25.1.07

 

(Fi)famiĝis mia urbo

Dum tiu ĉi lasta semajnfino, famiĝis la urbo kie mi loĝas: Alcorcón (Alkorkono). Legu pri tio nederlande, angle kaj france (ne necesas doni ligojn en la hispana: la afero fariĝis sufiĉe konata en Hispanio kaj Latinameriko).

Mallonge: post kverelo inter du grupoj, inter kiuj troviĝis pluraj enmigrintoj de latinamerika origino, organiziĝis kunvoko pere de telefonaj kaj retaj mesaĝoj, por protesti kontraŭ la ĝenoj okazigitaj de malgrandaj bandoj. La kunvoko havis parte rasismajn kaj ksenofobiajn trajtojn, kaj tion reliefigis la amaskomunikiloj, sed ŝajnas al mi ke tiu trajto ne estis en la komenco la ĉefa punkto.

Tamen, mi timas ke tiu ero de la protesto povas kreski, se oni ne bone traktas la aferon. Por venonta sabato oni faris multe pli ampleksan kunvokon, kaj estas atendata la alveno de veraj bandoj de ekstremdekstruloj, eĉ de fore de Alkorkono, kiuj klopodos ŝovi la proteston en tiun direkton.

Alkorkono (mi ĵus kreis la artikolon en Vikipedio) estas urbo tre proksima al Madrido, kvazaŭ kvartalo de tiu granda urbo. Ĝi estas tipa urbo de laboristoj, sed sufiĉe prospera, kun malmulte da marĝeniĝo. Ĝi estas unu el la plej rapide kreskintaj urboj el la tuta Eŭropo (en 1960 ĝi havis malpli ol 1000 loĝantojn, nun preskaŭ 200.000), kaj ĝi plu kreskas, nun pro la forta enmigrado de eksterhispanaj laboristoj, ne nur latinamerikaj, sed ankaŭ afrikaj kaj orienteŭropaj. Ĝis nun apenaŭ estis troveblaj problemoj de malferma rasismo, sed estas ankaŭ klare ke la integriĝo ne estas ĉiam facila.

Nu, la okazintaĵoj de la pasinta semajnfino povas esti facile rekondukeblaj, kaj eble oni trovos la manieron solvi la kunvivajn problemojn troviĝantajn en la bazo de la afero, inter alie per malferma traktado kaj per certigo de la plenumiĝo de la leĝoj fare de ĉiuj civitanoj, kiu ajn estu ilia origino. Sed ĝi ankaŭ povas putriĝi. Mi esperas ne plu esti devigita trakti la aferon post la venonta semajnfino.

(Ah, flanka rimarko: kelkfoje la lingvaj problemoj neniom rolas en la konfliktoj)


12.1.07

 

Malkreskanta Babelo (malgraŭ la ŝajno)

Pli da landoj en Eŭropa Unio, pli da oficialaj lingvoj. Sed tamen, malgraŭ la asertoj de iuj gazetoj pri la kresko de la multlingvismo pro la aldono de la rumana, la bulgara kaj la gaela, la vera konkludo estas ke ju pli da oficialaj lingvoj, malpli da vere uzataj lingvoj. Tiun paradokson bone eksplikas (kurioze) anglalingva gazeto The Economist: Kiel pli da oficialaj lingvoj povas konduke fine al malpli da diverseco kaj la trafaj komentoj de la hispana blogisto (ĉikaze en Esperanto) David de Ugarte: angla unulingvismo, fremda Eŭropo.Logo de 50 jaroj de EU

Oni jam vidis en la domaĝa rezulto de la logoo por la 50-a datreveno de la Eŭropa Unio, kiu elektis anglan tekston, eĉ se poste modifitan pro la protestoj, kaj pri kiu informis Libera Folio, aŭ en la nuna situacio de la Eŭropa Parlamento, kiun mi jam pritraktis.

Kiel dirite, nenio aperas en la hispanlingva gazetaro pri tiuj problemoj. Ĉio estas malplenaj kantoj al la teoria multlingvismo, kaj okulfermo al la vera stato de la aferoj. Kurioze, mi nur trovis aludon al Esperanto, en la retejo de la Nederlanda Radio, eĉ kun aludo al la Raporto Grin. Vidu la tekston nederlande, angle kaj hispane. Jen vera multlingveco:

Europese toren van Babel wordt nog hoger Overigens is er nog een derde suggestie, in 2005 gedaan door professor François Grin uit Geneve. Laat iedereen in Europa Esperanto leren als tweede taal. Dan voelt niemand zich tekort gedaan, en heb je nog maar een interne werktaal nodig. Dat is niet alleen de meest gelijkwaardige oplossing, vindt hij, maar ook verreweg de goedkoopste.

Ĉu eble la nederlandanoj jam tro gustumis la konsekvencojn de la dominado de la angla lingvo, kaj pli konsciis ol la senkriteriaj hispanaj amaskomunikiloj?


9.1.07

 

Skandala televida selektado por Eurovision

Eble nenio devus nin skandali rilate al la dominado de la angla lingvo en ĉio rilata al Eŭropo aŭ al duon-eŭropecaj aferoj, sed mi ja skandaliĝis kiam mi legis la kondiĉojn publikigitajn de la hispana ŝtata televido por selekti la kanton sendotan al la ĉijara Eŭrovido-kantokonkurso.

Legu en jena oficiala retejo (la ĝusta estas alia sed ĝi eble estos fuŝa, kaj do aliru al la fako "Canciones" el la unua adreso). Mi tradukas:

Oni rekomendas (...)
  • La kantaĵo havu refrenon, partojn de teksto aŭ ripetitajn vortojn en la angla lingvo (ĉar la kantoj nun venkantaj en la Festivalo estas kantataj en la angla)
  • En la kantaĵo aperu hispanaj vortoj, universalaj por ĉiu lingvo, plus onomatopeoj, refrenoj kun silaboj nenion signifantaj sed facile memorigeblaj... (en Eŭropo oni ne komprenas la hispanan kaj en Hispanio oni ne povas voĉdoni por nia kanto)

Temas pri vera skandalo! Mi memoras la tempon kiam oni proponis uzi aliajn hispaniajn lingvojn, kaj kiam eĉ refreno en la angla estis taksata stultaĵo.

Plej grave estas ke estas oficiala instanco kiu uzas tiujn ĉi argumentojn! La hispana RTVE estas parte subvenciata de la publika buĝeto, kaj estas teorie gvidata de Statuto kiu ĝin komisias, interalie, “la favoradon de la lingva kaj kultura diverseco de Hispanio”

Bazite sur tio, mi sendis protestleteron al la "defendanto de la telespektanto", sed ankoraŭ ne ricevis respondon. Mi esperas ke tiu ĉi ne prokrastiĝu, ĉar la selekto de kantoj okazos en serio de programoj kiu komenciĝas ĝuste hodiaŭ.Lordi

Sed krom la argumento pri lingva diverseco, eble mi devus substreki ke mi pensas ke la selekto de kantaĵoj kun vortoj aŭ refrenoj en la angla estas eraro ankaŭ el praktika vidpunkto, se la hispana televido deziras venki en la konkurso. La kialoj estas pluraj. Unue, ĉar la sperto estas negativa ĝis nun: oni faris tion en la pasinto, kun tre magraj rezultoj, kaj ĉefe pasintjare, kiam partoprenis "Las Ketchup", kiel mi jam blogis en tiu momento. Due, ĉar nuntempe voĉdonas la publiko de la diversaj landoj, kaj oni povas uzi tion ĉi por serĉi strategiojn kiuj profitu de tio: jam okazis antaŭ kelkaj jaroj kiam venkis transeksula kantanto (Dana International en 1998), danke al la amasa apogo de la samseksama kolektivo, kaj pasintjare kiam venkis Lordi, certe pro la mobiliziĝo de la malmolrokemaj aŭskultantoj.

Do, mi sugestus tri alternativajn strategiojn:

Oni povus kulpigi min en Hispanio, ke mi malkaŝas tro frue tiajn brilajn strategiojn. Ne gravas: mi ne havas specialan intereson ke la hispania kanto venku, kaj do, mi invitas la legantojn sugesti la samon en siaj propraj landoj. Mi promesas ke se aperas kanto en Esperanto reprezentanta ajnan landon, ĝi ricevos mian senkondiĉan voĉon. Kaj ĉifoje mi eĉ spektos la konkurson.

Postnoto: La plej malbonaj prognozoj fariĝis realo: venkis io titolita "I love you mi vida", kantata de artefarita grupo de trokombitaj knabetoj. Ĉu eblas pli granda stultaĵo?