24.2.07
Kiam ni estis (pli) junaj
Kiam temas pri historiaj esploroj, foje ankaŭ estas fascine memori pri ne tiom foraj epokoj.
Koincide kun la memorado fare de Kalle de liaj unuaj aktivadoj, kaj la elmontro de tiutempa foto, mi ricevis alian foton, en kiu aperas mi mem kun la nuna prezidanto de Hispana Esperanto-Federacio, Augusto Casquero (aŭskultu lin tie ĉi en intervjuo aktuala kun Radio Polonia) kaj kun lia edzino Alicia. Konsiderante la lokon, tiu devis esti en 1982, proksime al Logroño, en unu el tiuj mitaj tendaroj de Hispana E-Junulara Societo.
Ah, kiel junaj ni tiam estis!
22.2.07
Sin pretigi por la Jubileo
2007 vidos la alvenon de du rondaj datrevenoj: la 90a jarreveno de la morto de la Majstro (pli pri tiu titolo sube) kaj la 120a de la naskiĝo de la lingvo. Sed la grava ŝanco okazos post du jaroj: en 2009 venos la seskvicentjariĝo (150 jaroj) de la naskiĝo de Zamenhof. Mi intencis fari alvokon pri la pretiĝado al tiu celebrado, sed mi preferas kopii la tekston de mia amiko kaj samnomulo José Antonio Vergara, kiu perfekte esprimiĝis en la lasta numero de La Ondo de Esperanto:
Digne prepariĝi al la Zamenhofa Jubileo 2009
Kaj rapide proksimiĝas la 150a naskiĝdatreveno de Zamenhof. Tiel kiel dum 2005 oni festis la Einstein-jaron, 2009 estu la dua Zamenhof-jaro, ne nur en nia aparta movado/komunumo sed precipe ekster ĝi. Ni klopodu, ke Unesko oficiale deklaru tion samkiel antaŭ kvindek jaroj.
Eble pli ol iam, ni ne nur rajtas sed devas sobre (ne hagiografie) tamen fiere elstarigi liajn meritojn kiel idealisto kaj humanisto, genia, energia lanĉinto de praktika iniciato por homaj interkompreniĝo kaj repaciĝo. Tiu etika, idealisma animo estas, kune kun (fakte nedisigeble de) la lingvo mem, nia plej riĉa heredaĵo. Ĉu pravis la tiamaj hontotimaj gvidantoj de la movado, kiuj antaŭ cent jaroj silentigis lin favore al strikte racia, porkomerca, nurlingva komunikilo? Nu, gravaj intelektuloj, kiel Umberto Eco, esprimis admiron por lia morala kaj klera figuro, sugestante ke indus pli bone konigi la fascinan biografion de Zamenhof, la idean flankon de lia agado. Ĉu ĉi-foje finfine aperos filmo pri li, etnolingvaj tradukoj de liaj biografio kaj vortoj (kiel "Mi estas homo"), specialaj poŝtmarkoj, plurlingva omaĝa retejo, ktp?
Mi pensas ke José Antonio perfekte esprimas ĉion, kaj mi nur povas konsenti pri lia iniciato kaj pri ĉiuj liaj konsideroj. Mi nur kompletigas per kelkaj komentetoj.
La ideologia flanko de la agado de Zamenhof estas nun pli klare kaj kompakte komprenebla per la eldono de la kompilaĵo "Mi estas homo", kiun li mencias, kaj kiun mi varme rekomendas.
Mi deziras ankaŭ komenti pri la neceso ke la celebrado estu sobra kaj ne hagiografia. Mi konsentas, sed samtempe mi deziras insisti ke ni ne tro masoĥismu. Multaj homoj ankoraŭfoje remaĉas la ideon ke esperantistoj adoras sian Majstron (la lastan tekston mi ĵus trovis en iu blogo). Nu, certe estas troigoj pri tio, sed ankaŭ troigo estas la daŭra remaĉado kaj la ĝeneraligo pri tiu afero. Laŭ mi, temas pri relative normala emo en multaj movadoj kaj asocioj, kaj mi ĉiam memorigas ke eĉ pli granda adorado okazis kaj parte plu okazas ĉe tiom normala asocio kiel la nun reganta partio en Hispanio, la socialista, kies fondinto, Pablo Iglesias estis ankaŭ alnomata la Majstro, kaj oni parolis pri li kiel "la laika sanktulo". Do, ja, hagiografio kaj adorado ne, sed ankaŭ ne masoĥismo kaj sinvipado.
José Antonio mencias la neceson eldoni librojn pri lia figuro, en naciaj lingvoj. En la hispana ni havas la ŝancon disponi je bona ĵusa biografio: la traduko de "La homo kiu defiis Babelon", eldonitan antaŭ ne malmulte, kaj pri kiu mi jam parolis en alia antaŭa blogero. Mi ankaŭ trovis interesan disvastigan tekston en la retejo de profesoro Carlo Minnaja, en la itala, kiu certe meritus tradukojn en aliajn lingvojn.
Pri vidaj omaĝoj, jen unu kontribuo: karikaturo de Zamenhof, kiun mi trovis en tre interesa retejo de argentina desegnisto Bob Row, kaj kiun mi enretigas kun lia afabla permeso.
Pri kino, tio estos pli komplika: eĉ se li emas uzi nekutimajn lingvojn, mi dubas ke Mel Gibson estos interesita ĉifoje!
17.2.07
Madripedio
Interesa kompletigo de la Vikipedio: reta vikia enciklopedio specifa pri la urbo de Madrido: la Madripedia. Temas pri etendiĝo de la iniciato jam ekzistinta pri la urbo de Kordovo Cordobapedia.
Kelkaj asertas ke temas pri superflua iniciato, konsiderante ke jam ekzista la pli ĝenerala Vikipedio, sed, nu, ne ĝenas aparta retejo en kiu aperu tiel specifaj artikoloj, kiuj en la ĝenerala enciklopedio estus konsiderataj tro detalaj, almenaŭ en la nuna situacio de la vikipedioj. Kiel ekzemplo, mi redaktis en tiu Madripedio artikolon pri la historio kaj nuna stato de Esperanto en tiu urbo, kun informoj eĉ pri la ZEOj en la urbo. Vidu: http://www.madripedia.es/wiki/Esperanto.
Nun mankas ioma kompletigo, kaj aliaj informoj pri rilataj aferoj. Se vi emas, vi jam scias kiel facile estas mem kontribui; kaj se vi ne scias, rigardu la Manlibron pri Vikipedio. Krome, kiu scias?: eble tio povas servi kiel inspiro por similaj iniciatoj en via urbo.
8.2.07
La taglibro de Ginz baldaŭ en la angla
Atentigo por la angloparolantaj samideanoj: kun iom da prokrasto kompare kun pluraj aliaj diverslingvaj eldonoj, la Taglibro de Petr Ginz, la juna judĉeĥa esperantisto mortinta en Aŭŝvico, pri kiu mi jam iam informis, aperas en anglalingva traduko. La titolo estos "The Diary of Petr Ginz" (Atlantic Monthly Press, verŝajne por la fino de marto).
Estas iom strange ke la angla traduko tiom longe prokrastiĝis (post la ĉeĥa, esperanta, hispana, kataluna, germana kaj eble aliaj versioj), sed tio eble permesos pli grandan disvastigon de lia figuro. Mi ne rekomendas ke vi aĉetu la libron, ĉar por tio jam ekzistas la esperanta teksto, sed probable vi povos atenti la disvastigan efikon rilate al nia lingvo: pri la rilato de Ginz kaj lia familio kun Esperanto vi povas legi en miaj du antaŭaj blogeroj pri la temo (1 kaj 2).
Mi profitis tiun ĉi okazon por inaŭguri novan blogon, en la angla lingvo, kun iom eksperimenta karaktero. Dankon al Ken pro la korektoj.
5.2.07
Voĉoj en la radio
En miaj lastaj blogeroj aperis kelkaj mencioj al la radio en Esperanto. Ne estas multaj novaĵoj tiurilate, krom la bedaŭrinda konstato ke Radioarkivo plu misfunkcias, kio ja estas domaĝe interalie ĉar por mi tiu estis la ununura maniero sekvi la elsendojn i.a. de Radio Havano-Kubo. Mi esperas ke ili sukcesos trovi la manieron enretigi la programojn, kiel bonŝance ja okazas rilate al la elsendoj de Radio Vatikana, kiuj estas arkivitaj en aparta retejo.
Aliflanke, la podkastoj daŭrigas sian emisiadon, eĉ se plu malregule. Nur tiu de Radio Polonia aperas senhalte. Kaj pri tiu ĉi temas novaĵo, kiu koncernas min: en la programo de la pasinta sabato (3-a de februaro) oni elsendis intervjuon kiun faris al mi Barbara Pietrzak, okaze de mia partopreno en la Eŭropa Kongreso de Bilbao antaŭ paro da jaroj (la kialo de la elsendo ĉimomenta ŝuldiĝas al la koincido de la temo en la prelego en Bilbao kaj en mia ĵusa partopreno en la historia kongreso kiun mi jam menciis). La intervjuo estas aŭskultebla tie ĉi (rekta ligo al la mp3-dosiero).
Kiel kompletigo al la temoj traktitaj en la intervjuo, mi menciu ke:
- La prelego en Bilbao, kiu temis pri la esperantista konsilisto de la unua eŭska aŭtonoma registaro, Juan Gracia, estas legebla, kompleta, en aparta paĝo (ankaŭ en pdf)
- Ankaŭ alireblas rete la aliaj prelegoj kiujn mi tie mencias: pri Julio Mangada kaj pri Emilio Herrera.
- Pri Fundación Esperanto, eblas legi en la nova paĝaro de Hispana Esperanto-Federacio, aŭ tie ĉi.
Kaj ke la novaĵoj pri historiaj esploroj ne haltos; mi certe aldonos baldaŭ kelkajn tre interesajn sciigojn. Atentu do.
Aviso, atentigo, attention, attenzione
Notice to occasional navigators: This is a blog in Esperanto.If you come to this blog looking for images about Lordi, look at these articles: Lordi y el rock en esperanto (in Spanish) or Lordi kaj Las Ketchup (in Esperanto). Awa, here.
Attention : C'est un blog en Esperanto. Si vous venez à ce blog recherchant des images de Lordi, regardez ces articles : Lordi y el rock en esperanto (en espagnol) ou Lordi kaj Las Ketchup (en espéranto). Pour Awa, ici.
Avviso ai navigatori: Questo è un blog in Esperanto. Se venite in questo blog, cercando immagini di Lordi, guardare prego questi articoli: Lordi y el rock en esperanto (in spagnolo) e Lordi kaj Las Ketchup (in esperanto). Awa, qui.
Huomio, satunnaiset kävijät! Tämä on esperantonkielinen blogi. Jos tulit tänne etsiessäsi kuvia Lordista, katso näitä artikkeleita: Lordi y el rock en esperanto (espanjaksi) ja Lordi kaj Las Ketchup (esperantoksi). Awa täällä.
Noto por esperantistoj: la kialo de tiuj atentigoj estas ke en la lastaj tagoj mi ricevis multajn vizitojn en tiu ĉi blogo pere de ligoj kiel tiu ĉi. Temas ŝajne pri serĉoj pri fotoj de la rokbando Lordi, aŭ, pli precize, de ties ano Awa, kiu estis ano de Dolchamar, kiel mi informis en la blogartikolo Lordi kaj Las Ketchup (en Esperanto) kaj Lordi y el rock en esperanto (en la hispana). Plej kurioze, tamen, estas ke la ligo ne venas ĉiam el la sama ligo (kio estus logike se ĝi aperus en mesaĝo en ia forumo), sed de diversaj similaj samtipaj serĉoj en diversaj landoj, kiuj uzas malsaman adreson de la servo de bildserĉado de Guglo. Mi ne sukcesas diveni la manieron en kiu tiu proceduro disvastiĝis, ĉar, aliflanke, la adreso kiu sendas al mia paĝo, ne estas alirebla rekte. Do, mi tre dankus se iu informas kiel okazas la tuta afero. Krome estas bonvenaj tradukoj al aliaj lingvoj (kaj korektoj en la supraj), kaj ankaŭ ligoj al aliaj neesperantaj paĝoj en kiuj oni parolas pri la rilato inter Awa kaj Esperanto. Ĉar, vidu, ĉimaniere probable multaj rokuloj unuafoje legis entute tekston en Esperanto.
1.2.07
Esperanta "Le Diplo"
Unu el la plej seriozaj klopodoj entreprenitaj en la lastaj tagoj en ĵurnalismorilataj aferoj en nia lingvo estas la eldono de la versio de la konata franca revuo "Le Monde Diplomatique". Mi supozas ke vi jam konas ĝin, sed mi volonte rekomendas la legadon de la reta versio, kiun malgranda grupo sukcesas publikigi ĉiun monaton. Nu, por esti preciza, la baza instiganto estas nia nelacigebla kamarado Vilhelmo Lutermano, kies laboro estas certe publike agnoskinda.
Mi nun havis la eblon unuafoje kunlabori, per la traduko de peco originale hispanlingva. Temas pri artikolo de la ĉilia verkisto Luis Sepúlveda, pri la figuro de la ĵus forpasinta diktatoro Augusto Pinochet, kaj kiu estas legebla en jena paĝo (por kompare, la hispana versio troveblas tie ĉi, en retpaĝo kolektanta diversajn artikolojn de Sepúlveda).
Ne ekzistas multaj eblecoj legi profundajn politikajn analizojn en Esperanto, kaj eĉ se oni ne konsentas kun multaj artikoloj (aŭ ĝuste pro tio), estas ĝoje ke ni povas trovi aliajn vidpunktojn pri la aktualaĵoj, profundajn kaj pripensidajn. La eldono povas havi ankaŭ varbajn efikojn. Ne nur oni povas montri la retpaĝon, sed de tempo al tempo oni eldonas paperajn versiojn uzeblajn en renkontiĝoj aŭ ekspozicioj. Vi povas trovi printeblan ekzempleron en la paĝaro de Monda Asembleo Socia.
Mi esperas plu partopreni, kaj mi deziras fari alvokon al la tradukemuloj, speciale al la franclingvaj (sed ne nur, ĉar ankaŭ troviĝas originaloj alilingvaj), por helpi en la daŭrigo de tiu projekto. Se iu el la legantoj interesiĝas, oni povas peti aliĝon al la retforumo http://groups.yahoo.com/group/unesko-grupo/, aŭ skribu al mi kaj mi volonte perus la sinproponojn.