21.11.05
Blogi esperante
Jam antaŭ du jaroj, mi atentigis pri la tiam naskiĝanta mondo de la retlibroj (blogoj) en Esperanto. De tiam la kresko estas okulfrapa, kvankam mi atentigas ankaŭ pri tio ke la duono de la tiam menciitaj ne plu aperas aŭ aktualiĝas, kaj ke do la fenomeno riskas esti iom efemera.
Nun la nombro de blogoj estas sufiĉe granda por ke mi komentu ilin unuope. En la hispanlingva parto de tiu ĉi paĝaro mi komentas kelkajn kiuj povas esti interesaj por tiulingvaj homoj.
Por esperantistoj tamen, eble sufiĉas ke mi faru liston, prenitan de diversaj fontoj. Ne ĉiuj estas same interesaj, sed ĉiuj meritas ligon, eĉ se nur por akiri poentojn en la serĉiloj, kio, kiel mi tion vidis en mia propra retpaĝaro, estas ja superba maniero altiri la atenton de la retemuloj.
Jen do la listo; se vi konas aliajn, ne hezitu atentigi min pri tio, ĉu retletere, ĉu en la fako pri komentaroj.
Post du pliaj jaroj, pli.

- Ĵurnalo de adoleskanta esperantisto
- Alkemiisto
- Senfina povreco, senfina riĉeco
- Blogfotaro d'Ataly
- Mia haveno en Esperantio
- Beĉjo
- Bendis
- isto
- Bitakoro
- Oldulo
- BlogoKa
- Bezonata
- Bunta Vanessa
- Cezarpoezio -en Esperanto kaj en aliaj lingvoj
- Ĉilia Aero
- Blogo de David Dougherty
- Blogo de Dekerido
- Du nudaj amikinoj
- Esperanto en kaj ekster Bruselo
- Ekumena Esperanto
- Ekzercado de Esperanto kaj Japana
- Ni ĉiuj
- E-planedo
- Eriketo
- Esperanto-Rondo de Ŝinĵuku
- La Esperanto-Mondo
- OnkloMA
- Bradipo rigardas Esperantujon
- Itala maldekstro
- EsperantoLernu
- Esperantolando
- Blogo de Hamzeh
- Kartoj (Birdino el Bruselo)
- Amo ĉiam (festo 2005)
- Mi ne naĝas, damne!
- Flankeniru
- Blogaro en Ĝangalo
- Blogaĵoj de Abreu
- Blogaĵoj de Agenita
- Blogaĵoj de Bent_Danio
- Blogaĵoj de Blogano
- Blogaĵoj de Flavio
- Blogaĵoj de Fumanto
- Blogaĵoj de Kares-sama
- Blogaĵoj de Leonego
- Blogaĵoj de Marcos
- Blogaĵoj de Minosun
- Blogaĵoj de Morteza
- Blogaĵoj de Nachete
- Blogaĵoj de Neness
- Blogaĵoj de RetroJ
- Blogaĵoj de Skolto
- Blogaĵoj de Smusgore
- Blogaĵoj de Teosankaro
- Blogaĵoj de Barijo
- Pri Ĝejsano
- Taglibro de S-ino Setuko
- Homa ekvacio
- Homcerba Tempo
- Kia Heroo?
- Hundaĉo
- Dio preferas stekon
- Jamitch
- Pripensulo
- Jubilo
- Norvega Junularo Esperantista
- Kaj tiel plu
- Kanvaso
- Karamudini
- Kares-sama
- Kavaliro kaprica
- Kayamatetsu
- Kino.o
- Kvardek du
- La ruĝulo el Kanariaj Insuloj
- Blogo Librejo
- Mi, mia vivo...
- Taglibro de Dima Lovermann
- malFeNoMeNo
- Maliculo
- La sekreta mondo de Martin
- La Sekreta Vivo de Mateo
- Taglibro de Lou
- Mi iras limake
- Itala kaj Monda Politiko
- Monda Gazeto
- Por niaj samideanoj
- Movado Sen Nomo (ĝia forumo)
- Neperiodaĵo
- Bildoj de Nigramonto
- Nigrejo
- La Rondo
- Nousphere
- Novaĵoj el Esperantio
- Novajxoj el Rusio
- Pepe Cerezo
- Oblikvapunkto
- Sencelismo
- Ozias Alves Jr.
- Senvaloran min
- Pluvas Esperante hodiaŭ
- Ĵurnalo de pomulo
- Pri Ĝejsano
- Prosento
- Razeno
- Mi kaj mia Familio
- Taglibro aŭ ekzerca kajero de Esperanto
- La sekreta ĝardeno
- Sibazyun
- Taglibro de Nova Esperantisto
- Esperanto-Asocio de Skotlando
- Kulturo de Skotlando
- Luis Guillermo
- Skribitaj Pensoj
- Ĉi-tio estas tre kurioza!
- leresche-Esperanto
- Pacismo
- Notlibro de japano
- Utopio
- Yundanfenqin
- Szabadi
- David W. Bisset
- Mia penso. Teosankaro
- Radoj de pensoj pri trista biciklo
- Allan Fineberg
- Ververdo
- Viskio, ne akvo
- Pri Ĝejsano
- Vojaĝo en Esperanto-Lando
- Medicinaj aktualaĵxoj
- Ektor
- Webnote
- Agualva
- Andrea Montagner
- La taglibro de Argilo
- Birke kaj Bertilo
- Manlajo, pri Konfuceo
- Taninjo
- Budhanoj
- Jeremio Tomaso Isakso
- Komentoj pri vivo
- Jeremio Tomaso Isakso
- Retgazeto LA AMIKECO
- Sur la pinto de la lango
- Komunumo ĉe Livejournal.com
- Germana Esperanto-Junularo
- Ĵurnalo de Esperanto Tradukistoj
- Komunumo pri muziko
- Revuoj de Antono
- Armeltata
- Liva Ĵurnalo eĉ por la dekstremuloj
- ri-Marko-j
- Veraj sentoj en koro de Celumio
- Veraj sentoj en koro de Celumio
- ĈipUni en Esperanto
- Ĵurnalo de pasero
- Ingénue
- Esjmont
- Feliĉ en la mond'
- Stela, ne nur pri mi ...
- Glebo malica hatas vin!!
- Russtaglibro
- Ĝojo estas aĉa
- Sabatecaj Pensaĵoj
- Ĵurnalo de Hipacia Escher
- Skizofilio de Inkubisto
- Ica Grasso (Jegrasso)
- Esplorado de la vivĝojo
- Karulin' Verena
- Kirĉo
- Knabo el la ĉielo
- La vivo de Kunar
- Blogo de kvakulo
- Ĵurnalo de Jakobo
- Iom da io de iu pri ies ioj ie iam ial iel
- Vanessa laŭ la vivo
- La malhela flanko
- Nigra Okulo
- Blog' de mi
- Noktema
- Enskriboj de alienulo
- Luiz Portella
- Taglibro de Rakso
- Kvira nerda junulino
- Ĝardeno de la terdrako
- Mariza
- Zmila
- Taglibro de nenifaranto
- PastorAnt
- Peterburgo.info
- Senfinaj Vortoj
- Blogo de Ken Miner
- Akvosfero
- Grizula Blogo
Post du pliaj jaroj, pli.
10.11.05
Laikeco sen limoj
Laŭ la ĉiam senlacaj informoj de SAT-Amikaro, la sabaton 10an de decembro je la 15a horo, okazos en Parizo laika manifestacio por la defendo kaj disvastigo de la leĝo de la 9a de decembro 1905, de apartigo de la Eklezio kaj de la Ŝtato, memorcele al ĝia 100jara datreveno. Laikaj aktivuloj el ĉiuj horizontoj strebas favori necesajn konverĝojn por defendi la laikecon de la publika lernejo, de la Ŝtato kaj de la institucioj kaj ĝin disvastigi. Tiun ĉi manifestacion subtenas 3000 laikaj eminentuloj, 48 asocioj defendantaj la laikecon – inter kiuj la citata SAT-Amikaro –, cento da respublikaj elektitoj kaj 70 internaciaj aktivuloj.
Kurioze, tiun kunvokon mi ricevis en hispanlingva forumo, en kiu oni sekvas de tre proksime la agadoj en Francio. En la manifesto sendita, aperas tre klare la apogo de SAT-Amikaro (Espéranto), tiele!
La intereso en Hispanio venas parte ĉar tute mala manifestacio estis kunvokita por venonta sabato en Madrido, apogata de la katolika eklezio, kontraŭ la tre timema reformo entreprenita de la hispana registaro. La laikecaj ĉitieaj fortoj vidas kun ioma envio la francan iniciaton, kiu pruvas la grandan civitanan organizadon de la laikecaj fortoj. La afero, malgraŭ la ekstera ŝajno, ne estas ke en Hispanio havas pli da influo la eklezio, ĉar fakte tiu ĉi estas unu el la plej senprestiĝataj institucioj en la lando, certe pro la povo kiun ĝi misuzis dum la pasinta diktaturo. Tamen, ĝi estas multe pli bone organizita kaj sukcesis reteni grandan potencon en la eduka sistemo, en kelkaj amaskomunikiloj kaj en diversaj politikaj partioj, ne nur la opozicia.
La laikaj fortoj ne kapablis ĝis nun atingi tiun gradon de organizado kaj iniciatemo, eĉ se la ĝenerala sento de la civitanaro estas favora al la apartigo de la religio kaj la ŝtato. Ja unu el la plej bonaj elmontroj de tiu sinteno estas la akceptado de la leĝo permesanta la samseksajn ekziĝojn, malgraŭ la forta kampanjo de la ĉefepiskopoj, unuafoje partoprenantaj en strataj manifestacioj.
Por iom kontraŭbatali tiun militemon de la katolikistoj, dum tiuj ĉi tagoj, komencis nova kampanjo de la laikistaj organizoj kontraŭ la instruo de la religio en la lernejoj. La kampanjo estas sekvo de la Laika Manifesto kiun subskribis dekoj da asocioj, inter kiuj SAT-en-Hispanio.
Fine, en kio rilatas al laikeco kaj esperanto, ni ne forgesu la ligon inter ambaŭ konceptojn kiujn jam en la unuaj jaroj de nia lingvo faris diversaj historiaj organizaĵoj. Kiel Henri Masson memorigis ĉijare en kongreso de la "Libera Penso", jam antaŭ 100 jaroj tiu organizaĵo aprobis rezolucion favoran al Esperanto. En Hispanio mem, ne estas strange ke la simbolo (mi ne hezitas diri "la martiron") de laikismo, Francisco Ferrer i Guardia, estis mem esperantisto.
La rilato ne restas nur pasinta. La sama asocio Libera Penso aprobis ĉijare du mociojn favorajn al Esperanto en du kongresoj (tutmonda en Parizo kaj nacia en Metz) de la Libera Penso. Vidu aliajn manifestojn de 2004, kaj 2005. Vidu ankaŭ la intervjuon en Esperanto inter la ĝenerala sekretario de la Libera Penso kaj la Plenum-direktoro de la Internacia Humanisma kaj Laika Unio (IHEU). Kaj fine, jen tekston de alia eŭropa movado "Eŭropo kaj Laikeco".
(Pri la manifestacio de la episkopoj, mi jam informos alitage; ke ili manifestaciu kontraŭ la maljustaĵoj en la mondo estos pli malfacile)

6.11.05
Por lerni Esperanton nun en Hispanio
Post iom da tempo kun malmultaj eblecoj lerni Esperanton ĉeeste, koincidas pluraj iniciatoj en diversaj hispanaj urboj. Kvar ekzemploj:
- En Madrido, en librejo Muga komencis kurso en oktobro. Tre probable disvolviĝos nova en januaro 2006. Kontakto: vidu HEF.
- En Ĥaeno (Jaén), en la t.n. Popola Universitato, organizita de la loka asocio, ne tre multnombra sed kun tre aktavaj kaj laboremaj samideanoj. De la 9a de novembro.
- En Malago (Málaga) ekzistas paro da kursoj, organizitaj de la nun reviviĝinta kaj tre agema Andaluza Esperanto-Asocio. Unu el ili, en la sidejo de sindikato CGT startos ĉi-marte.
- En Mataró ankaŭ estas loka sindikato CNT kiu organizas la kurson. Por tiu ĉi kaj aliaj kursoj en katalunaj urboj, rigardu la bonan informadon KEA.