12.4.10

 

Renkonto kun surprizo

Jam antaŭ tri jaroj mi rakontis tie ĉi pri la Iberia Junulara Renkontiĝo. Dume, la tradicio firmiĝis, kaj ĝi jam seninterrompe okazas en diversaj lokoj de la Iberia Duoninsulo. Dum pasinta semajnfino ĝi disvolviĝis en Almagro, historia urbeto, tre bela, en la koro de la regiono de La Manĉo (la tero de Donkiĥoto).

Malgraŭ tio ke ĝi koincidis kun mia naskiĝtago, kaj ke la distanco ne estis tiel malgranda kiel mi supozis, mi povis partopreni la sabatan programon, kaj gvidis du programerojn. Matene ni organizis publikan prezentadon de du libroj pri historio, pri kiuj mi jam parolis antaŭe en tiu ĉi blogo: tiu pri Esperanto en Katalunio, kiun prezentis Farri, kaj tiu pri laborista movado en Hispanio, kiun priskribis Pedro Sanz. Vespere, mi organizis version esperantan de la fama konkurso "Ĉu vi volas esti milionulo?". Kompreneble, pro nia malriĉeco, ni devis tion ŝanĝi al milonulo, kaj do homoj nur povis gajni milonojn da eŭroj. Sed ŝajnas al mi ke ĉeestantoj tamen ĝuis la ludon.

Fakte, la plej rimarkinda trajto de la renkontiĝo estas la tre bona etoso. Sed estas pli bone ke vi mem tion taksu, spektante la videon kiun la regiona televido registris kaj elsendis en sia novaĵbulteno (se vi havas problemon pri la spektado, klaku en tiu ĉi ligo al la televidstacio mem)



Se vi alvenis ĝis la fino, vi do komprenos kial mi menciis mian naskiĝtagon. Temis pri ege kortuŝa surprizo, kun (tion oni ne povas klare vidi en la video) eĉ esperanta flago en la surfaco! Refoje dankon, karaj!


Bookmark and Share
Komentoj:
Gratulon pro la naskiĝofesto! Longan vivon!
 

Dankon, kara. Eĉ se atingante iujn aĝojn, oni ne scias ĉu gratuli aŭ bedaŭri ;-)
 

Mi malfrue gratulas vin pro via naskiĝdatreveno.
 

Estis bonega konkurso. Mi multe ridegis per la telefonado de Pedro al vi xD.

Gretulojn pri la organizo (kaj pro via Naskigxtago)
 

Publicar un comentario / Mi tre dankas viajn komentojn
<< Reiri en la blogejon.