cetero estas pli facile komprenebla se oni legas la subtekstojn, ekzemple tie ĉi.

Tiun anekdoton mi profitis por iom pritrakti la situacion en Hispanio kun rilato al la lingvokonoj de la ĉilandaj politikistoj. Temas pri foje iom akra debato, ĉar estas tre konate ke la hispania ĉefministro ne konas la anglan, nek ŝajne iun ajn alian lingvon. Svarmas en la reto videoj filmitaj en kunvenoj, kie li aperas silenta, aŭ en embarasaj situacioj, aŭ parolante hispane kie kelkaj konsideras pli oportuna alian lingvon. Simile okazas ĉe la ĉefo de la opozicio, kiu ne parolas eĉ la galegan, lingvon de sia naskregiono.

Fakte, mi ja konsideras tion riproĉinda. Temas pri la kutima memkontento tipa de la hispaniaj ŝtatestroj dum multaj jarcentoj, kaj de multaj kastililingvaj civitanoj, kiuj konsideras sian lingvon tiom grava ke ne meritas penon lerni alian. Same kiel ĉe anglalingvanoj, kun la diferenco ke la gravecon de la hispana mi taksas grandparte miraĝo.

Pri kio mi ne konsentas estas, evidente, ke multaj riproĉas nur la nekonon de la angla, sed ne de aliaj lingvoj, dum por mi ne estus tiel grave se ili havus almenaŭ iujn konoj de ekz. la portugala, lingvo de la plej proksimaj najbaroj. Ke kelkaj insistas pri la angla estas pli simptomo de akceptado de la dominado de la imperio, kiel ĉe Oettinger, ol de vera plurlingvemo. Ne hazarde oni ofte elektas politikistojn por regi landon, parte pro ilia kono de la angla (Karzai estas certe la plej bona ekzemplo)

Mi devas klarigi ke ne ĉiuj hispaniaj politikistoj estas same mallertaj kaj malemaj. La antaŭa socialista ĉefministro bone parolis la francan, la antaŭaj kataluniaj prezidantoj estis plurlingvemaj, aliaj politikistoj okupas postenojn en internaciaj organizaĵoj, ktp.

Plej kurioza estas la kazo de la antaŭa konservativa ĉefministro, kiu apenaŭ parolis la anglan kiam li deĵoris. Tamen, li ĝin lernis poste, interalie ĉar li orientis sian postpostenan karieron en anglalingvaj medioj. Li krome ne hezitas uzi aliajn lingvojn eĉ se li ilin ne konas, kaj en la reto estas tre komentataj liaj paroladoj en la angla, la germana, la italala kataluna. Homoj kutime mokas tiujn klopodojn, kiujn mi, kiu tre abomenas preskaŭ ĉion ĉe li, tamen konsideras tre meritaj. Pli ridinda estas alia fama video, en kiu post interparolo kun Bush, li prezentis la rezultojn al la gazetaro, parolante en la hispana... kun teksasa akcento!

Eble nenio pli rekte montras trajton de la lingva submetado: la danĝero ne nepre kuŝas en la parolado de la lingvo de la mastro, sed en la alpropigo de ties lingvaĵo fare de la vasalo.


Bookmark and Share
Komentoj:
Vere, multaj homoj fieras pri ligvokonado, kiun ili efektive ne havas. La prezidentino de Cxilio, M. Bachellet cxiam diris ke scipovas la portugalan. En 2008 venis al Brazilo kaj estis omagxita de Senato. Dum la paroladoj, sxi devis uzi auxdilojn por la tradukado kaj, kiam sxi intencis saluti, sxi ne sukcesis diri ecx unu perfektan frazon en nia lingvo.
 

Via bonefarita blogero trafas. Aliflanke ni honeste demandu nin (supozante, ke la fina celo de ĉio tia estas substreki Esperanton kiel seriozan alternativon), ĉu ne eblus simile ridindigi tiujn ne malmultajn E-istojn, kiuj krie defendas la ideon de Esperanto, sed kapablas nek paroli ĝin en komprenebla maniero, nek skribi ĝin gramatike.
 

Ken: via komento ja trafas, kaj tial ankaŭ mi konsideras malpropagando la ekziston de tiuj "amikoj de Esperanto" kiuj neniel parolas la lingvon. Tamen, la kazo de Oettinger aspektas eĉ pli ridinda: li parolis tiel en germania institucio, aŭ poste en eŭropa, kie li tute rajtus paroli la germanan. Min ne ĝenas ke li ne sukcesas bone paroli la anglan, ĉar ankaŭ ni ĉiuj baraktas tiurilate, sed la flankajn cirkonstancojn.
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.