25.9.06
Cent jaroj de la teleregilo
La agnosko estis tuja, kvankam la praktikaj sekvoj ne estis tiom grandaj en la unua momento, pro la kompatinda stato de la scienco kaj la industrio en la tiutempa Hispanio. Sed inter la omaĝoj ricevitaj, la ĵurnalo elstaras unu en kiu Esperanto ĉefrolas. Mi citas per la traduko de Eduardo:
La sukceson oni ne povis nei, kaj post kelkaj tagoj, ĉe la "Sociedad Bilbaina", grava loka Institucio, oni lin omaĝis, kun donaco de la insignoj de la Kruco de Karlo III. Kiel kurioza anekdoto, dum la bankedo oni parolis per nova lingvo kiu minacis revolucii la internaciajn komunikojn: Esperanto. Tio okazis ĉar Torres Quevedo estis fervora esperantisto. Pro tio ĉi tiu renkontiĝo ankaŭ estis kauzo por disvastigi tiun lingvon, konsideratan kiel utila kaj facila.Eduardo aldonas la informon ke dum tiu epoko estis membroj de tiu Societo kelkaj anoj de la Grupo Esperantista de Bilbao, kiu fondiĝis dum majo de la sama jaro, kaj inter ili Víctor Olegario de Allende, vicprezidanto de la Grupo, kaj ankau Inĝeniero de Vojoj kaj Ŝoseoj ĉe la Biskaja Deputitaro.
Pri Torres Quevedo, la plej grava hispana inventisto kaj inĝeniero, kaj lia rilato al Esperanto, mi jam informis en alia blogaĵo, en kiu mi referencis al longa artikolo trovebla tie ĉi en la hispana.
En ĝi mi pli reliefigis alian lian inventon, la unuan maŝinon kiu ludis ŝakon, kaj do, lian pioniran agadon ĉe la arta inteligento. Mi trovis ke dum tiu ĉi somero estis diversaj informoj en tre populara retpaĝo pri la historio de tiu sporto, Chesshistory.com, artikoloj numeroj 4470 (kaj poste en la sama paĝo la numero 4482), kaj 4495 (kaj du aliaj mencioj poste).
Vidu ankaŭ diversajn bildojn en jen, jen kaj jen. Diversa materialo troviĝas en la hispana: html-e, pdf-e kaj wiki-e.
Aldonas Eduardo: Kiel nova citaĵo pri esperanto, kiuj de tempo al tempo aperas kaj taŭgas por memorigi ke ni ankoraŭ vivas. Mi ne dubas pri tio, kara amiko.
22.9.06
George Soros, universalismo liberala
Pri George Soros, mi jam estis skribinta en tiu ĉi retejo, kiam ĝi ankoraŭ ne havis formon de blogo, okaze de la publikigo de la membiografio de lia paĉjo, esperante kaj traduke. Tio havas la sekvon ke la serĉoj en Guglo pri li, en la hispana lingvo, relative ofte kondukas al tiu ĉi retejo, kio almenaŭ servas por informi pri lia rilato al Esperanto. Eĉ pli, en tiu tempo mi faris kelkajn demarŝojn por klopodi pri la traduko hispanlingven, bedaŭrinde sensukcese ĝis nun. Mi ankoraŭ ne rezignas pri tiu projekto; mi scias ke la afero estas malfacila, unue pro la manko de kontaktoj de mialanda movado kun la eldona sektoro, kaj due pro la ne tre granda intereso en Hispanio pri la Holokaŭsto. Sed la eldonado de la taglibro de Petr Ginz en Hispanio donis al mi novajn esperojn, kaj eĉ permesis ke en mia kontakto kun la eldonisto mi informis lin pri la ekzisto kaj trajtoj de la libro de Tivadar.
Aparte de tio, mi havis diversajn novaĵojn pri George dum la lastaj semajnoj (cetere, kiam li ne troviĝas en la novaĵaro?), kaj tio instigis min denove verki pri li tie ĉi. Unue, en la ĝenerala mondo li multe ĉefrolis, kaj plu ĉefrolas, en la usona movado kontraŭ la ekstera politiko de Bush, kaj specife vekis ioman polemikon lia artikolo pri Israelo, okaze de la ĵusa libana milito, en kiu li, judo mem, klare kritikis la politikon de la lastaj israelaj registaroj. En la hispanlingva gazetaro eblas trovi informojn pri lia intereso investi en Argentinio. Kaj en la esperanta mondo, ekestis ia polemiketo koncerne lin en la retejo de la membroj de UEA. Fine, tio koincidis kun mia legado de lia biografio, tiu neoficiala, sed fakte tre favora, verkita de Michael Kaufman.
En la biografio aperas relative ofte lia rilato al Esperanto. Pleje temas pri la aktivado de la patro, Tivadar Soros (aŭ Theodor Schwartz aŭ Teodoro Ŝvarc), kiu, kiel vi certe scias, estis tre agema en nia movado. En pluraj okazoj aperas mencioj al tiu menciata membiografio de Tivadar, "Maskerado ĉirkaŭ la morto", unuafoje publikigita en La Laguna en 1965, en kiu li rakontas pri ilia eskapo el la morto en la naziokupata Hungario. Tiuj eventoj certe profunde markis la karakteron de la filoj, kaj ne estas mirinde ke ili estas detale pritraktataj en la biografio de George, kaj tial logikas la aludo al Esperanto en tiu kunteksto. Tiu travivaĵo ne estas la nura en kiu ĉefrolas Tivadar, kies ekzemplan influon sur la filon la aŭtoro ofte reliefigas. Aparte, aperas disaj mencioj al Esperanto, rilate al George mem: ne nur lia fuĝo el Hungario danke al sia partopreno en esperantista kongreso (la unua UK postmilita), sed eĉ malpli konataj postaj aktivaĵoj, kiel lia partopreno en kongreso en Britio (pri tio vidu ankaŭ informon de István Ertl), lia mallonga gastado en hejmo de esperantisto, aŭ lia propagando de nia lingvo en la prelegangulo en Hyde Park.
Alia mencio al Esperanto en tiu biografio estas pli marĝena, sed laŭ mi pli profunda: la biografiinto rilatigas Esperanton kun la universalismo, kaj la intereso pri la tutmonda politiko, kiu kernas ĉe George Soros. Iamaniere, la intereso estas la sama kiun posedis la paĉjo, sed sen la fokusiĝo en la lingvon. Miaopinie la aŭtoro pravas, kaj tio ne estas bagatela konsekvenco de la influo de la patro sur la filon. Ke la universalismo de Soros estas tre malsimila al tiu, kiun mi defendas, ne igas min malagnoski tiun bazan fonon kiun ĉiuj esperantistoj iel kunhavas.
Mi devas konfesi tamen ke mi pli alte taksas la patron ol la filon, kaj tio ne ŝuldiĝas al esperanta ŝovinismo. Ankaŭ ne al ĉi ties famo pri spekulaciemo, ĉar mi konscias ke parto de tiu ĉi ŝuldiĝas al la neceso de la gazetaro rilatigi la eventojn al difinitaj homoj, kiuj povu personigi la novaĵojn por ilin fari pli altiraj. Simple, laŭ mi tre klaras ke ega parto de la famo de la filo ne estas merito lia, sed de lia mono. Mi legis unu lian libron kaj plurajn artikolojn, kaj ne konsideras ke liaj verkoj meritas la bruon kiun ili ĝenerale vekas. Komprenu min, mi ne diras ke ili estas bagatelaj aŭ senvaloraj: simple ke sub alia nomo, kiu ne elvokus la povon de la mono aŭ la forton de la filantropio, ili ne tiom vendiĝus nek kreus tioman polemikon. Por diri tion pli klare: pli meritas tradukon en la hispanan la libro de la patro ol tiuj de la filo.
Aliflanke, mi havas la teorion ke lia pli konata kontribuo al la filozofio aŭ al la historio de la ideoj estas simple traduka problemo. Nome, li estas agnoskata kiel unu el la plej gravaj disvastigantoj de la koncepto de malferma socio, kiun defendis kaj propagandadis la filozofo Karl Popper. Ĝi estas, iom resume, la organizado de la socia vivo en kiu la ŝtato permesas kaj favoras la liberecojn, ne multe intervenas en la vivon de la popolo, igas respekti la individuajn rajtojn, favoras la ekonomian aŭtonomion, respektas kaj respektigas la leĝojn, malferme interrilatas kun aliaj ŝtatoj. Sed fakte, laŭ mi, ĉio ĉi jam havas malnovan nomon: liberalismo.
La problemo kuŝas en tio ke la nomo liberalismo perdis sian originalan signifon, kaj malfacile tradukiĝas en la diversajn lingvojn. Mi konstatis, pro diversaj diskutoj en SAT-medioj, ke en iuj rondoj en Francio la vorto estas kvazaŭ sinonimo de ekstrema dekstro (aŭ almenaŭ de anglosakse orientita dekstro). Aliflanke, kiel konate, por grava sektoro en Usono ĝi estas preskaŭ insulto signifanta ion proksiman al ekstrema maldekstro (aŭ de francema maldekstro). En Anglujo, Germanio aŭ diversaj latinamerikaj landoj, se mi ne eraras, ĝi estas tro ligita al specifaj partioj. En Hispanio, en kies Kortesoj de 1812 naskiĝis la vorto liberala en sia politika senco (malavaraj aŭ liberecaj laŭ la origina signifo), ĝi estis dum multaj jardekoj la markilo de la plej avangardaj fortoj, tiuj oponantaj la forton de la Eklezio, ĝis tia grado ke oni ankoraŭ povas trovi en la reto la libron "La liberalismo estas peko", verkitan de hispana pastro. Gregorio Marañón diris ke oni devas esti liberala kiel oni estas pura. Liberalaj sin konsideris la politikistoj kaj intelektuloj de la Dua Respubliko, ĝis la grado ke tiu reĝimo, faligita de la militistaj fortoj, estis kvazaŭ la kvintesenco de la dudekjarcenta hispana liberalismo. Eĉ pli, la plej karakteriza socialisto de tiu periodo, la plurfoje ministro Indalecio Prieto, iam sin difinis kiel "socialisto ĉar liberala". Estas do des pli kurioze, kaj indignige, ke nun uzas tiun adjektivon la sektoro plej reakcia de la hispana dekstro, kiu havas sian laŭtparolilon en la radioĉeno... de la katolika Eklezio!
Mi ankoraŭ havas ian inklinon al la vorto liberala, kaj ne deziras lasi ĝin en la manoj de ĝiaj plej karakterizaj malamikoj. Sed aliflanke mi konscias ke la vorto jam perdis grandan parton de sia signifo, kaj fariĝis ĉiotaŭga termino, kiu elvokas tute malsame depende de la kunteksto, ĉu se temas pri politiko ĉu pri ekonomiko, kaj laŭlande. Mi memoras ke tion menciis en sia libro "Anatomio de faŝismo", la historiisto Robert Paxton, kiam li analizis la diversajn signifojn de la vorto kiu donas sian nomon al tiu verko, kaj konstatis ke ĝi fariĝis la plej eluzata vorto de la politika terminaro, precize post liberalismo.
Ne estas do mirinde ke Popper devis elpensi novan vorton por aludi la koncepton de la malnova liberalismo. Ŝajnas ke tiu estis lia kutima proceduro: Martin Gardner verkis artikolon "Skeptika rigardo al Karl Popper", en kiu li konsideras ke lia fama teorio pri la falsigeblo de la sciencaj teorioj estis simple nova nomo por la ĉiama procedo de certigado, kiun uzas la scienca metodo en sia plej klasika maniero. La kreado de la koncepto malferma socio estis strategio por prezenti sub noveca formo la liberalismon kiu en la 50aj kaj 60aj jardekoj estis perdinta sian intelektan vivantecon.
George Soros ne faras alion ol uzi la saman taktikon: se li, estante miliardulo, defendus la liberalismon, kiu konsiderus ke li estas genia teoriulo?
Postnoto: Ken Miner komentas en sia retlibro alian koncepton de "Malferma socio"; vidu tie ĉi, kaj poste iru al la blogaĵo de la 24-a de septembro 2006.
14.9.06
Galega Instituto por politika analizo prezentita en Esperanto
Antaŭ ol prezenti la Instituton aluditan en la titolo, mi deziras profiti la okazon por unue prezenti Galegion, ja mi plurfoje konstatis ke temas pri ne tre konata regiono hispania. Fakte, laŭnome estas ŝajne multe pli konata ĝia ĉefurbo, Santiago de Compostela (Kompostelo), la celpunkto de unu el la plej gravaj pilgrimvojoj en Eŭropo, la jakoba vojo. Ne malofte oni konfuzas Galegion, ankaŭ nomatan en multaj tekstoj Galicion, kun alia regiono kun kiu ĝi kundividas tiun ĉi lastan nomon, en orienta Eŭropo.
Galegio estas tiu angulo kiu kvazaŭ elsaltas el la mapo de Hispanio, nordokcidente, kiam oni pentras tiun ĉi solan. Ĝi kvazaŭ daŭrigas norden la rektangulon de la mapo de Portugalio. Galegio fakte kundividas plurajn trajtojn kun Portugalio, kvankam iliaj historioj disiĝis antaŭ jam pluraj jarcentoj (ŝajne pro kvereloj inter du episkopoj rilate al iuj relikvoj: amuza afero).
Dum multaj jaroj ĝi estis fama preskaŭ ĉefe pro sia enorma elmigrado, tiel ke troviĝas galegoj en ĉiuj partoj de la mondo. En Iberameriko estas kutime nomi galegoj ĉiujn enmigrintajn hispanojn, sendistinge.
En Galegio estas parolata propra lingvo, la galega, kiun regas vasta plimulto de la loĝantaro kaj komprenas ĉiuj. Ne ĉiuj lingvistoj akceptus ke tia lingvo estas sendependa, kaj multaj konsideras ĝin dialekto de la portugala. Fakte, Galegio estas la lulilo de la portugala; poste, post tiom da jaroj de aparta historio la parolmanieroj norde kaj sude de la rivero Minjo sufiĉe diverĝis. La galega pliproksimiĝis al la hispana (kastilia), tiel ke ambaŭ estas tre interkompreneblaj: en la hispana televido kaj radio oni ĝenerale ne dublas la galegparolantojn, male al kio okazas rilate al la katalunlingvanoj.
Ĉu tio sufiĉas por diri ke la galega estas aparta lingvo aŭ ne, tio ne estas lingva, sed, kiel skribis Pere en lasta blogaĵo (en la kataluna, mi esperas ke li baldaŭ tradukos ĝin), politika afero. Ekzistas ene de Galegio mem diversaj tendencoj pri tio. La institucioj kaj la plejmulto de la verkistoj traktas ĝin kiel apartan lingvon, kaj uzas propran ortografion, sed malplimultaj kurentoj, konataj kiel luzidistoj (ĉefe sendependistoj) favoras ortografion kaj vortaron pli similan al la portugala. Specimenon de la galega lingvo vi povas legi en sinprezentado de SAT-en-Hispanio.
Tiu ĉi longa priskribo ne okazas nur pro enciklopediemaj kialoj. Mi deziras disvastigi la novaĵon pri la apero de traduko en Esperanto de sinprezento de tiea esplorinstitucio: la Galega Instituto de Analizo kaj Dokumentado Internacia (IGADI). Temas pri organizaĵo por studo kaj pritrakto de politikaj aferoj ligataj al la internaciaj rilatoj, la ĉefa el tiu mondoparto. Ĝi ĉefe okupiĝas pri Ĉinio (lia direktoro, Xulio Ríos, estas unu el la ĉefaj hispanaj specialistoj pri tiu lando, kaj ofte verkas en la gazetaro pri la tendencoj tie okazantaj), centra kaj orienta Eŭropo, Kubo (la fratoj Castro mem estas du el tiuj galegidoj pri kiuj mi supre parolis), ktp. Nu, legu la tutan karakteron kaj agadkampon en http://www.igadi.org/html/t_que_esperanto.htm.
La priskribo aperas ankaŭ en ĉina, rusa, angla, portugala, franca, germana, kaj ĉiuj hispaniaj lingvoj. Ne aperas aliaj tekstoj en Esperanto en ilia retejo, sed eble estonte...
Kaj tiel mi sukcesis prezenti mian boregionon. Kiel bele, mi sukcesis krei novan vorton el malnova prefikso, ĉu ne mirinde?
12.9.06
Ĝis ĉiam, Bill
La ununura eblo kiun mi havas por omaĝi lin, krom plu legi liajn verkojn, estas informi pri li en mia hispanlingva blogo, kaj, tre baldaŭ, en la hispana Vikipedio.
Li pace ripozu!
Postnoto: La artikolo pri li en la hispanlingva Vikipedio jam pretas en http://es.wikipedia.org/wiki/William_Auld. Krome, ni sendis gazetaran komunikon, kaj almenaŭ unu tre grava ĵurnalo aperigis lian nekrologon.
10.9.06
Post Latino, Esperanto
Informoj detalaj pri la tuto aperas en Libera Folio, inter alie, la novaĵo ke la Prezidanteco donis malrektan apogon al la iniciato, citante ĝin en unu el siaj komunikoj.
La afero meritas disvastigon, kaj mi mem informas pri ĝi en la hispanlingva parto de la blogo. Mi ankaŭ organizis gazetarkampanjon pri la afero al hispanaj amaskomunikiloj, sed bedaŭrinde ĝis nun sen videbla sukceso, laŭ mia scio.
Ĉiukaze, la iniciato estas apoginda. Ankaŭ la latina komunikaro estas subteninda, speciale se ni konscias ke la (angloparolantaj) eŭrofoboj ĝin kontraŭas. Sed kelkfoje ĝi aspektas kvazaŭ alibio por la nekredebla neglekto de la lingvaj rajtoj en la retpaĝaro de la finna prezidanteco. Kiel raportas Libera Folio, en ĝi aperas eĉ ne informoj en la finna kaj la sveda. Mi ĵus rigardis la informojn pri la Pintkunveno Azio-Eŭropo kiu komenciĝas post kelkaj horoj, kaj la tuta retejo troviĝas en la angla!
Do, bone la latina, sed ne forgesu ke, kiel diras la libro de Ulrich Matthias, la "nova latino" estas jam Esperanto.
(Flanka aldona komento: estas surprize kiel stagnas la katolika esperantista movado en Hispanio. Eble tio estas simple ekzemplo de la ĝenerala laikeco de Hispanio, male al la supozoj de multaj nehispanoj, kiuj ne konas la nunan realon, kaj gvidas sin laŭ antaŭsupozoj. Mi diras tion pri la stagno, aŭ eĉ malapero, ĉar, dum mi kontrolis la ligojn por la artikolo, mi trovis ke ekzemple la libro de Matthias estas tradukita al multaj lingvoj, sed ne al la hispana. Kaj mi ĵus rimarkis ke IKUE havas sinprezenton en multaj lingvoj, sed denove ne en mia lingvo, kaj ankaŭ ne en la ceteraj hispaniaj. Mi devas atentigi pri tio en la iberaj retforumoj...)
5.9.06
La stulteco de globish
Tamen, dum la lastaj tagoj mi kontrolis ke mi ricevis vizitojn al tiu ĉi blogo, el homoj serĉantaj tiun vorton en serĉiloj. Krome, estis ĵus eldonita en la hispana la libro pri ĝi, verkita de la aŭtoro de la propono Jean Paul Nerrière, kio montras ke ekzistas homoj kiuj prenas ĝin iom serioze.
Hodiaŭ, hispanlingva senpaga ĵurnalo dediĉis al ĝi longan artikolon. En ĝi enestas mencio kaj komparo kun Esperanto. En la papera eldono aperas pli longa mencio al Esperanto (kiu ne aperas en la reta), kiu komencas per la vortoj: "Antaŭ la globish, la klopodoj krei universalan lingvon pli rilatis al la utopio kaj la socia idealo ol kun la negocoj".
Tiu aludo al globish en amaskomunikiloj ne estas surpriza, ĉar tiuj ĉi kapablas verki pri io ajn kiu aspektu nova, kun altira (prefere angleca) nomo, eĉ se ĝi estas antikva kaj vakua. Nu, por esti justa, tiu preciza artikolo, kiel ankaŭ iu pli antikva de la argentina ĵurnalo Clarín estas multe pli degnaj ol tiu de la jam menciita The New York Times.
Do, mi sentis min devigata (precipe en la hispanlingva parto de mia blogo) ekspliki pli longe kiel mi taksis ke la globish estas “stultaĵo”.
Unue, ĉar la kreado de simpligita angla linvo ne estas nova. La Basic English de Ogden jam okdekjaraĝas, kaj eĉ Vikipedio havas version en io nomata Simple English.
Estas normale ke ekzistu mezaj ŝtupoj en la lernado de alia lingvo, sed mi pensas ke fiksi specialan version por nedenaskuloj estas instituciigi la dominadon, ĉikaze lingvan. Ĉar fakte la denaskaj parolantoj ne rezignos je la esprimivo de sia lingvo, kaj finfine la baza versio estos malsupera, fakte kaj prestiĝe.
La aŭtoro deziras atingi plian facilecon de la lingvo, sed mi timas ke la rezulto estos la damaĝo de la esprimivo.
Aliflanke, li pretendas ke la nova lingvo estas pli neŭtrala, kaj li aludas la konstaton ke du malsamlingvuloj, ne denaskuloj, sin komprenas reciproke pli facile per la angla, ol unu el ili kun anglalingvano. Jes, prave, sed restas ankoraŭ la fakto ke tiu interparolo kun denaskuloj metas la ceterajn en malsuperan situacion. Tion la globish ne solvas, ĉar ĉiu kapablas paroli pli zorge kun alilingvanoj, sed neniu rezignus porĉiame la altan version por paroli ĵargonon por mallertuloj.
Prefere al tio, mi pli ŝatus plu lernadi bonan kaj kompletan lingvon, ol kontentiĝi per lama ilo.
Aŭ, multe pli bone, uzi jam inventitan solvon: Esperanton.